Автор : Volkov Aleksandr Название книги: Magiisto de Smeralda Urbo Читать на сайте: https://mir-knigi.org/author/volkov-aleksandr/magiisto-de-smeralda-urbo Uragano Meze de la vasta Kansasa stepo logis knabino Elli. Sia patro, farmisto Gon, la tutajn tagojn laboris sur kampo, la patrino Anna klopodis hejme. Ili logis en malgranda senrada furgono. La hejma meblaro estis malrica: fera forno, sranko, tablo, tri segoj kaj du litoj. Apud la domo, guste ce la pordo estis elfosita "uragana kelo". En la kelo la familio sidis dum stormoj. La stepaj uraganoj jam ne unuan fojon renversis la malpezan logejon de farmisto Gon. Tamen Gon ne malgajis: kiam vento trankviligis, li tuj returnis la domon, la forno kaj litoj starigis sur siajn lokojn. Elli kolektis stanajn telerojn kaj krucojn de-sur la planko — kaj cio estis en ordo gis la sekva uragano. Cirkaue gis la horizonto sternigis stepo glata kiel tablo. Ie videblis malricaj dometoj similaj al la domo de Gon. Cirkau ili estis plugkampoj kie la farmistoj semis tritikon kaj maizon. Elli bone konis ciujn najbarojn je tri mejloj cirkaue. Okcidente logis onklo Robert kun la filoj Bob kaj Dik. En la dometo norde logis la maljuna Rolf, kiu faris por la infanoj mirindajn ventmuelejojn. La vasta stepo ne sajnis al Elli enua: ja gi estis sia patrujo. Elli ne sciis aliajn lokojn. Montojn kaj arbarojn si vidis nur en bildoj kaj ili ne allogis sin, eble car ke en la etprezaj libretoj de Elli ili estis malbone pentritaj. Kiam Elli enuis, si vokis gajan hundeton Totocjon kaj vizitis Dik kaj Bob au iris al la avo Rolf, de kiu neniam revenis sen memfarita ludilo. Totocjo bojante saltis sur la stepo, pelis la kornikojn kaj estis senlime kontenta pri si mem kaj pri sia eta mastrino. Totocjo havis nigran felon, akrajn orelojn kaj malgrandajn, amuze brilantajn okuletojn. Totocjo neniam enuis kaj povis ludi kun la knabino tutan tagon. Elli havis multe da klopodoj. Si helpis al la patrino mastrumi, kaj la patro instruis sin legi, skribi kaj kalkuli, car la lernejo estis malproksime kaj la knabino estis tro malgranda por viziti gin ciutage. Foje dum somera vespero Elli sidis sur peroneto kaj lautlegis fabelon. Anna lavis tolajojn. — "Kaj tiam forta, herkula atleto Arnaulf ekvidis sorciston staturan kiel turo, — Elli kantsimile legis akompanante per fingro la liniojn, — la buso kaj nazotruoj de la sorcisto eligis fajron…" — Panjo, — demandis Elli, interrompinte la legadon, — cu nun la sorcistoj ekzistas? — Ne, mia kara. La sorcistoj vivis antaue, kaj poste malaperis. Kaj por kio ili estu? Ec sen ili ni havas multe da klopodoj… Elli komike faltis la nazon: — Tamen sen la sorcistoj estas enue. Se mi subite farigus regino, mi nepre ordonus, ke ciu urbo kaj vilago havu sorciston. Kaj li faru por la infanoj diversajn miraklojn. — Kiujn, ekzemple? — ridete demandis la patrino. — Do, kiujn… Jen, ke ciu knabino kaj knabo vekiginte matene, trovu sub sia kuseno grandan dolcan kukon… Au… - Elli kun riproco rigardis siajn krudajn eluzitajn suojn. - Au ke ciuj infanoj havu bonajn malpezajn sandalojn… — La sandalojn vi sen sorcisto ricevos, — kontraudiris Anna.- vi veturos kun la pacjo en foiron kaj li acetos ilin… Dum la knabino parolis kun sia patrino, la vetero komencis malbonigi. * * * Samtempe en malproksima lando, trans altaj montoj, sorcis en malluma profunda kaverno la malica sorcistino Gingema. Timige estis en la kaverno de Gingema. Tie sub la plafono pendis pajlostopita grandega krokodilo. Sur altaj stangoj sidis grandaj gufoj, de la plafono pendis faskoj da sekigitaj musoj, ligitaj al snuroj per vostetoj kvazau bulbetoj. Longa dika serpento sin volvis cirkau kolono kaj ritme balancis sian buntan