Автор : Piron Claude Название книги: Lasu min paroli plu! Читать на сайте: https://mir-knigi.org/author/piron-claude/lasu-min-paroli-plu Antauparolo Oni ne vere posedas Esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en ciu unuopa capitro de «Gerda malaperis!», sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun ricecon estas unu el la celoj de ci tiu kolekto. Por tion atingi, la lernanto sage agos, se, studinte capitron de «Gerda», li tuj legos la samnumeran tekston en ci tiu kolekto. Li jam konos cion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni gin. Ekzemple, se li lernis la materialon de «Gerda» gis, inkluzive, capitro 7, li trovos sub la numero 7 de ci tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezentigos. Au, pli guste, li renkontos en tiu teksto neniun novan gramatikajon kaj neniun novan radikon, sed jes novajn vortojn, kaj la neceso diveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de Esperanto. Dua celo de ci tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de «Gerda malaperis!», estas ci tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas daure ripetataj en ci tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksigos en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribuos ankau la fakto, ke la koncernaj elementoj trovigas ci tie en tekstoj kun tute alia atmosfero, pritraktantaj tute aliajn temojn. Ci tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernanto ekzerci sin sola: legante tekston lautvoce, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identigo estas unu el la konataj psikologiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo. De numero 13 gis numero 24, inkluzive, du malsamaj tekstoj prezentigas por ciu paralela capitro de «Gerda». La lernanto tiel povos elekti la pecon, kiu unuarigarde pli placas al li, se li ne volos legi ambau. Se, dank' al ci tiuj ekzemploj de parola Esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konsciigos, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elementoj ebligas esprimi sin, la cefa celo de ci tiu verko estos atingita. Claude Piron 1. Izabela Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela. «La mondo ne estas bela,» diras Izabela al la spegulo. «Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi «saluton» kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : «Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : «Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.»» Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.» «Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.» 2. Stranga strangulo Tiu ulo estas stranga. Cu vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Cu vi vidas lin? Cu vi vidas lin nun? Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, cu ne? Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al si, tute proksime al si, fakte. Li rigardas sin, sed ne parolas al si. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas. Nun li malrapide proksimigas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al si, li parolas al la spegulo! Strange, cu ne? Vere stranga ulo! Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo. Cu vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo! Cu mi demandu al li, kiu li estas? Diable! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. Cu vi vidas lin nun? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min... Kio estas en lia mano? Cu vi vidas? Ha, jen li reproksimigas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al si, sed ne parolas al si. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin. Ho jes! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna. 3. Amdeklaro Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza vizago. Mi min demandas, cu vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas. Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo. Mi rigardis al via tro bela vizago, kaj io nekomprenebla okazis en mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas la juna malserioza knabo, kiu mi estis. Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvazau tute nova. Mi estis sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble. Mi volas proksimigi al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela vizago. Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi ce via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min, mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, cu ne? Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimigu al via mano, ke mia mano iomete haltu sur via mano. Cu ne? Cu vi ne volas? Cu vi malpermesas? Cu mi estas nepardonebla? Cu mi agis nepardoneble? Mi agis nur nature. Mi parolas serioze. Cu mi estis malprava? Cu vi ne pardonas min? Tamen, Izabela, mi nur amas. Cu vi ne volas, ke mi amu vin? Cu vi ne povas min ami? Cu vi ne volas min ami? Cu vi ne volas min? Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne komprenas, ke mi amas vin, cu? Cu eble vi ne scias, ke vi estas bela, tre bela, tre tre bela, fakte? Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin, eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu, ke mi amu vin iomete. Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela? Kio estas pli granda? Kio estas pli forta? Nenio. Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas ankau diri: nenio estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo. Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli. Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, ankau vi amu min. Cu vi scias, kiel simpla estas amo? Kiel simpla kaj bona? Nenio estas pli simpla. Nenio estas pli bona. Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola, simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona. 4. Lingvistiko Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri, ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia specialajo, se vi volas. Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia. Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (= tio estas) lingvoscienco... jes, oni povas diri ankau «lingvoscienco»..., estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel? Cu mane? Ne. Ni ne demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas. Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne estas mana ago, parolo estas lingva ago. Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve. Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo, kio okazas, kio okazis, cu ni konsentas kun li, cu ni ne konsentas, cu ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras gin komuniki. Nu, por tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed ankau parole. 5. Cu vere vi ne volas labori? Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi gin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun si dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankau pri malpli belaj aferoj — la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun si — kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj. Vi tute ne atentas vian laboron. Sajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke si estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, ce kiu li ekhavus gin? Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj... Mi ne povas imagi — pli bone: mi preferas ne imagi — kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin. Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, cu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, cu la sukerujoj estas plenaj. Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras kasi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, cu vi ne sajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al si la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori. Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi... Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras kase sidi dum la labortago kun bela fortulo. Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen... Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas... La viroj, kiuj konas min, konsideras ke... hehe [1] ... Nu, viroj estas viroj, cu ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras «jes». Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia specialajo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizagon, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeligi de tago al tago, mi ne atentus vian plibeligon, mi atentus vian laboron kaj rigardus — inter-alie — cu la sukerujoj estas plenaj, cu ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi. Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min [2] al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, cu vere? Cu vere tion vi respondis? Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi. Cu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero. Cu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? Cu vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento? Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo. Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la posoj. Cu vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne sajnas malforta. Cu vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin. Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, ce ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed... Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, cu ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro. 1 Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas «hehe», tute ne gravas). 2 Mi turnus min al: mi irus paroli al. 6. La ulo, kiu ne plu pensas Pri kio mi pensas, li demandis. Cu vi audis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvazau mi scius, pri kio mi pensas. Cu mi vere pensis ion? Cu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne sajnas al mi prava. Mi perdis la forton pensi antau multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas «la ulo, kiu ne pensas». Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankau aliaj viroj kaj virinoj, ankau aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankau multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili sajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazau ili pensus. Nur agas kvazau ; cu vi komprenas? Mi scias. Antau iom da tempo, ankau mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi versajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej versajne ideojn mi havas. Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, cu ili ekzistas. Versajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni. Cu vi audis pri Kartezio [3] ? Li estis granda profesoro antau multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi audas. Mi audas, do mi estas. Mi audas, do mi ekzistas. «Cu esti, cu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi! — bela fakto. Antau la demando «cu esti, cu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila. «Mi audas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi audas. Mi audas tre bone. Mi havas tre bonan audpovon. Fakte, mi audis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne audas, cu ne? Sed mi audas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazau vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi audas vin. Mia audo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi audas aferojn, kiujn mi devus ne audi. Jes, mi audas vere tre bone. Same pri mia vidpovo: mi ankau vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj audo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, cu vi komprenas? Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, cu ne? — mi perdas gin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta [4] . Verdire, sajni forta estas ankorau pli bone, en la nuna mondo, sajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi sajnas forta, oni timas vin, kvazau vi estus forta. Se vi estas forta, sed sajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze. Cu vi audis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi gin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «cu esti, cu ne esti», «cu mi pensas, kaj do ekzistas? cu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, cu vi ekzistas. Diskutu gin do, sed ne kun mi. Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, cu vi pensas, cu vi ne pensas, cu vi pensas prave, cu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kasi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poso, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi! 3 Kartezio = Descartes. 4 En Esperanto, oni diras: estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature. 7. Oni venis el alia mondo La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la autoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos gin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos». Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankau kiam mi montros la... la «ajon» [5] , ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos gin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Au cu eble tamen...? Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antau ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable!) mi ekhavis tiun neimageblan ajon. Kion oni povas fari por superi la timon? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron? Mi scias pri tiuj autoritatoj [6] . Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la autoritatoj tute ne deziras audi la veron. Ili konsentas kompreni gin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion. Ankau mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee [7] ... «tiujn» veni. Ne mi deziris audi iliajn timofarajn parolojn. Cu vi opinias, ke mi amas dramojn? Tute ne. Kaj tamen, kion fari? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenau mi povus paroli pri gi kun iu! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj estajoj, la risko estus tro granda. La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antau la autoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antautimas tiun tagon. Ili sin demandos, cu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli. Tiam mi diros: «Estajoj alimondaj [8] venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certigu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la... la ajon... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu ajo... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do gin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi). Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas audi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas. Mi venis por fari mian devon. Tio estas la gusta faro, cu ne? Kio estas pli gusta ol tio? Kio estus pli prava ol informi la superulojn? Ankau mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, cu? Gravas multe pli, ke iu informu la autoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru. Unu eble konsentos iomete audi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankau mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas! Mi preferus resti trankvile ci tie ol devi informi ilin. La vero ofte sajnas pli absurda ol imagajoj. Estas vere, ke la autoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, autoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris. Jes, karaj granduloj, vi deziris igi superaj autoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas gin. Agu do! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Cu tio estas ebla? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari? Cu fari nenion, gis la dramo okazos? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi. 5 Ajo: afero. 6 Mi scias pri tiuj autoritatoj: mi scias, kiel agas tiuj autoritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okazajoj; mi konas tiujn autoritatojn. 7 La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ... 8 Alimondaj (= alia-mond-aj) 8. Iru kiel vi volas Oni nomas tiun restoracion «memserva restoracio», car en gi oni servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato au kafo. Vi devas servi vin mem. Cu vi ne volas iri al memserva restoracio? Vi preferas, ke oni servu vin. Nu, bone. Kiel vi volas. Ciaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos iri sola. Mi devas resti ci tie. Mi laboros en mia cambro. Kion? Cu vi timas perdigi? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas perdigi. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al vi. Tiel vi ne perdigos. Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio. Ne gravas al mi. Same pri tio, cu vi iru buse, aute au piede. Busi eble estas pli bone ol piediri, almenau rilate al la piedoj, sed la buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. Auto estas pli rapida ol buso, kaj vi povas foriri per gi, kiam vi volas, sed cu vi havas auton? Vi baldau havos auton, cu? Nu, bone, sed «baldau» ne estas «nun». Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, cu vi havas auton nun. Ke vi havos gin baldau, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed tio ne helpas vin nun, ec iomete, por iri al la urbo, cu? Por auti gis la urbo, oni devas havi auton. Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro. Kaj ankau por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo igas tiel bela! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj noktigas, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, ec supermonda. Ne estas tro longe gis la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton. Sed mi deziris diskuti kun vi ankau pri io tute alia. Cu vi havas informojn pri Ana? Si kusis en sia cambro kaj ne sentis sin tre bone. Tom iris al si kun sia kuracisto, sed si ne rigardas tiun kuraciston serioza, si preferas sian kuraciston, si vere ne amas lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis sian. Strange, kiam si vidis lian kuraciston, si sentis sin malbone, sed tuj kiam si vidis sian kuraciston eniri en sian cambron [9] , si jam sentis sin pli bone. Oni sin demandas, pri kio vere temas, cu ne? Ho, cu vi jam foriras? Do, bonan vesperon, kaj ankau bonan nokton! Gis revido! Ni revidos nin baldau, versajne. Do, gis! 9  Si vidis sian kuraciston: kiu vidis? — si. La kuraciston de kiu? — de si (de tiu, kiu vidis). Eniri en sian cambron: kiu eniris? — ne si, sed la kuracisto. En la cambron de kiu? — ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de si. Se vi dirus: «Si vidis la kuraciston eniri en sian cambron», tio volus diri, ke si vidis la kuraciston eniri en la cambron de la kuracisto. 9. Zorgi pri zorgado Kion kredi? Cu liajn okulojn? Cu liajn vortojn? Liaj vortoj alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, cu ili ne estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj. Cu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel bele, por ke ni kompatu lin? «Multo estas dirita, sed nenio farita», li diras. «Multe da parolado, malmulte da agado», li plu diras. Sed, guste, cu, kiam li tion diras, li ne parolas pri si? «Rigardu, kiel maldika mi estas», li diras, «jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldau mi estos tute senhara. Au restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi pli kaj pli senharigas. Baldau mi estos tute malsana, car tiu senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo iom post iom malgrandigas, iom post iom forperdigas. «La kuracisto diris al mi: «Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi resanigu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resanigu, sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super [10] viaj zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas nur al via troa zorgado. Ankau via maldikigo. Ne temas pri alia grava malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupigado pri tiuj zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate»». «Jen kion la kuracisto diris al mi. «Vivu senzorge», li diris, «kaj vi resanigos». Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias, pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi ec pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, car mi ne povas ne zorgi, tro okupas min. La penso farigi senharulo estas timinda, cu ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?» Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li certe pensas: «Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron». Tion diras liaj okuloj. Estas vere, ke, antaue, lia korpo estis tiel grasa, ke gi estis tute ronda, kaj nun li sengrasigis. Ankau estas fakto, ke lia hararo, tiel dika antaue, tre maldikigis. Sed dum liaj vortoj parolas pri malsano, zorgado, senharigo, malgrasigo, liaj pale bluaj okuloj ne elvokas [11] kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon «Mi estas pli forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel, ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasigi trankvile». 10 Labori super io: labori pri io. 11 Elvoki: fari, ke pensoj venas pri... 10. La fortegulo Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo satas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne satas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre satas, kaj tie seriozege laboregas. Li satus sati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam sategas gin, sed... La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, cu ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta. Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paligas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale satas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi sin. Cu vi imagas? Li neniam iras al urbeto, car li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien ci. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turnigi, li sentas sin malkomforta ce la koro, li igas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li trovigas. Strange, cu ne? Kaj cu vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li satis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, gis ili falis kaj petegis: «Kompaton!» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova. Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Gi povas mis-agi. Gi povas agi fuse. Viretoj igis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Cu la vivo ne estas stranga? 11. Malkontentas la mekanikisto Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, cu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fusis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis. Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindajojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon [12] laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, car oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fusis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree ec pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj. Li do ne diru, ke mi ne helpis, car mi helpis. Au almenau mi provis. Se motoro estas tute fusita, gi ne estas riparebla tujtuj. Ciam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris ec etan, ec apenau audeblan «dankon!». Li ec ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda. Kion ajn oni faras, li ne dankas. Ec misparolante, ec fuse, li povus esprimi sian dankon, ec per la mano, ec per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj ec, se li preferas. Au per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku. Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesago estas dirita: «Vi fusis vian auton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, car mi estas nur homo». Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ciam kaj ciam, gis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, car tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazau dank' al vi [13] ili vivus plu, ec se vi faris nenion, au almenau nenion gravan. Sed tiu ci simple ne dankis. Ec ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... cu vi imagas? Mi ne satas tian manieron agi. Kvazau la aliaj ne ekzistus, kvazau ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo. Lia motoro estas fusita. Kion li faris per tiu auto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fusigis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis cu tion, cu tion ci, cu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris. Sed superhomajojn mi ne povas fari. Se li fusis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Ciam estas la sama afero. Ili autas kiel malsaguloj, kvazau ili tute perdis la kapon [14] , jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj gi ankorau ne estas riparita. Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenau oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fusigas. Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris ec plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fusi belan novan veturileton. Ne mi faris, ke lia auto ne plu funkcias. Sed mi laboris super gi, restis longan tempon en la laborejo ce tiu fusita motoro. Sed car la auto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus audi. Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, car almenau vi sajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori. 12 Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi. 13 Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo. 14 Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fuse, perdi la povon guste pensi. 12. Jen vi ree trinkas! Suficas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis sufice. Tro estas tro. Kial vi ciam devas troigi? La kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. Au cu vi volas, ke li farigu tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.» Kaj jen vi denove acetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, cu? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas ciama. Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi ec ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro. Se almenau vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. Cu brando plezurigas vin? Ec ne. Fakte, gi ec ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, cu ne? Lau vi mem, gi ne forsvenigas vian soifegon. Lau viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi. Viaj malsagaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke car vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton. Jes ja, vi estas granda, ec grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj larga. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufice dika, verdire. Mi ec diru simple: tro dika, multe tro dika, car la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi. Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — cu vi memoras? — mi vin ekamis, guste car vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larga kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizagon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamigis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fusos cion ci per brandemo, ke vi fusos vin mem, ke vi fusos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ciama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fusos mian vivon. Ho! Mi konas viajn ciamajn redirajojn! Lau via opinio, mi estas senkora. Lau via sento, mi estas nekomprenema. Lau viaj paroloj, mi estas autoritatema. Mi satas Povon, lau vi. Mi deziras esti supera al vi, lau via pensmaniero, kaj mi volas ciam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, cu ne? Lau vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin. Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom satis, kiam mi sentis vin supera al mi. Guste tio igis min vin ami: via maniero ciam superi la malfacilajojn de la vivo. Kio ajn okazis, la gusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi ciam estis la plej forta, la plej saga, la plej supera. Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — cu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ciam vi sukcesis elturni vin. Kiom satinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga! Sajnis, ke vi havas povon super la okazajoj, super la vivo. Povon vi havis, car vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie gi postrestis? Kien gi forsvenis? Kio okazis al gi? Kion vi faris el gi? Vi iras aceti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas gin. Vi rigardadas gin. Vi rigardegas gin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei [15] al gi. Kial vi fusis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fusis cion inter ni? Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Gi estas nia superulo nun! Decidas gi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi gian volon. Vi acetas gin, kaj tiu acetajo direktas la vivon ci tie. Acetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ce ni, kia malsaga maniero vivi! Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilajoj ce via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkase diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuso, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos. Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis gin pli facile al vi, cu ne? Au almenau tion vi imagis. Kun kiom da malpravo! Car kvankam vi acetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciligis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montrigas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Ciaokaze ne la fakton, ke vi iris ciam denove aceti brandon, kaj ke nia acetpovo pli kaj pli mallargigis. Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj ce noktigo, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Kaj evidentigis finfine, ke mi pravis, cu ne? Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufice komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, cu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero sajnas al mi negusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ci tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava. Kaj nun, kion fari? Cu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fusitan kunekziston? Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenau vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankorau plu. Ec se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankorau batas amege por vi. Sed kiom gi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! Cu vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? Cu vi ne povus reekprovi, ec se nur kompate al mi? Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi audis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankorau pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere. Au almenau konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj specialigis pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile senigi de gi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenau diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refarigas viro. Vi sentus revivigon, revirigon, refortigon. Vi refarigus la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi. Vi tion faros, cu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refarigos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian. 15 Kapnei (kap-ne-i): diri «ne» per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas. 13. Revenis amo, felicu ni! Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel felica! Mi retrovis sin! Mi revidis sin! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri Karleta. Pri kiu mi parolus? Cu ekzistas alia virino en la mondo? Jes, mi revidis sin. Si sidis ce tablo en trinkejo, sola, antau taso da kafo. Mi soifis, kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis sin. Si aspektis kiel persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, cu mi iru al si, cu mi iru sidi ce la apuda tablo, au cu ce pli malproksima. Mi decidis iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis facile observi sin. Mi volis komence observi sian vizagon, provi ekscii, lau sia esprimo, cu si felicas au ne. Krome, mi deziris ne aliri sin tuj, car sajnis al mi, ke estas pli sage lasi mian koron trankviligi antau ol ekrilati kun si. Cu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam si forlasis min? Antau longe tio okazis. Si malkontentis pri mi, pri io, kion mi fuse faris. Kaj, malsage, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fuso. Kiel malsaga mi estis! Si pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere dirus: «Jes, mi mispasis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fusulo. Mi riparos la aferon.», si certe plu restus kun mi, car si trovis min plej aminda. Sed mi malsage volis, ke si konsideru min prava. Si tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke senti min prava, ec kiam mi fuse agis kaj estas evidente malprava. Jes, tiam si foriris, lasante min sola, malgojige sola. Mi sentis min forgesita, forlasita. Kiom mi bedauris mian malsagan reagon! Sed mia bedauro ne helpis. Simpla bedauro neniam helpas, cu? La vivo igis seninteresa por mi. Mi laboris laukutime. La ekzisto estis dauro, ne vivo. Mi ec min demandis, cu estas iu ajn intereso en daurigo de tiu vivo. Se vivo estas sengoja, senplezura, kial daurigi gin? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis en gi dum kelka tempo. Mi hezitis: cu plu vivi, au cu morti tuj? Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis cian intereson? Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur car mi gin timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do daurigis mian malfelican ekziston. Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamigis al li. Mi konis lin. Li nomigas Jozefo. Malseriozulo. Fusulo. La ideo, ke si emas kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia koro estis peza. Pli kaj pli peza. Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas gusta vorto, tiel vivi ne estas vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis seninteresa. Mi provis forgesi sin, sed ne povis. Amikoj proponis al mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn, kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min. Mi ec pensis pri tio, cu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas — mi pensis — ne la morton de aliuloj! Cu vi trovas min timige malsatinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi havis tiun ideon. Meti finon al [16] mia doloro mortigante mian malamikon. Mi malamis lin. Kaj en malamo kusas nekredebla forto. Cu vi jam sentis tion? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora homo. Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble car mi timas la policon!). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. Si trovis alian laboron, ie, kaj mi plu restis same sola. Komence mi pensis: «Si ne rajtas fari tion al mi. Si ne havas tiun rajton. Si devas vivi kun akceptinda viro, saga, bonkora, juna. Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fusulo kiel Jozefo». Sed poste mia pensmaniero aliigis. Kion similaj pensoj ja povus alporti al mi? Nenion helpan, nur bedauron. Fakte, mi ne pensis prave, cu? Si ja rajtas fari el sia vivo, kion si volas. Kaj mi ne havas rajton devigi sin min ami. Si rajtas forlasi min, se mi agas malsage. Neniam ni kunigis niajn vivojn antau iu urba au alia autoritato. Mi do havis neniun rajton super si. Tiuj kaj similaj konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri vojon pli bonan. Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta! Dum si sidis tie en la angulo, si estis ankorau pli bela, ol kiam mi komence konatigis kun si. Sed si aspektis malgoje. Okazis io ec pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis sin: subite, si turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. Si ekpasis en mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis sufice da tempo por min demandi, kion si diros. Min tusis timo. Mi kvazau antausentis, ke doloriga bato falos sur min. Mi timis, ke siaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj sentoj en mia kompatinda koro. Sed tute male. Apenau mi povis kredi miajn okulojn: jen si sidis apud mi kaj ekparolis kun larga rideto. Ho, tiu rideto! Similan rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel kortusita. Tiu rideto estis mesagisto pri baldauaj felicoj. «Kara Petro!» si diris. «Kiel mi gojas vin revidi! Se vi scius, kiel felica mi estas! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj jen mi retrovas vin. Cu vi ankorau min malamas?» Imagu tion! Si opiniis, ke mi malamas sin. Eble mi iomete sin malamis, kiam si forlasis min, sed tamen... Mi repensis pri miaj mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed sin neniam. «Mi neniam malamis vin», mi respondis, «nur Jozefon». Kaj tiam si rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al si, car si imagis, ke li estos la viro en sia vivo. Sed iom post iom si retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli si rememoris nian antauan amrilaton kiel vere felicigan. Si do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsagulo fus-informis sin dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, car niaj nomoj intersimilas. Mi klarigis al si la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu longa tempo malproksime de si. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias mian malsagecon. Mi diris, kiom mi bedauras, ke mi lasis tro altan opinion pri mi mem fusi belegan amon. Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis! Ni ne vere scias, kial. Nur, car estis tiel bone retrovigi kune, kaj rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian. Ni parolis pri cio kaj nenio, ciam ridante. Ni rakontis niajn vivojn unu al la alia. Ni estis gojaj, neimageble gojaj. Mi metis mian manon sur sian manon, proksimigis mian kapon al sia kapo. Niaj koroj batis audeble, au apenau malpli ol audeble. Ni sentis kunigon. Ni forlasis la kafejon, promenis en la urbo, ciam ride diskutante, ciam kun gojplenaj vizagoj. Ni iris al mia cambro. Ni... Nu, nu, nu, nu. Cu vi scias, kio estas felico? Vere, amiko, se vi povus imagi... 16 Meti finon al x: fari, ke x finigu; igi, ke x ne plu ekzistu. 14a. Silentu, enaj vocoj! Mi kusis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj gia lumo bele plenigis la cambron. La apenau fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo ellitigi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Cu vere», mi diris al mi, «Cu vere mi devas ellitigi tuj?» Ena voco respondis, tute mallaute: «Ne. Goju pri la satinda kusa pozicio, pri la feliciga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urgas». Mi tre kontentis pri tiu senvoca voco, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apenau decidis fordoni min al la felico sekvi la amindan proponon de tiu en-kora voceto, jen alia ena voco ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvazau audeble. Gi diris: «Vi devas ellitigi. Vi ne rajtas agi malkurage. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari gin enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kuragon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la felicon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsaga direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkurago». Estis gene audi du vocojn. Kiam oni audas du malsamajn vocojn, kiuj diras malsamajn aferojn, ec se ne tre laute, cio intermiksigas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, cu? Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormigi. Sed la gena afero, koncerne provojn endormigi, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, cu mi estas normala, sed ce mi provado endormigi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormigas, sed neniam car mi provis. Nur car mi enlitigis kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem. Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedaurinde ne dormigan lacecon. Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena voceto denove alparolis min: «Vi ne deziras dormi», gi diris — kaj gi sonis, kvazau gi min malsatus — «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufice. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkurage resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj lacigas laborante». La voco pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed sufice maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kusi en bona varma lito, en cambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imagajojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco. «La grandeco de la homo kusas en libereco», mia patro kutimis diri. Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia ciama praveco ne estis malpli konata. Mia patro satis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon. Cion ci mi respondis al la ena voceto, kiu provis ellitigi min. «Dum mi kusas en la lito kaj nenion faras», mi diris al gi, «mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon». Sed — la diablo eble scias kial, mi ne — tiu voceto ne estis facile kontentigebla. «Vi vekigis antau du horoj», gi diris. «La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormocambron, vekis vin jam antau du horoj. Jam du horojn vi kusas, farante nenion. Senkuragulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto». Sed felice la alia voceto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malgojigajn?» gi rimarkigis al mi. «Silentigu gin. Tiu voco ne estas audinda. Gi malsatas liberecon, gi do malsatas vian patron, kiu tiom satis liberecon. Cu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj kusis en la brakoj de via patrino. Cu si vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Si agis precize por ke vi ne vekigu, sed dormu plu trankvile. Cu vi memoras, kiel felice estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute laute...? Cu iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? Cu via patro au via patrino au iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas feliciga». Sed la alia voco rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi ellitigis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, car normale marsi ne suficis por alveni gustatempe, car jam tiuepoke vi estis senkuragulo ema resti tro longe en la lito». Vere, tiuj du vocoj estis genaj. Ambau vocoj genis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eligi el la gena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitigis. La penso pri taso da bona varma kafo antauplezurigis min. Mi iris al la fenestro, rigardis tra gi al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montrigis tiel satinda, ke mi sentis emon laute kanti dankokanton pri gi, au krii al gi mian gojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego. Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antautimo, ke eble mi ne sufice atentis la horon, dum mi kusis enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, cu mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, au cu mi devos kuri kiel stultulo por alveni gustatempe al la oficejo. Jes, kun antautimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke — diable! — la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos cion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga. Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi laute kriis. «Oni ne laboras ci-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato [17] !» 17 Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo, jaudo, vendredo, sabato kaj dimanco. Dimanco estas kutime senlabora tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate. 14b. Timiga diro Estis priplorinda travivajo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi konsciigis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj cambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kurago estis for. Komprenu min. Cu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: «Mi havas novajon por vi. Baldau mi foriros. Baldau via patro forlasos ci tiun domon por ciam...» Kiel oni povas tion diri al infanoj, kiujn oni amas? Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis gin fari. Ne estis alia vojo, cu? Mi provis plikuragigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon. Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata forto envenas en min. Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Si estis en sia cambro, farante iun laboron por la lernejo. Si rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe si sentis, ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al si. La tuta situacio igis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi min el gi nun. Mi aliris sin. «Klara», mi diris, «mi... mi devas informi vin pri io... Malgojiga novajo, tre malgojiga». Sia vizago aliigis: mira antau unu momento, gi nun farigis zorga. Mi ne scias, cu si atendis ion similan, au cu miaj vortoj estis tute neatenditaj por si. Sia vizago ekesprimis maltrankvilan atenton. «Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas sin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo». Si rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej satata havajo. «Se vi kaj patrino tion decidis...» Si komencis, kaj estis io tre malgoja en sia voco. Mi rimarkis, ke si emas plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploremon. Si aldonis nur: «Nu, estas tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidigis, sed nur malfelico, si el sia cambro eliris, kaj tuj poste el la domo. Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi sercis Alanon, la knabon. Mi pli antautimis ci tiun intervidon, car Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankau pli malkasema, pli ema sin esprimi. Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj autoj. Alano havas specialan saton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn. Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per voco plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P [18] . Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuragega, havanta la povon ciam cion superforti. Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, gi ne estas gusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed cu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston? Cu li ne estas tro malforta por supervivi tian baton? Cu post tiu falo li povos restarigi? Kaj tamen mi devis paroli. Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis: «Alano, mi baldau foriros. Mi ne plu vivos kun vi ci tie. Mi ne plu vivos ci-dome». La knabo min rigardis kun hezita esprimo. Kaj li ekridis. Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du ajoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda. Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldau mi ne plu estos en la domo. Baldau mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li. «Alano», mi rekomencis, kaj mi provis igi mian vocon kiel eble plej senrida. «Alano, mi ne ridas, ci tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, car vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ci tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...» Li sentis nun, ke ci tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti gin. Li rigardis min. Li subite ege paligis. Li igis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazau la tuta cambro turnigus, kaj mi apenau ne svenis. «Mi mortigis lin», mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. «Mi mortigis lian koron, lian gojon, eble lian povon ami kaj felici. Mi estas la mortigisto de mia knabo». En unu minuto, cio farigis nekredeble malvarma en mi. Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante. Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfelico. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, gis nun. Sed cu ili povos resti same sanaj post tia videble preskau mortiga bato? Cu mi perdis la sagon, mi demandis al mi. Cu Diana povas doni al mi veran felicon? Au cu por felico nur imagita mi nun malfaras unubate felicon malrapide, iom post iom kunmetitan? Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktigas mia vivovojo. «Cu vere tion mi volas?» mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo. 18 diru : «po». 15a. Mistero en papervendejo Kiam mi vidis Ivon hierau, li ne nur alportis tre bonajn cokoladajn dolcajojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazajoj en la papervendejo de Cefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, car li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj. Li diris, ke lau la arango de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. Lau Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okazajoj — tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdigis — ne kusis sur la meblo, kie gi estis lau la polico, au gi ankorau estus tie la sekvantan matenon. Se gi ne plu troveblis sur tiu meblo — la meblo maldekstre staranta — frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis aceti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas. Lau Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano laudire trovigis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, car tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por aceti ion. La polico do ne volas diri la veron. Tiu grava plano, kiu, lau la polico, kusis sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala post-alporto tuj antau la fermhoro. Oni metis gin sur la postajojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu kusis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni ciam metas la alvenintajn postajojn sur tiun meblon, gis la koncerna persono havas tempon okupigi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la postajoj, en tiu magazeno, car la personoj, kiuj tie laboras, ne estas sufice multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata. La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la posto? Tiuj, kiuj sendis gin, certe sciis, ke spionoj interesigos pri gi. La spionoj povus havi kunlaboranton en la postejo, en la paperejo au aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, car oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis — oni diras al ni — internacian gravecon. Kaj oni sendas gin poste al papermagazeno! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kase trovigas unu el la cefaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen! Stranga maniero agi, cu ne? Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj ci-rilate. Tiutage, li iris aceti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie trovigis, kiam la suspektato envenis, kaj ankau kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por aceti siajn papersakojn. La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, ce la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam gi eltrovis, ke la suspektato iris aceti panon tuj antaue, gi ege kontentis, kvazau tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno. Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, car li havas al si amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud si. Tiu kompatinda homo, kiu poste acetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia ceesto tie ne suficas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, cu? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo? Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris. Kion? Cu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en «La dolca vivo». Cu vi konas? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. Gi trovigas dekstre de la Cefa Postoficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li acetis antau kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam ciuj magazenoj fermigas. Kaj oni suspektas tiun viron guste car neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon. Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon. Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno au trinkejo li trovigas, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvazau tiu sekvus lin. Mirige, cu ne? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okazajojn hierau. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga. Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li acetas tiujn dolcajojn, kiujn li hierau alportis. Estas speco de cokoladhava sukerajo, tre dolca, kion mi ege satas, kaj mi satus scii, kie oni ilin vendas. Mi bedauras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedaurinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj. Eble ne, fakte, car niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de cokolada dolcajo. Ion similan mi neniam ricevis au acetis antaue. Ne estas tro da cokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke gi estas dolcega. Jes, bonegaj dolcaj ajetoj tiuj sukerajoj estas. Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn? Vere, li estas karulo, ec se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, cu ne, Johana? 15b. Du raportoj pri vendado Sinjoroj, mi bedaurinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dolcajoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris gin, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolcajoj — tiujn, kiuj enhavas cokoladon — kaj li imagis, ke li povas esprimi gustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj. Estas vere, ke cokolado estas unu el la cefaj ajoj, kiuj eniras en la faradon de dolcajoj. Au almenau, oni povas diri, ke cokolado estas grava enmetajo — en dolcajojn — se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montrigas malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn au la tutan mondon. Inter tiu, tiu ci kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolcajojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en ci tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankorau pli, se ni rigardus gin internacie. Kvankam do — se ni konsideras la tutan nacion — ni devas konsenti pri la cefa loko, kiun okupas la cokoladhavaj dolcajoj inter la tuto de la dolcajoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras ec ne unu vorton pri, ekzemple, dolcajoj faritaj el pura sukero kun iu au alia aldonajo necokolada. La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas ci tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dolcajvendado. Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al ci tiu demando... sajnas, ke ne... neniu mano altigas... se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dolcajdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano. Ankau sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos gin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malaltigo rimarkita ci-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidentigis, ke la horo, ekde kiu la pano estas acetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antaue imagis. Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tusi nur la monan aspekton de la demando. Kaj ci-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza. Vi povas fidi min, sinjoroj, car mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga gi estas. Vi certe konatigis kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi versajne samopinias kiel mi, cu ne? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas urge okupigi. La panistoj plendas, ke ili ne ricevas sufice da mono por la vendata pano, almenau kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endangerigi la tutan nacian vivon? Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni trovigas en sakstrato [19] , en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la ciovendejoj [20] kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj acetas la panon havas ankorau alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi trovigis subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi. Mi, kiu ciam sategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tusi ec unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto «pano» agas al mi malsanige. Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al ci tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enposigos pli da mono ol antaue, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi. Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo. 19 Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu gi eniris). 20 Ciovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : mangajon, vestajojn, librojn, televidilojn...) 16a. La vesperfusulo Mi furiozas. Refoje [21] , Dudi fusis la tutan atmosferon en la grupo. Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermangis tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermango estas mia preferata mango. Nek ce matenmango, nek ce tagmango mi sentas min tiel bone, kiel ce vespermango. Vespere, almenau en amika domo au en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre satas. Cefe kiam ni trovigas grupe. Grupo da kunmangantaj amikoj estas por mi feliciga realajo. Ni retrovigas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre satas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, car ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo [22] , Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, car niaj travivajoj tute ne intersimilas. Sed la demando ciam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fusu nian vesperon. Dudi estas genema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn. Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari? Ci-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, car ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni ciam komencas gustahore, li furiozis. «Mi malfruas, car mi devis labori gis malfrue», li diris, «kaj vi ec ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskau plenan horon. Poste, li plendis pri la menuo. Li ne ceestis en la kunveno — antau kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni mangos. Mi bedauras, sed ni decidis unuvoce pri la mangajoj. Ni ciam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti mangajon, kiun unu el ni ne satas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne audigas sin — ekzemple car li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos mangajo, kiun la koncernato ne satas. Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre satas supon. Sed ci-foje, kiam li apenau ekmangetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion ci supo», li diris tiel laute, ke la tuta restoracio audis lin, kvankam nia grupo sidis en alia mangocambro, ne en la restoracio mem. Gena situacio, cu ne? Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, ec en nia speciala mangocambro ni audis ilin, car tamen ne estis dika stona muro inter la cefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro lauta kaj tro rapida por s-ro [23] Dudi. Foje, tuj kiam li audis, ke muzikajo jus finigis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo autoritatplena, kaj ekkriis per la aca voco de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi jus audigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!» Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu trovigis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvoce, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin ec pli furioza. Li revenis al nia mangocambro brufermante la pordon plej malgentile. Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza. Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej largaj okuloj, provante trovi ec etan peceton da malpurajo, kvankam cio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn. Kaj jen li eligis el sia poso pecon de paperaco, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Cu vi imagas? Nu, mi ne povas raporti cion al vi. Li trovis la salaton nemangeble dolca, kaj la kukon nemangeble maldolca, li rompis sian glason faligante gin furioze, car, lau li, la trinkajo estis netrinkebla. Li parolacis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizagoj rugigis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenau oni ne elirigis lin el la restoracio. Li multe plendis al ni, tute malsage, pri cio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni mangis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolcaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum ci tie la kelneroj aliras nin malgentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis audi tian bruacan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolcan vivon». Kompreneble, cio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, cu li estis malsincera, au cu iu speco de forgesemo misarangis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis gojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La daura amikeco inter niaj samgrupuloj devenas versajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn acajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj. Estas plej bedaurinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur antaugojis, estis fusita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj ciaspecajn aventurojn au travivajojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu au tiu aspekto de nia militservo. Mi do gojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi! Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vespermangoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave genas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabaco estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo. Estos gene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre bedaurinda afero. Estas mirige, cu ne?, kiel unu sola homo povas fusi bonan atmosferon por tuta grupo, fusi vespermangan kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj feliciga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fuso ne reokazos, kiam ni refoje arangos kunvenon de la grupo. 21 Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon. 22 Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro cefe mana, korpa, au mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon. 23 s-ro: sinjoro. 16b. Cu malgojon memori au imagi felicon? Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri gi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigajo. Kiam domoj estas rompataj, kampoj fusataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksajo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo farigas plej aca. Krome, oni apenau trovas ion por mangi. Oni mangacas ion ajn. Mi audis pri homoj, kiuj mangis katajon, manke de io pli bona. Nur por vivi, cu vi komprenas?, nur por pluvivi. Rigardi malplenan teleron, kaj audi la infanojn plore peti nehaveblajn mangajojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestajoj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne satis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan. Ec la malgojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfelicaj, car kion ni povis fari? Se la homoj ne havis sufice por mangi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo? Kia malaminda vivo! Mi neniam komprenos — kiaj ajn la interesoj de la nacio — ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, au la tutmondan situacion, tamen... Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido sajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuragas fari gin. Mi persone ne estus sufice maltima, ec se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj. Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidaco! Sendi la junulojn al morto jam estas aca decido, sed sendi ilin al mortigo — sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankau homojn nejunajn — sajnas al mi ec pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, car ili estos tro malfelicaj au tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus. Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj gojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, au felicveka? Milito estas tiel brunaca, senkolora temo. Au eble vi preferus diri: koloraca. Ci-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte au la afabla vizago de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilajoj. Cio farigas malsimpla dum milito. Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj felico. Cu gravas, se tiu mondo ne ekzistas? Ne; cu? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por gojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindajojn de l' milito. Lau mia opinio, estas sage fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagajon sekvi imagajon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj giajn dolorajn aspektojn. Cu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco? Lau vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, cu? Vi malpravas, lau mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli felica kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo ci-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsaga. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne? Kaj ec se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, car la reala sajnas al ni tro aca, kial tion ne fari fojfoje? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuragon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de gi? Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendangere nin fordoni al tiu ludo. Homoj ne sufice ludas, niaepoke, lau mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, cu ne por vi? Ludo alportas gojon kaj ridon, dum ciama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo. Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, cu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga au ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj igi grandaj fusemuloj. Tute ne. Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, au almenau ridete, estas pli felicige por ni mem kaj por la aliaj ol ciam komenci taskon kun plendo kaj gememo. Cu vi konsentas? Ne? Kiel strange! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas? Vi ec ridas! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride. 17a. Edzokaptaj inoj Jes, kiam, antau kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskau enamigis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortusajn okulojn al mi. Sed post iom da tempo mi konsciigis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, ec se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edzigi al Aneta! Cu vi komprenas, kial li volas edzigi al si? Si havas placan vizagon, iamaniere, sed si ne estas bela. Li estas tre rica. Versajne sin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsaga, tio estas lia problemo. Lia fratino edzinigis al riculo, kaj tio estas multe pli sendangera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenau ambau havas dekomence certecon, ke la alia ne sercas en geedzigo eblecon rice vivi. Multaj knabinoj jam provis edzinige steli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed ciam revenas novaj, kaj ci tiu sukcesis. Ci-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en sian kaptilon. Antaue li estis tre singarda [24] . Li bone gardis sin je ciu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do si nomigas? mi forgesis... ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskau kaptigis, kio montras, ke eble li farigis malpli singarda. Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri «la antaulastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas ci tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malrica knabino el la tuta urbo. Sed si estis bela. Granda, sportema, sentima [25] , sed sentema [25] — almenau lausajne — si montris sin tiel aminda, ke li preskau ekamis sin je la unua rigardo. La afero dauris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazau sen interrompo. Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature placas. Si estas tia. Tamen, si sukcesis placi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankau pro io alia. Pro volo. Pro decido. Si volis lian monon, si decidis, ke si havos gin, kaj do — samokaze — lin. Kaj si agis tute lauplane, bone pripensante unu pason post la alia, por realigi sian deziron. Si neniam mispasis. Si sercis pri li ciaspecajn informojn, kaj si uzis siajn sciojn por plejproksimigi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam si eksciis, ke li estas tre kantema, kaj ec estas ano de iu gea kantogrupo, si tuj decidis anigi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al si, ke li jus eligis el la militservo. Nu, si sercis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis arangi la aferojn tiamaniere, ke si estu la unua persono, kiu trovigos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon. Kaj ne nur si agis. Ankau siaj gepatroj trovis pseudomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Si kvazau stele eniris en lian mondon por steli lian amon, kaj la tutan ricon, kiu iras kun gi, ce tia multmona homo. Si uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn ensteligi [26] en lian vivon, kaj placi al li. Sed eble si trouzis ilin. Eble li suspektis sian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kusis malantau siaj tro oftaj aperoj ce lia flanko. Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li farigas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun si. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu jus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malsato... ne, ne vere malsato, kiel diri? Mi sercas la gustan vorton, sed ne trovas gin, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis malsato, sed iu sento proksima al gi, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: nesato. Neplaco. Li ne malamis sin, kompreneble, ankau ne malsatis sin, sed, tute simple, si ne plu placis al li. La sentoj, kiujn si antaue estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel jus eligis sin el serioza risko, el la risko edzigi al monserca aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la sia. Sed jen novan fojon simila situacio jus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro jus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksajo el espero kaj, se ne amo mem, almenau deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis farigi sia edzo. Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri si. Mi preskau ne konas sin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malsatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne siajn motivojn? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Cu pro deziro haltigi la geedzigon? Cu tion mi deziras? Cu mi finfine rigardu la veron vizag-al-vizage? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke igi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi? 24 Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbonajon au malfelicon, au por ne meti sin en realan au imagitan dangeron; malema agi subite kaj senpense; neriskema. 25 Sen-tim-a, sent-em-a. 25 Sen-tim-a, sent-em-a. 26 Ensteligi: eniri stele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvazau por steli. 17b. Instruista amo Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj farigas malfacilaj. La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearangis por infangrupoj. Estis en gi granda mangejo por la grupaj mangoj, kaj ankau pli malgranda, pli placa trinkejo, kie oni povis aceti kafon, sukon, cokoladon, teon kaj aliajn trinkajojn. Tie si laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis sin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe igis certa, ke ankau sia koro faris unu misbaton. Mi rigardis sin, si rigardis min, ni ridetis. Ne dauris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvazau mi aliigus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel felicige amvekan. La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la segojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej laute. Unu pasis sur la piedon de kunulo, kaj ci-lasta ekkriis, kvazau oni jus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion. «Kiu stelis mian monon?» iu kriis furioze. «Mia monujo malaperis!» «Gi falis el via poso», «Tie, ce la segpiedo», «Sercu antau ol suspekti!» samtempe kriis plej malsamaj vocoj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis gentileco. Sed mi nenion audis. Mi nur povis rigardi sin. Post tiu unua rigardo, kiun mi antaue priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al si kaj ne plu forlasis sin. Kvazau iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn. Ankau si min rigardis plu, kun la sama felicplena rideto. Stranga, nekutima, silenta gojo ekokupis mian tutan estajon. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed gi ne batis kiel antaue. Gi estis kvazau plena je suno, je bela, varma, placa sed samtempe trankvila sunlumo. Dume, interinfana milito komencigis. «Mi vidis vin, vi provis steli mian monujon», kriis iu knabino. «Ne gravas, vi jam estas tro rica», ride rebatis knabo. «Ci tiu estas mia sego, ne sidu sur gi», plendis tria infano. «Kiu faligis mian glason?» furiozis kvara. Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tusi mian atenton, konsciigi min, ke audeblas vortacoj, ke okazas neallasindaj [27] batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia. Sed mi kvazau ne ceestis. Mia atento estis for. Gi ne direktigis al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte arangitaj. Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankau siaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela vizago. «Ne sidu ci tie», lautis knaba voco. «Mi rajtas sidi kie ajn mi volas», respondis alia. «Se vi sidigos sur ci tiun segon, vi tion bedauros», parolis tria, malamike. «Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu sego», knabino kriis. Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi audis nenion. Au, pli guste, mi audetis ian kvazau tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino sensimila. Kaj jen si ekridis. Mi rigardis sin ec pli, mire. Sed si tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando. Sia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en gi, al segoj kusantaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj movigantaj ciadirekte, dum vortacoj kaj militkrioj cie [28] sonadis. Nur tiam mi ekkonsciis. «Geknaboj!» mi kriis. «Suficas!» Neniam mi komprenis, kial mi havas autoritaton. Sed autoritaton mi havas. Naturan autoritaton. Cu eble pro io en la voco? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton. Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Suficas, ke mi diru «atentu!», kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Ec, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura vizagesprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankviligas. Ci-foje, mia natura autoritato ree agis. Apenau mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj segojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu placa trinkejo. Post dek minutoj, cio estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazau neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili. «Gratulon, sinjoro!» diris la plej bela voco, kiun mi iam ajn audis. «Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon antau ol noktigos». Nenio estis pli dolca al mia koro, ol siaj gratulvortoj. Tiel komencigis inter ni plej felica amrilato. Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo farigis brua ludejo. Iun tagon — estis sia libertago — si konsentis veni promeni kun mi. Sed ankau kunmarsis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallargigis la eblecojn de placa para interparolado. Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto [29] ilin gardis, si laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankau kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam si interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupigi pri la dudek-kvino. Mia helpanto [29] ceestis nur dumtage, je precizaj horoj. Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi sin ne tro malofte. Mi rakontis cion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe dauros gismorte, kaj si same rakontis cion pri si. Si estis ridema, kantema, sed ankau laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je gojo, kaj feliciga rideto. Post kiam mi revenis hejmen, certe placis la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Felice, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandigis. Nek si nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedzigo estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenau lauplane. Car kiam eksonis la geedziga marsmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate larg-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj. 27 Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti. 28 Cie: en la tuta loko. 29 -anto: persono, kiu ...-as, -anta homo. 29 -anto: persono, kiu ...-as, -anta homo. 18a. La letersoifa patrino Ciam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena. Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min «malbona filo», nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, car si ciam fusis siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas cion, kion ili tusas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis ace faritaj, kaj fusigis multe pli rapide ol nun. Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preskau ne kuragis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, car mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke si suferas pro mi. Jen kian patrinon mi havis. Tiu largkorpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompacis meblon nur tusetante gin — mi preskau diris: nur rigardante gin — tiu virino, fortiginta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, lau siaj leteroj, pro eta mi. Mi ne scias kial, si ne elportis mian postan silenton. Si rompis du au tri plumojn, versajne siris nevole la paperon, kiun si provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi: «Kara filo». Neniam si uzis mian nomon, versajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter si kaj mi, au sentigi sian autoritaton. «Kara filo», si skribis. «Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj ec ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi siras mian koron. Cu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj? «Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, cu vi malsatas au soifas, cu vi mangas sate fruktojn. Ci tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almenau skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi. «Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribaci nelegeble, sed mi lautlegas al li kaj tio lin felicigas. Au pli guste mi voclegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribajon de vi, ec mallongan. «Cu vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas sufice da mono. Cu la postoficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacilajojn haltigi lin. «Vi ne forjetas vian monon en malsagajn acetojn, cu? Vi ne jetadas gin senpripense al la vendistoj de cokolado kaj dolcajoj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj marsoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed cu tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, cu? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, ec se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj gin sendu al vi. «Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne sufice amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo! «Sed versajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. Gi estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...» Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Si povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze. «Faru tion», «Ne faru tion», «Mi suferas pro vi», tiuj tri ideoj kovris la tuton de sia leterfarado. Kara patrino! Kiel drame si skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege placis al si, ec se si ne plene tion konsciis. Jen si havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj si certe sentis sin reale grava. Kaj tio cefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Si estis bonkora, dolca patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej acajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen forjeti ec momente la silentan enan gojon, kiu sunradiis sur sia vizago. Sed de tempo al tempo si bezonis plendi. Si bezonis momente forjeti la rolon de la ciam felica laboranta kampulino, de la ciam rideta patrino, de la edzino perfekta. Siaj leteroj estis gusta okazo por tio. Ili ebligis al si malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malricula vivo, terure sendolca. Si ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton si esprimis, kaj la malfelicon, pri kiu si ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al si, tute certe. Vidu, kiel elturnigema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis sage kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, si ne havus tiun — por si sanigan — okazon plorletere plendi. Stranga estas la homa koro, ciam ema pravigi sin! Kaj tamen, kiu diros, ke ne trovigas iom da pravo en tiu jus esprimita ideo? Nu, eble gi estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi. Mi ludis, mi gojis, mi kantis, mi promenis, mi marsis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi. 18b. Mi atendas gravan leteron Kioma horo estas? Preskau la dua kaj kvin minutoj. Au, se vi preferas — ja uzeblas ambau dirmanieroj — kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas! Mi ne vidis la leterportiston. Cu li jam pasis? Preskau ciam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua. Hoho! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: «tiu ci leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, cu vere oni povus miskompreni tiamaniere? Versajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, cu ne? Versajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo». Nu, mi iru vidi, cu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj gi ankorau ne alvenis. Mi ne satas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero. Ne. Estas nenio. Au li jam pasis, kaj estis nenio por mi, au li ankorau ne pasis. Plej versajne li ankorau ne pasis. Eble li malfruas ci-foje. Li preskau neniam malfruas, li kutime pasas gustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi. Sed rigardu! Lau la murhorlogo estas nur kvarono [30] antau la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Cu eble la murhorlogo funkcias bone, dum mia brakhorlogo estas fusita? Ne! Mi misvidis. Mi misprenis [31] la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorlogo, la sekunda montrilo estas tro dika, gi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimigis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo. Koncerne la murhorlogon, estas pli simple, car gi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fuslegi la horon. Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antau la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antau la dekkvara. Car, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara. Mi neniam kutimigis al tiu maniero esprimi la horon. Ec dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni gin. Nu, mi povas uzi gin, sed ciam kun sekundo da hezito. Gi neniam igis reale natura por mi. Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? Cu vi venas au ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, cu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesigis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, igis radiofakulo. Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la gusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj cefoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, cu ili akceptas min au ne? Kial ili diris: «vi estos informita perletere»? Kial, en tiuj situacioj, ili ciam alprenas senmovan vizagon? Versajne por ke oni ne sciu, cu oni kontentigis ilin au ne. Versajne por ke oni daure sin demandu, cu oni havas sancojn au ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere? Cu vi komprenas? Estas strange, ke mi diras «vi», dum mi parolas al neniu. Se iu ceestus ci tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la segoj, kaj mi uzas la vorton «vi»! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas guste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu «iu» ne ekzistas. Almenau li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem. Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi laute? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera autoritato. Mi genas neniun. Neniu — bedaurinde — kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola. Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia voco. Ne estas place vivi sola. Mi neniam kutimigos al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo. Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola. Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la postejo? Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia gojo! Mia nuna nokta laboro ne placas al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas place perlabori sufice da mono por aceti ciaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas. Aceti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed aceti ion senbezone, nur car oni havas la monon kaj deziras aceti la aferon, tio estas la dolca vivo. Mi ne igos ricega, ec se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli rica ol nun. Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankorau ne vidigis ec peceton de sia nazo. Kio okazas al li? Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marsi, movi min, fari ion. Ne resti hejme malantau fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto. Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron? Se la radioriparejo plu atendigas min? Cu mi elportos? Diable! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta. Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon. Kaj se la respondo venos, kaj estos nea? Oj, oj, oj! Kia terura vivo! Tion ec malpli mi elportos. Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon? Cu vi scias? Cu iu scias ci tie? Kompreneble ne. Ci tie estas ja neniu... 30 Kvarono: 1/4 31 Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X. 19. Dormu trankvile! Bonan matenon, kara amiko, ciam absorbata en la lernado de la lingvo tutmonda! Vi demandas, kion ni faros ci-foje, cu ne? Cu vi vere deziras fari ion? Kial do? Cu ne placas al vi resti farante nenion dum kelka tempo? Nu, se vi volas labori, laboru. Se vi volas enkapigi al vi vortojn, enkapigu. Se vi volas relegi jam legitajn rakontojn, relegu. Mi ne malhelpos vin. Mi ne genos vin. Mi ne volas vin senkuragigi. Nur permesu, ke mi dormu trankvile. Mi decidis, ke ci tiu tago ne estos labortago por mi. Mi deklaras gin libertago. Cu vere vi sentas vin tre malfelica, se unu tago pasas kaj vi ne ricevis vian kutiman legajon en la nova lingvo? Kia stranga reago! Bonvolu do pardoni min, se ci tiu legajo estas tro mallonga por via leg- kaj lernsoifo [32] . Mi kredas vin trovema, kaj fidas je via trovemo. Se vi volas labori, vi trovos laboron por fari. Kiu sercas, tiu trovas. Sercu do. Sed ne sercu ce mi, car mi ne deziras skribi nun. Mi deziras dormi, havigi al mi duan bonan matenmangon (mi jam mangis unu, sed mi sategas matenmangojn!), iri promeni kun mia hundo tra la kamparo, ludi iom da muziko, fari ion ajn, kio placos al mi, sed ne elpensi por vi malsagajn rakontojn, kiujn vi legos kvazau soife pro nekomprenebla lernemo, kiu, sajne, allasas al vi ec ne unu tagon da nenifaro [33] . Laboru do kurage, lernu multajn vortojn, legu longajn rakontojn, kaj lasu min pasigi tagon tute senzorgan. Cetere, se vi volas fari kiel mi, ne hezitu. Mi atendas nenion de vi, ci-foje. Vian decidon — kredu min — mi perfekte komprenos. Mi dankas pro via komprenemo, kaj salutas vin plej sincere. Gis la revido! 32 Leg- kaj lernsoifo : necesas kompreni «legsoifo kaj lernsoifo», t.e. granda deziro legi kaj lerni. 33 Nenifaro : = neni(o)-faro, faro de nenio. 20a. La fakulo-instruisto venis de malproksime Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, cu? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi gin. Vi vidas, cu ne, ke gi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel. Do, bone, mi prenis gin. Mi tenas gin forte, car la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. Cu vi ne scias, kio fermoplato estas? Nu, nomu gin «kovrilo», se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas ambau vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon — au fermoplaton — kiu kovras gin. Jen. Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti gin ien ajn. La cefa afero estas, ke gi trovigu en loko, kie gi ne riskas geni viajn movojn. Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas ci tiuj montriloj, iom similaj al horlogaj montriloj. Ili tre gravas, car ili sciigos al vi, cu la streco estas sufica au ne. Bone. Cu vi rigardis sufice? Atentu mian manon nun. Nun per la dekstra mano mi faras ci tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. Cu vi vidis? Rigardu atente la rondan ajeton, kiu elstaras ci tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri ci tiu ruga ronda afereto. Jen. Vi prenas gin kaj forte turnas gin dekstren, t.e. lau la sama direkto kiel horlogmontriloj. Vi sentos, ke io strecigas en la aparato. Se vi strecis sufice, la plej malalta montrilo movigas. Gi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompigu, cu? Turnu tute trankvile, kaj cio bone funkcios. Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al ci tiu faka lernejo antau ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj ajoj. Nu, ci tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, cu ne? Mi celas [34] ci tiun rondan platon. Mi forprenas gin. Kutime, vi ne bezonus gin forpreni. Mi forprenas gin nur, por ke vi rigardu, kiel gi estas metita. Venu apud min. Tenu gin. Pasigu gin de unu al alia. Cu vi rimarkas, kiel peza gi estas? Oni ne imagus, cu?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, gia pezo devenas de tio, ke gi estas farita el speciala substanco, tute nekutima. Guste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro metigas sur la telereton, jen ci-flanke elsaltas verda afereto. Gi estas verda, por ke vi memoru, ke gi rilatas al la pulvoro, kiu ankau estas verda, au iom verda, blue verda au verde blua, se vi volas esti pli precizemaj. Nun vi prenu la verdan ajeton, kiu jus elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas gin movi tiudirekte. Via celo estas, ke gi alvenu gis ci tiu loko, gis la fino de sia irejo. Vi sentos, ke gi ne estas obeema afero. Gi ne obeas vian deziron irigi gin tiudirekte, konduki gin lau la tuta vojo gis ci tie. Ci-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi gin. Ne kredu, ke gi estas obstina. Gi estas iom obstina — gi volas resti surloke — sed vi devas esti pli obstina ol gi. Se vi metos sufice da forto en vian movon, gi konsentos movigi. Ne timu; gi ne rompigos. Sed vi vere devos streci vian forton ci-cele, au la ajeto ne movigos. Kaj gi devas movigi kaj alveni gis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton. Jen, cu vi vidis? Cu unu el vi volas veni ci tien kaj refari tute trankvile antau siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone antaueniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos? Nu, nu, unu kuragulon, mi petas! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kuraga. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru laute, kion vi faras. Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, car vere mi bedauras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri «ajoj», «aferoj» au «pecoj», dum certe ciu el tiuj havas sian gustan nomon ankau vialingve. Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton — au kovrilon — por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru laute, klare, cion, kion vi faras. 34 Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri... 20b. Troa scivolo kondukas morten Auskultu, mi tamen satus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo? Vi staris trans la pordo, kaj vi auskultis, cu ne? Vi subauskultis [35] , kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en ci tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas. Oni subdiris [36] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi gojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazau amoplene, mi kredis je vi. Kaj cu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, car mi jus tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj jus agis malgentile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Au pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi. Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subauskultanta ce la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris antaue. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Ciam mi satis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondicoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete. Kaj nun, subite, guste en tempo, kiam diversaj raportacoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subauskulti. Vi tamen subskribis [37] promeson ciam gardi la interesojn de ci tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj sercas ciaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufice ricas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Cu al ili vi transiris? Cu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi — lau via diro — amas min? Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankau venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam si subite ekaperis apud vi. Si ne vidis, kion vi faras, sed si raportis al mi la aferon, car si tre miris pri via reago al sia alveno. Si tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita — kaj malplaca, au dangera — subite prezentigas. Mirige, cu ne? En mia raporto al niaj cefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel dangera gi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskau cion. Ni devos streci niajn fortojn, sed ni havas multajn sancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondico gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa ci-afere, se ni volas, ke niaj fortostrecoj ebligu al ni realigi nian celon. Sed cio sangigis pro via subauskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan ci-foje. Kiom ajn vi strecis vian auskultpovon, vi ne povis plene audi, kaj — cefe — vi ne povis kompreni, kio dirigas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, car mankas al vi tro da informoj. Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilajojn, dangeron, malfelicon, kun ciam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto. Mi sentas ploremon, car mi fidis al virino, kaj si montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, car la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj sia apud-esto min per gojo plenigis. Kunlabori kun si estis mia felico. Scii, ke en ciu risko, jen si estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom igis la devenejo de mia forto. Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke si ne estas fidinda, ke si transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min. Jes, mi apenau povas min deteni de plorado, car mi ankorau amas sin. Mi ankorau amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tusas min tro suferige. Gi alsaltas min, kaj mi sentas, ke dangera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne movigu! Restu ci tie. Apud mi. Vi ciam deziris apud-esti, cu ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive! Cu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? Au cu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? Cu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? Au cu neniam okazis transiro, car jam de la unua tago vi konis vian celon: ensteligi ci tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la cefo, laucele agi por ke li enamigu, sajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu gin... Antaue mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentigas klare al miaj okuloj. En mian koron vi enigis kiel stelisto en domon, por kapti... Kaj mi lasis vin agi! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron! Kaj vi sajnigis vin felica! Vi perfekte ludis vian rolacon, ho jes! Vi ne agis amatore. Vi ne reale felicis — oni ne povas serioze felici, kiam oni vivas en malvero — sed vi sajnigis felicon, vi ludis la rolon de feliculino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu. Nun starigas la demando: kio okazu al vi? Vi scias tro multe, cu ne? Estus dangere lasi vin vivi. Kaj ciaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha! Vi timas, cu ne? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Cu vi ne antauvidis mian sintenon? Cu vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi? Cu vi pensis, ke car mi amas vin, mi ellasos vin plezure, ec se mi malkovros vian rolacon? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Bedauru, se helpas vin bedauri. Vi certe bedauros malpli ol mi. Vi bedauros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedauros amon perditan, fusitan de malverema ulino. Kaj cu vi scias, kio aldonas kroman suferon? Ke vi agis tiel infanece. Subauskulti ce pordo! Cu viaj cefoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subauskulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi igis nesingarda. Bedaurinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu — ec se mi ridacas — ke tio gojigas min. Mi ne satas ridaci. Mi satus havi koron plenan je amo, kaj largan rideton survizage. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, cu ne? Vi sufice longe ludis gin. Nu, bone, suficas. Nun mi tuj komunikos la novajon al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi ciujn viajn sciojn. Estas milito, cu ne?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videblajoj, sed tamen milito, terura milito. Kial, diable, vi eniris tiun militon? Cu vi ne povis simple honeste labori, kiel ciu alia? Cu la destino tiel malamas min, ke gi alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis? Sufice! Ne ploru! Agi mi devas. Mi agu tuj. Kaj vi... Provu kunstreci ciujn viajn fortojn, por almenau morti digne. 35 Subauskulti: kase auskulti; auskulti ion, kion oni devus ne auskulti. 36 Subdiri: komprenigi au sciigi ion al iu, ne dirante gin tute klare. 37 Subskribi: skribi sian nomon fine de letero au dokumento. 21a. Ho bela naskigurbo! Rigardu! Ci tie mi naskigis. Cu ne bela loko? Mi dubas, cu ekzistas io simila aliloke en la mondo. Cu la montoj ne estas nekredeble belaj? Cu vi konas pli mirindan vidajon? Rigardu la urbeton, kun giaj malnovaj domoj kaj giaj mallargaj stratoj, kiuj turnigas serpente, cu vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn malnovajn stonmurojn. Ne ofte oni ankorau vidas tiel perfektan urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi dubas, cu ilia valoro estas konata. Sed certe gi estas tre alta. La urbodomo [38] estas mirinda artajo. Vi certe jam vidis fotojn de gi, cu ne? Multaj venas al ci tiu urbeto nur por rigardi la urbodomon kaj foti gin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien, kaj mi indikos al vi, de kiu angulo gi aspektas plej bele. Fakte, multaj el tiuj mallargaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio ne genos vin, cu? Mia frato volas fari libron pri nia naskigurbo. Li ankorau vivas ci tie. Mi foriris antau longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu. Cu vi sentas la harmonion de ci tiu loko? Bedaurinde, la suno ankorau ne montrigis, car la lumo nun ne estas tute kontentiga por foti. Via fratino foje venis ci tien, cu ne? Si venis kun iu muzika societo, se mi bone memoras. Mi tre satas vian fratinon, vian plej junan fratinon, almenau. La alian mi ne konas. Sed via plej juna fratino estas tre kara al mi. Si estas tiel dolca! Dolca, harmonia vizago, kaj belega voco. Ne mirige, ke si ludas muzikon. Estas bedaurinde, ke si estas tiel... kiel diri?... ne timema, sed... ne-sinmontrema. Si parolas tiel mallaute, ke oni sentas, kvazau si timus, ke oni rimarkos sian ceeston. Kial bela knabino kiel si timas, se oni rigardas sin? Via fratino lernis muzikon eksterlande, cu ne? Mi ne memoras, en kiu lando. Kaj si iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko. Devas esti place, kaj interese, iri de lando al lando kun muzikistaro. Sed eble tiu ciama translokigo estas laciga. Nun, se vi havas ankorau tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Ci-flanke estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, car ni trovigas sufice alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da vidindajoj ci-flanke. La plej vidindaj aferoj trovigas trans tiu larga strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komencigas la malnova urbo. Cu vi scias, ke oni daure esploras serce al malnovajoj ci-urbe? Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn objektojn. La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la urba historio. Sed oni malkovris postrestajojn el muroj kaj domoj ci tie ene de la monteto. Oni ec trovis meblojn, laborilojn kaj diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie ci, precize sub la loko, kie ni nun staras. Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi ci tie sube. Antau kelkaj jarcentoj, la stato persekutis multajn pro ilia religio. Se la afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado. Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj autoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen ec plej eta kortuso. La popolo terure suferis. Nu, tiel estas la vivo, cu ne? Ekzistas personoj, kiuj bedauras la malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona nun, almenau por ni ci tie, car ni scias, ke en la resto de la mondo homa persono ne ciam estas konsiderata kiel la valora estajo, kiu gi estas, au devus esti, lau mia opinio. Cu vi sufice rigardis la vidajon? Bone. Ni do povas iri al la alia flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege placos al vi. 38 Urbodomo: domo, kie trovigas la cefaj urb-administraj oficejoj. 