platan kapon. Kaj ankorau multe da strangaj kaj teruraj ajoj estis en la vasta kaverno de Gingema. En granda fulgokovrita kaldrono Gingema kuiris sorcan infuzajon. Si metis en la kaldronon musojn desirante ilin unu post alia de la fasko. — Kie estas la serpentaj kapoj? — kolere grumblis Gingema. - ja ne ciujn mi formangis matene!.. Ho, jen ili estas, en la verda poto! Do, la infuzajo estos bonega!.. Damagos mi al la malbenitaj homoj! Malamas mi ilin! Ili eklogis en la tuta mondo! Ili drenas la marcojn! Forhakas la densejojn!.. Ciujn ranojn ili ekstermis!.. La serpentojn oni pereigas! Nenio bongusta sur la tero restis! Nur se frandi vermeton au araneeton!.. Gingema minacis en spacon per sia osteca srumpinta pugno kaj komencis meti en la kaldronon la serpentajn kapojn. — Uh, malamataj homoj! Jen pretas mia sorca infuzajo por via pereo! Mi aspergos la arbarojn kaj kampojn, kaj komencigos stormo, kia ankorau ne ekzistis! Gingema kun peno prenis la kaldronon kaj fortiris gin el la kaverno. Si trempis en la kaldronon grandan balailon kaj komencis plaudi sian infuzajon cirkauen. — Naskigu, uragano! Flugu tra la mondo kiel furioza besto! Siru, rompu, ruinigu! Renversu la domojn, levu ilin en aeron! Susaka, masaka, lema, rema, gema!.. Burido, furido, sema, pema, fema!.. Si elkriis sorcajn vortojn kaj sprucigis cirkauen per la tauzita balailo, kaj la cielo mallumigis, amasigis nuboj, vento komencis fajfi. Fore ekbrilis fulmoj… — Ruinigu, siru, rompu! — sovage kriegis la sorcistino.- Susaka, masaka, burido, furido! Pereigu, uragano, la homojn, bestojn, birdojn! Nur la ranojn, musojn, serpentojn, araneojn ne tusu, ho uragano! Multigu ili en la tuta mondo por mia gojo, gojo de la ciopova sorcistino Gingema! Burido, furido, susaka, masaka! Kaj la vento mugas pli kaj pli forte, brilas fulmoj, surdige bruas tondro. Gingema en sovaga ekstazo turnigis samloke kaj la vento disblovis la baskojn de sia longa mantelo… * * * La uragano sorcfarita de Gingema atingis Kansason kaj ciuminute proksimigis al la domo de Gon. Fore ce la horizonto densigis nuboj, inter ili briletis fulmoj. Totocjo maltrankvile kuris, suprenlevinte la kapon, kaj bataleme bojis al la nuboj, kiuj rapide flugis en la cielo. — Ha! Totocjo, kia vi estas komika, — diris Elli.- Vi timigas la nubojn, sed vi mem timas! La hundeto vere tre timis la fulmotondrojn, kiujn jam multfoje vidis dum sia nelonga vivo. Anna maltrankviligis. — Mi babilas kun vi, filinjo, sed ja, rigardu, komencigas reala uragano… Jen klare audigis minaca venta bruo. La tritiko sur la kampo klinigis al la tero, kaj lau gi, kvazau lau rivero, ruligis ondoj. Alkuris de la kampo la ekscitita farmisto Gon. - Stormo, venas terura stormego! — ekkriis li.- Rapide kasu vin en la kelon, kaj mi kuros enigi la brutojn en la stalon! Anna sin jetis al la kelo, levis la kovrilon. — Elli, Elli! Rapidu ci tien! — kriis si. Sed Totocjo, timigita de la stormbruego kaj sencesa tondrado, forkuris en la dometon kaj kasis sin sub liton, en la plej malproksiman angulon. Elli ne volis lasi sian favoraton sola kaj saltis post li en la furgonon. Kaj tiutempe okazis stranga afero. La domo turnigis du — au trifoje kiel karuselo. Gi trafis en la centron de la uragano. La ciklono turnis gin, levis supren kaj ekportis en aero. En la pordo de la furgono aperis timigita Elli kun Totocjo surmane. Kion fari? Cu elsalti? Tamen jam estis malfrue: la domo flugis alte super la tero… Vento tauzis la harojn de Anna, kiu staris apud la kelo kun levitaj manoj kaj senespere kriis. Alkuris de la stalo farmisto Gon kaj en malespero jetis sin al tiu loko kie staris la furgono. La orfigitaj patro kaj patrino longe rigardis en la malluman cielon, ciuminute lumigatan per fulmobriloj… La uragano furiozis, kaj la dometo balancigante flugis kaj flugis. Totocjo malkontenta pri tio kio okazis cirkaue, kuradis en la malluma cambro kun tima bojo. Elli, konfuzita, sidis sur la planko tenante la kapon en la manoj! Si sentis sin tre sola. La vento bruis tiel, ke surdigis sin. Si opiniis, ke la dometo tuj falos kaj disrompigos. Sed tempo pasis, tamen la dometo flugis kaj flugis. Elli kusigis sur la liton premante Totocjon al si. Lau la bruo de la stormo, kiu flue balancis la dometon, Elli firme ekdormis. La vojo pavimita per flavaj brikoj Elli en la mirakla lando de la Maculoj Elli vekigis car la hundeto lekis sian vizagon per sia humida varma langeto kaj ululetis. Komence si opiniis, ke si vidis miraklan songon, kaj Elli jam intencis rakonti pri gi al la patrino. Sed kiam si ekvidis la renversitajn segojn kaj faligitan fornon, Elli komprenis, ke cio estis reala. La knabino saltis de la lito. La dometo ne movigis. La suno brile lumis tra la fenestro. Elli kuris al la pordo, malfermis gin kaj eligis krion pro miro. La uragano forportis la dometon en landon de nekutima beleco. Cirkaue etendigis verda herbejeto, sur la randoj vegetis arboj kun maturaj sukoplenaj fruktoj; sur arbarkampetoj videblis florbedoj kun belaj rozkoloraj, blankaj kaj helbluaj floroj. En aero flirtis etaj birdoj kun brilanta plumaro. Sur brancoj de la arboj sidis oroverdaj kaj rugobrustaj papagoj kaj kriis per altaj strangaj vocoj. Proksime murmuris diafana fonto, en la akvo petolis argentaj fisoj. Dum la knabino nekurage staris sur la sojlo, inter la arboj aperis plej amuzaj kaj carmaj hometoj, kiaj estas imageblaj. La viroj vestitaj en helbluajn velurajn kaftanojn kaj stretajn pantalonojn estis ne pli altaj ol Elli; sur iliaj piedoj briletis helbluaj vadbotoj kun refaldoj. Tamen pleje placis al Elli la capeloj: iliaj pintoj estis ornamitaj per kristalaj globetoj, kaj sub la largaj cirkaurandoj mole sonoris etaj tintiloj. Maljuna virino en blanka mantelo grave elpasis antau tri viroj; sur siaj pinta capelo kaj mantelo scintilis etaj steletoj. Grizaj haroj de la maljunulino kusis sur la sultroj. Malproksime malantau la fruktarboj videblis tuta amaso da malgrandaj viroj kaj virinoj; ili staris flustrante kaj interrigardante tamen ne kuragis alveni pli proksime. Kiam alvenis tiuj nekuragaj malgrandaj homoj, ili salute kaj iomete timeme ridetis al Elli, sed la maljunulino rigardis al si kun nekasita miro. La triopo de la viroj kune ekmovigis antauen kaj samtempe deprenis la capelojn. «Dzin-dzin-dzin» — sonoris la tintiloj. Elli rimarkis, ke la makzeloj de la malgrandaj homoj sencese movigas, kvazau ili macus ion. La maljunulino turnis sin al Elli: — Diru al mi, kiel vi trafis en la landon de la Maculoj, kara infano? — Min portis ci tien la uragano en tiu ci dometo, — timeme respondis Elli. — Strange, tre strange estas! — balancis sian kapon la maljunulino. - Vi tuj komprenos mian miron. La afero jenas. Mi eksciis, ke la malica sorcistino Gingema tute perdis la sagon kaj decidis pereigi la homaron kaj logatigi la teron per ratoj kaj serpentoj. Mi estis devigita uzi tutan mian magian sperton… — Ho, sinjorino? — kun timego ekkriis Elli. - Cu vi estas sorcistino? Sed la panjo parolis, ke nun ne ekzistas la gesorcistoj! — Kie logas via panjo? — En Kansaso. — Neniam mi audis tiun landnomon, — diris la sorcistino, kunpreminte la lipojn. - Tamen, malgrau la vortoj de via panjo, en ci tieaj landoj logas sorcistoj kaj saguloj. Ci tie estis kvar sorcistinoj. Du el ni — la feino de Flava Lando (tiu estas mi, Villina!) kaj la feino de Roza Lando Stella estas bonaj. Sed la sorcistino de Helblua Lando