21b. Adiau lando amata! Adiau, lando de mia naskigo! Mi forveturas. Mi ne plu mangos viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj. Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu banigos en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolcecon de via religia vivo, ceestanta en ciu urbo, en ciu kampo, en ciu domo, en ciu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu audos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la acetantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio ci. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu audeblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj. Adiau, lando de mia juneco! Ci tie mi naskigis, ci tie mi vivis infanecon, ci tie mi ekkonis mian unuan amon, ci tie mi suferis. Cu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, car li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe. Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel goje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi ciuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldau ekvivos, cio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol felicon, lau tio, kion mi audis. Stelistoj multas ci tie, sed ankau tie, cu ne?, kvankam laudire ili ne agas same. Tie estas instruitaj stelistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Ce ni, stelisto agas sance, per rapida faro tute simpla, generale sukcesas, fojfoje kaptigas, nu, ciuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj ciuj komprenas malricecon. Tie stelistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili ec grupigas multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, stelistoj nomas sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero arangi sian vivon! Se steli estas labori, kial ne simple honeste labori? Adiau, stelistoj mialandaj! Kaj adiau ankau al vi, stelema stato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie almenau la stato estas honesta, au preskau honesta. Ni diru: «sufice honesta». Almenau, lau miaj informoj, sajnas, ke la cefa celo de la statfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn posojn per la statana mono. Ne ce ni. Adiau statoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda stelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da rico, kiu devus servi al la felico de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasigu. Adiau, patrolanda kamparo! Mi naskigis ce vi, ho kampoj maldolcaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolcas. Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed ankau vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi ce plej acaj vivkondicoj. Adiau, fantomoj, kiujn la montoj naskas ci-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo ceestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adiauas vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfugas al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via gena ciama enmiksigo. Adiau, naskiglando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura aero, same mangindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej satinda lando en la mondo, la lando de mia naskigo. Kaj tamen mi felice forveturas. Min persekutis via polico. Min genis via ciama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj statanoj. Vi tro okupigas pri la landanaro. Kaj via celo, ho stato, ne estas, ke ni vivu felice, sed ke vi direktadu ciun kaj cion ci-lande. Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondicoj? Cu vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom gi necesas, kiom ni bezonas gin? Adiau, naskiglanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico! Mi forflugas por ciam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la vizagoj, la vocoj, la ridoj. Sed al mi almenau, ho stata polico, certe ne mankos vi. 22a. Ek al fora insulo! Mi saltas pro gojo, mi dancas pro gojo, mi eksplodas per rido pro gojo. Estas arangite: mi forvojagos. Hierau jam mi ricevis antauan sciigon, ke versajne mia espero realigos. La cefoj bezonis iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli satata, generale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol ci tiu. Mia tasko estos sufice simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj, ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, felice. Mia firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj autoritatoj. Kiam mi decidis diri «ne», mi diras «ne», kiom ajn oni provas sangi mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min ci-okaze. Ili scias, ke mi agos lau iliaj interesoj. Oni fojfoje plendas pri mia obstineco. Nu, ci-foje gi servos al bona celo. Oni ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni. Mi do forvojagos. Unue aviadile. Poste sipe. Mi antaugojas sipi. Al aviadiloj mi ne havas specialan saton. Mi ne malsatas flugi aviadile; mi tre satas vojagi, do kial mi plendus, se miaj cefoj sendas min malproksimen aviadile? Sed sipon mi antaugojas. Mi neniam sipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre malstreca. Kaj oni povas movi sin. Guste tio min genas en aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por movigi. Kaj verdire mi estas tre movigema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni, iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte diras, ke «mi havas la kapon sur la gusta loko»! Prave, se almenau oni permesas al mi movigi. Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojago. Sed mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne nur la aviadilan vojagon, sed ankau la sipan. Blua maro senfina! La placa dancado de la sipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan tempon, car ili sentas sin felicaj, ke ili vojagas de insulo al insulo. Ha, la sento de senfina libereco! Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojagantoj certe pagis multe da mono por sipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por ec ne malfacila laboro, nur car bonsance mi scias la bezonatan lingvon, kaj car mi estas konata kiel firma persono, tiu penso — ke la aliaj pagas mem, kaj mi ne — estas plej plezuriga. Hodiau mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi jam havis kelkajn en mia vivo. Sed sipbileton mi neniam tenis en miaj manoj, kaj la tuso de gi naskas en mi plej placan plezuron. Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian gojon, kaj ne hezitis gin alsalti. «Vi prikantas la bele bluan maron kaj la ricajn kunsipulojn», ili diris, «kaj kiam vi trovigos surloke, la maro estos brune verdaca, au nigraca, la movigo de la sipo igos vin malsana, kaj la ricaj vojagantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj konstante genos vin». Mi multe ridis auskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Ciu el ili satus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuragigaj vortoj ili esprimis tiun senton, ke tro bonsanca estas mi. Sed ili ankau satas min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado. «La realo estos alia», ili ripetis. Nu, bone, ec se gi estos alia, mi akceptos gin. Mi ne timas sipmalsanon au verdacan multemovan maron. Mi ec ne timas aventuremajn kunvojagantojn. Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj cefoj, ke mi estas la gusta persono tiurilate, mi agis laucele, uzante la gustajn rimedojn, mi trovis solvon al ciuj problemoj — au pseudoproblemoj — kaj respondon al ciu demando, mi agis lau mia obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la dezirata decido. Granda vojago baldau komencigos. Morgau mi devos vizitadi la cefajn magazenojn de la urbo, car multon ankorau necesas aceti. Ciam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojagon al malproksima loko. Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed generale gi estas bela kaj placa. Cu preni serioze la opiniojn, ke necesas antauvidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn lau tiu ebleco? Au cu ili sennecese aldonos pezon al la jam sufica pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos? Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, car la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus sage kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj ciam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montrigos plej bela... Jes, la preparado de vojago ne estas ciurilate facila, sed tamen gi estas interesa. Car oni jam antauvojagas en-image. Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de stelo au perdo. Mi ne satas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos aceti tie, surloke. Mi devos informigi pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile aceteblas. Se jes, tio solvus la problemon. Estas ankau montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, generale, la temperaturo estas malalta. Sed cu mi iros supren? Cu valoros la lacigon? Oni facile lacigas marsante supren en montaro. Eble oni povas veturi gis la supro de la plej belaj montoj. Sed ec veture, oni malvarmigas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por aceti varmajn vestojn, mi ne acetos ilin. La Oficejo pagas al mi la vojagon, gi pagas la restadon en tre bona hotelo, gi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu au alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke gi krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidindajojn. Ili ne mankas, oni diris al mi. Mi skribos al mia familio. Ankau pri tio mi antaugojas. Mi sategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun ciuj familianoj. Estas felico havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio placas. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankau al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke ciu tre gojos ricevi novajojn de mi. Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotelcambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn au aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojagantoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas ricaj kaj vojagas per sia mono. Sed mi vojagos en tute aliaj kondicoj, car nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, au rigardi solece teatrajon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj. Kia vivo! Kia felico! Kia plezuro! Mi apenau eltenas la strecon atendi gis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informigos. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, cu iu au alia faro estas deviga, au ec simple farinda, kiel rimedo antaugardi la sanon. Mi forte deziras ne malsanigi tie. Mi ne satus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amikigus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne. Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskau la kvina kaj duono. Tereza baldau alvenos, kaj mi ankorau nenion preparis. Kaj mi promesis al si pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkajon. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojago ankau preparante la mangon. 22b. Skribas malliberulo Kara Amikino, Mi ne konas vin, sed vi permesos, cu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belajo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Gi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas. Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias gian havindecon nur post kiam oni perdis gin. Cu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz [39] ? Litvo [40] ! Patrujo [41] mia, simila al sano, Vian grandan valoron ekkonas litvano Vin perdinte... Nu, tion saman mi povas diri pri libereco. Pri mangoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, ricula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenau estas eltenebla [42] , tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antau longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojagi al maro au montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Cu vi komprenas? La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ci tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo au por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, audi inan vocon, rigardi la belecon kaj dolcecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni. Estas ci tie kelkaj junuloj kun bela vizago kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Cu vi trovas min aca, car mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ci tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas. La fakto, ke la propono intersangi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon ec pli kor-altiga al mi. Cu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazau mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio. Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, ec sciante, ke mi malbonagis, tio estas place varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas! Amikojn oni trovas mem, cu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu au alia persono oni ekrilatos amike. Sed ci tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, car ni decidis esti kune. Tio estas terura. Ec la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Acaj kunkrimuloj, fakte. Cu eble ni igos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon? Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne placas. Mi sentas min genata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Cu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ci-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion gi vere bezonas. Nun mi devas halti. Mi tre strece atendas vian respondon. Via sincera amiko malliberulo, Paulo 39 Fama verkisto. Prononcu : Mickjevic. 40 Litvo: unu el la du cefaj partoj de malnova Pollando. 41 Patrujo: patrolando. 42 Elteni: elporti. 23a. Sekreta servo Kial diable mi entirigis [43] en tiun aferon? Mi ne estis sufice singarda. Oni neniam gardas sin sufice kontrau tiuj dangeraj decidoj. Fakte, mi ec ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. Car miaj gepatroj multege vojagis kaj konstante translokigis de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, ec se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe [44] en lando, kies lingvon li neniam lernis antaue. Li ec ne bezonas iradi al la lernejo por kutimigi al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankorau tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj gin uzi, en novaj kondicoj, tiel ke ciuj vortoj kaj cio alia enkapigas ec sen plej eta fortostreco. Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankau lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj cefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj cefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, au almenau tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj. Nu, mi ne speciale satis la soldatan vivon, «la dolcan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis [45] gin. Porti pezan sakon marsante tuttage sur sunvarmega vojo, au kusi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo felica. Kaj mi audis, ke la bonsanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn mangojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en ciutagaj kampaj soldatludoj. Mi satas bone mangi. Tio estas unu el miaj multaj malfortajoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide lacigas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazau mi apenau vivus plu. Ec signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj. Mi rakontas cion ci por klarigi al vi, kial mi tiel facile entirigis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, car... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon gismorte rolante kiel serpento au hundo, au kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolcaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili ec estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi satas ilin, car ili ciam servis min amike, kaj la «dolca vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis [46] ilin, tiel ke mi sentis min iganta iom pli malalta ciutage. Cetere, mia tuta korpo eluzigis. Mi jam ne havis multe da graso antau ol komenci, sed tiu malmulto perdigis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo farigos ciurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montrigis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj sancoj sukcesi. Lau ilia agmaniero, ec se ilia celo sincere estis nin fortigi, sajnis al mi, ke la sancoj perdi la vivon kaj la malmultan sagon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la sancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni. Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero sajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forjetis gin. Kiel mi jus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondicoj por nee respondi necesus superhoman forton. Mi neniam estis speciale sindonema. Mi ciam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj. Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri cio, kion mi vidos, audos, tusos au iamaniere sentos tie, kaj car tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus [47] el ci tiu vivo — tiel diskrete, ke ec la polico ne starigos al si demandojn — se sance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion gi faras. Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de felico, sed almenau la dokumentoj estis interesaj. Mi ciam multe interesigis pri cio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj au aliaj skribajoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje ec leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel. Sed poste... Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontrau ili. Ili estas tiel dangeraj. Au cu tion mi imagas? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvazau stato en la stato. La malnova timo plu kusas malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almenau por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti cion ci neniam parolante pri gi. Cu gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo? Ciam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta streco, kaj tiu streco estas malpli kaj malpli elportebla. Ec kiam la sekretoj estas ridindaj. Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. Au ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze! La ideo partopreni en kasa, subtera, subsupraja milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon. Krome, ni tie vivis en konstanta strecigo. Kaj ridi montrigis bona rimedo por gardi nin kontrau la dangeraj sekvoj de tiu ciam streca atmosfero. Foje... Se vi scius... Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-cefoj — li nomigis Alb... Ho! Kio okazas al mi? Tra la fenestro, iu ekjetis... mi svenas, mi svenas... Kapo turnigas. Rigardu: en la koron gi enigis, gi tenigas tute firme... tiu afereto... Mortiga substanco... Kial vi malfermis la fenestron? Kial vi igis min stari apud gi? Cu vi...? Haaaaa! 43 En-tir-ig-i. 44 Portempe: por iu tempo, dum iu tempo, dum iu dauro. 45 Krom-nomi: doni kroman, anstatauan nomon. 46 Eluzi: malbonigi au malgrandigi per longa uzado. 47 En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus"). 23b. Ameriko, jen mi venas! - Kiam vi forveturos? - Venontan [48] semajnon. - Aviadile, cu ne? - Jes, aviadile. Neniu plu vojagas al Usono [49] sipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide! - Cu vi devas prepari ankorau multon? - Ne, cio jam estas preparita. Mi havas ciujn dokumentojn. Mi devas ankorau solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun. - Kial estas problemo? - Mi agis stulte. Mi ne okupigis pri tiu afero sufice frue kaj nun la dolaro [50] altigas de tago al tago. - Vi do devus rapidi aceti viajn dolarojn. - Jes, sed mi audis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj autoritatoj volas gin malaltigi. - Kial? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvazau tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malaltigis. Cu vere nun ili estas malgojaj pri tio, ke la dolaro farigis plivalora? - Jes, car ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn [51] eksterlande. - Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun igis pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn. - Guste. Cio usona nun farigis pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam sufice grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj igos ec pli multaj, kaj tion ili timas. - Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam acetas preskau cion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto. - Cu tiel estas? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malaltigon de la dolaro. - Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en ambau eblecoj. Cu vi jam estis en Usono antaue? - Ne. Cu vi? - Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis antau du jaroj. Ciuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malriculo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travojagis la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej ricaj landoj en la mondo. - Cu vere? - Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por mangi en restoracioj. Tiom pli ol en Europo, por simila kosto. - Sed cu la mangajoj estas same placaj, kiel ce ni? - Ne. Estas pli bone ce ni tiurilate. Cefe, en nia lando, la mangoj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi ciutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel supraja! - Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi antaugojas viziti tiun landon, pri kiu oni audas tiom da malsamaj opinioj. - Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. Gis revido, kaj bonan vojagon! 48 Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis). 49 Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America. 50 Dolaro: mon-unuo en Usono, Australio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj. 51 Produkti: fari au estigi ajojn (produktojn), cefe kun la celo ilin vendi au havigi al iu, kiu ilin uzos. 24a. Literaturo amindas, sed tamen... La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. Cu vi tion konstatis? Nur pri literaturo li okupigas gisfunde. Mi konstatis tion ankorau hierau, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos gin morgau. Kiam mi renkontis lin hierau, lia edzino jus rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. Si jus parolis al mi tre precize pri la monaj malfacilajoj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, car si emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi siajn klarigojn. Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio farigas de tago al tago pli serioza. La stata institucio, kiu promesis al ili monon — kontrau repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondicoj — pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondicoj, tiel strecaj, ke ili ne plu povos akcepti. Krome, la onklino, kiu antau longe promesis, ke kiam si mortos, sia tuta rico — grandega, laudire — estos por ili, lastminute preferis tute malsaman arangon kaj decidis doni preskau cion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam si mortis, sia ricego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retrovigas senigita ankau je tiu espero solvi la monproblemon. Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne sajnas tusi lin. Ciu alia persono, en similaj kondicoj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu jus aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpaga libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata. Cu vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malplaca realo, protekti sin kontrau doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tusos la fundon de malriceco antau ol konstati, ke mon-problemo starigas. Oni cesas maltrankviligi, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nerealajoj. Kia metodo! Bona por li, versajne, sed ne por la edzino. Si portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. Cu vi trovas tion justa? Mi ne. Aliflanke, tia li estas de naskigo, tia li certe restos gismorte. Mi dubas, cu li povus farigi iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero. «Mi respektas viajn ideojn», li foje diris al mi, «mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn gojigajojn. Vi cesis interesigi pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi cesis okupigi pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi farigis sengrasa maldikulo, mi tuj lacigas, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi ec ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je belajoj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, ec en tempoj de malfacileco». Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo ciam estis sencesa parolanto. Li jam montrigis la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne cesas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron mangetadas zorgoj pri l' morgauo. «Kie ni trovos monon?» si ripete demandas al si. «De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide altigi, sed ni neniam sukcesos pagi gin. Kaj mi tiom antaugojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos gin. Oni forprenos la domon de ni kaj gin vendos, car ni ne povos pagi. Au polico venos, arestos nin, kaj oni jetos nin en malliberejon!» Si troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! Si timas retrovigi en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpagaj libroj! Cu ilia para vivo sukcesos supervivi tian strecigon, tian kontrauecon en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas. Mi konstatis, ke si multe maldikigis, kaj ke sia vizago alprenis acan koloron, nesanan. Tiel satinda virineto! Mia koro sirigis, kiam mi vidis sin tiel senhelpa. 24b. La gojoj de petveturado Cu estas vi, Johana? Kio okazis? Kial vi ne revenis hejmen? Kial vi telefonas tiel malfrue? ... Kion? Kiun vi renkontis? Mi ne komprenas. Parolu pli klare, kara, bonvolu. Kio okazis al via voco? Mi apenau rekonas gin. ... En la hospitalo, cu? Vi estas en hospitalo! Mi timas. Diru al mi, kio okazis. Kion vi faras en hospitalo? ... Kion vi jus diris pri auto? Mi fakte tre malbone audas vin. La auto estas fusita? Kies auto? Cu mia auto? Johana! Kion vi faris? ... Malfelica hazardo, malfelica hazardo! Kiajn vortojn vi uzas! Sajnas al mi, ke vi ne soforis tre atente. ... Kion? Ne vi soforis! Sed mi ciam diris al vi, ke mi akceptas, ke vi uzu mian auton, sed ne ke iu alia ol vi soforu! ... Vi mem ne povis! Bela rimarko! Kaj kial diable vi ne povis sofori, dum vi lernis direkti auton jam antau pluraj jaroj? Ne, Johana. Vere, mi ne komprenas vin. ... Brando! Vi trinkis tiom da brando, ke vi ne plu klare vidis! Cu tion vi jus diris al mi? Kial do vi trinkis tiom da brando? Ili trinkigis vin, cu? Sed kiuj estas tiuj «ili»? ... Vi ne scias! Vi ne konas ilin! Pli kaj pli bele! Vi renkontis ulojn, kaj trinkis kun ili tiom da brando, ke vi ne plu povis direkti mian auton, kaj vi nun telefonas el hospitalo. Vere, mi ne scias, kion pensi. Kion vi jus diris? Mortis, cu? Kiu mortis? ... Li ankorau ne tute mortis, sed estas nun mortanta? Cio ci estas neimageble serioza. Kiu trovigis tie, kaj mortis, au mortas? ... La auto surveturis lin! Johana! Mi perdas la kapon! Vi parolas tiel trankvile! Kion? Ha jes, ili donis trankviligan substancon al vi. Jes, mi scias, kuracistoj estas tiaj. Tuj, kiam okazis io drama, nuntempe, ili havigas al oni trankviligilon. Tial vi parolas tiel strange. Sed kia terura okazajo! Vere, mia kapo turnigas. Rediru al mi — car mi nenion komprenas — kiu soforis, kiam la auto surveturis tiun kompatindan sinjoron? ... Kion vi diris? La cefo de la polico direktis mian automobilon? ... Ne li? La cefo de la polico ne estis la homo en la auto, sed la homo, sur kiu la veturilo pasis? Kion? Cu la mortanto estas la policcefo? Ho, Johana, ne estas vere, cu? Ne, ne! Filino mia, kion diable vi faris? ... Ne vi faris! Sed kiu, kiu do? Kiu soforis? Provu paroli pli klare, mi malbone audas. ... Nekonato! Sed kiel vi renkontis tiun nekonaton? Kion? Li petveturis? Ha jes, kompreneble, li petveturis! Mi tion imagas perfekte. Li staris apud la vojo signante al pasantaj autoj, ke li deziras veturon. Kaj vi, simplulino, akceptis lin kaj ... ... Bela! Li estis tre bela! Jen belega respondo! Johana, cu vere vi estas sesjara knabino? Tion oni kredus, audante vin. Bela! Mi parolos al vi pri beleco kiam vi hejmenvenos! Vi audos min, tion mi promesas al vi. ... Kaj poste vi haltis por enautigi alian. Kaj tiu havis botelon da... kion vi diras? Biero, ne brando, biero, cu? Ha jes! Komence biero. Kaj poste vi trovis brandon! Kie? La sama, cu? Tiu dua petveturanto diris, ke li havas ankau brandon, kaj vi... nekredeble! Cu vi trinkis en la auto? ... Ha, felice vi havis la ideon halti por trinki. Kion vi...? Tion mi povas imagi, ke la naturo estis tre bela tiuloke. Ho jes, mi facile prezentas al mi enkape la vidajon: vi en bela naturo kun du beluloj, kaj... Kion vi diris? ... Nur unu estis bela! Jes, kompreneble. La alia estis nur la homo-kun-biero-kaj-brando. Sed poste, kio okazis? ... Kompreneble, vi sentis vin necerta pri vi! Kiel povus esti alie, post tiom da trinkado? Kaj do vi petis tiun alian sofori. Sed versajne ankau tiu trinkis tro multe, kaj... Terure! Rakontu do precize, kio okazis, dum li direktis la auton. ... Jes. En kiun urbeton vi eniris? Mi ne komprenis la nomon. ... Ha jes, mi vidas, jes, tie. Kaj tuj post la unuaj domoj estas tiu vojo dekstre, kaj... ... Kion? Li veturis en la nazon de alia auto, kiu alvenis, kaj li sukcesis samtempe surveturi piediranton! Kaj tiu estis la policcefo! Johana, Johana, mia filino, kiel eblas! ... Kion? Cu vi diris, ke viaj du petveturantoj sukcesis forkuri, antau ol la polico alvenis? Kaj cu vere neniu ilin haltigis? Cu oni ne kaptis ilin? Neniu rimarkis! Sed ili estis krimuloj! Almenau tiu, kiu soforis! ... Sed vi mem, kial vi nenion diris al la homoj tie? Jes, kompreneble, vi estis kelkmomente nekonscia, kaj dum tiu momento ili perdigis sin. Sed... sed... se tiuj du malaperis, tiam la polico neniam kredos, ke ili entute ekzistas! Cu iu ilin vidis? ... Ne, kompreneble. Neniu vidis ion ajn. Cio okazis tro rapide. Tiuj du junulacoj malaperis for, kaj restis sur la strato vi, plena je brando, mortanta policcefo, kaj du rompacitaj, pecigitaj autoj. Kaj sur la auto, el kiu oni vidis vin eliri, kiam vi rekonsciigis, trovigas mia numerplato! ... Se almenau vi ne estus mia filino, mi povus diri, ke oni stelis mian auton, sed kun vi en gi... ... Silentu, mi petas, Johana. Nenion diru plu. Kaj agu tuj. Jen mia koro reagas strange. Mi sentas doloron. Mi petas vin, telefonu al kuracisto, ke li venu tujtuj al mi. Mi... Mi timas, ke nevole, jes ja, tute certe nevole, sed tamen... mi timas, ke vi mortigis du homojn! Ne plu estas aero ci... ci tie. M... mi ne p... ne plu po... povas paro... 25. La tri plendoj de s-ro Kursano Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. Cu vi bonvolas noti? Mi esperas, ke vi povos fari ion, car mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, gi refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontrau mi. Unue mi plendas pri provo steli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie... atendu... lasu min pripensi momenteton, estis ankau io alia, sed sajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas. Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, cu ne? Oni invitis min elposigi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo steli monon de mi. Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii? Cefe la instruanto min persekutis, sed fojfoje ankau la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, cu? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonestajojn, kaj malhonestajojn mi konstante travivis dum la dauro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas gusta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfinajon A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). Ciufoje mi audis similajn rimarkojn, malestimajn. Cu mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malplacan, sed malrespekton mi firme rifuzas. Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de ciuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fuse, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, car mi diris IGI kaj ne IGI, au DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontrau mia sento pri memdigno, kontrau mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. Cu ni ne vivas en libera lando, kie, lautradicie, la digneco de homa persono estas respektata? Mi kurage rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fuslernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis gin. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso. Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en placa atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero... nu, plej bone ec ne paroli pri gi. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie cio estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, versajne car nenio estis kompreninda. Ili ec ne sukcesis uzi ciufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu pagon, alifoje gi estis dupaga. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn. kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam antau longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fuse funkcias, povis imagi, ke tia rakontaco kontentigos normalan kursanaron. Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj... nu, ankau ci-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. Cu vi notis cion? Ci tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu gin al la superaj autoritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu ciujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas. Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimigi iamaniere, cu kun, cu sen N ce la vortofino. Gis la revido! Au, pli bone ec, adiau! Читайте больше книг на сайте онлайн-библиотеки mir-knigi.org