Gingema kaj la sorcistino de Viola Lando Bastinda estas tre malicaj. Via dometo dispremis Gingema kaj nun restas nur unu malica sorcistino en nia landaro. Elli estis mirigita. Kiel povis ekstermi malican sorcistinon si, malgranda knabino, ne murdinta dum sia vivo ec paseron?! Elli diris: — Vi, certe, eraras: mi neniun murdis. — Mi vin ne akuzas, — trankvile oponis la sorcistino Villina. - Ja mi, por savi la homojn de la plago, senigis la uraganon de la detrua forto kaj permesis al gi kunpreni nur unu dometon por faligi gin sur la kapon de la malica Gingema, car mi legis en mia magia libro, ke tiu dometo ciam vakas dum la stormoj… Elli konfuzite respondis: — Vere, sinjorino, dum la uraganoj ni kasas nin en kelon, tamen mi kuris en la dometon por kunpreni mian hundeton… — Tiun ci senracian agon mia magia libro ne povis antauvidi! — cagrenigis sorcistino Villina. - Sekve, pri cio kulpas tiu besteto… — Totocjo, hav-hav, se vi permesas, sinjorino! — subite enmiksigis en la konversacion la hundeto. - Jes, mi kun malgojo konfesas mian kulpon… - Cu vi ekparolis, Totocjo?! — mire ekkriis Elli. — Mi ne scias kiel mi faras tion, Elli, sed, hav-hav, el mia buso elflugas la homaj vortoj… — Vidu, Elli, — klarigis Villina, — en ci mirakla lando parolas ne nur la homoj, sed ankau ciuj bestoj kaj ec birdoj. Rigardu cirkaue, cu placas al vi nia lando? - Gi ne estas malbona, sinjorino, — respondis Elli, — sed hejme estas pli bone. Se vi nur rigardus nian bestkorton! Se vi vidus nian bovinon Buntulinon, sinjorino! Ne, mi volas reveni en la patrujon, al la panjo kaj pacjo… — Apenau tio eblas, — diris la sorcistino. - Nia lando estas disigita disde la tuta mondo per dezerto kaj grandegaj montoj, kiujn ankorau neniu trairis. Mi timas, mia etulino, ke vi estas devigita resti kun ni. La okuloj de Elli plenigis de larmoj. La bonaj Maculoj tre cagrenigis kaj ekploris kune, visante la larmojn per helbluaj naztukoj. La Maculoj deprenis la capelojn kaj metis ilin surteren por ke la tintiloj per sia sonoro ne malhelpu ploregi. - Cu vi tute ne helpos al mi? — malgoje demandis Elli. — Ah, jes, — subite rememoris Villina, — mi tute forgesis, ke mia magia libro estas ce mi. Necesas enrigardi gin: eble mi ellegos ion utilan por vi… Villina eligis el la faldoj de la vesto malgrandan libreton ampleksan kiel fingringo. La sorcistino blovis al gi kaj tuj, antau mirigita kaj iomete timigita Elli, la libro komencis kreski, kreski kaj transformigis en grandegan volumon. Gi estis tiel peza, ke la maljunulino metis gin sur grandan stonon. Villina rigardis la foliojn de la libro kaj ili mem turnigis unu post alia sub sia rigardo. — Mi trovis, trovis! — diris subite la sorcistino kaj komencis malrapide legi: — "Bambara, cufara, skoriki, moriki, turabo, furabo, loriki, joriki… Grandega Magiisto Gudvin revenigos hejmen malgrandan knabinon, kiu estas portita de uragano en lian landon, se si estos helpinta al tri uloj plenumi iliajn la plej intimajn dezirojn, pikapu, trikapu, botalo, motalo…" — Pikapu, trikapu, botalo, motalo… — en sankta teruro ripetis la Maculoj. — Sed kio estas Gudvin? — demandis Elli. — Ho, li estas la plej granda sagulo de nia landaro, — flustris la maljunulino. - Li estas la plej potenca kaj logas en Smeralda Urbo. - Cu li estas bona au ne? — Tion neniu scias. Tamen vi ne timu, trovu tri ulojn, plenumu iliajn aspirojn kaj Magiisto de Smeralda Urbo helpos al vi reveni en vian landon! — Kie situas Smeralda Urbo? — demandis Elli. - Gi estas en la centro de la landaro. La Grandega Sagulo kaj Magiisto Gudvin mem konstruigis gin kaj regas en gi. Tamen li cirkaubaris sin per nekutima mistero kaj neniu vidis lin post la konstruado de la urbo, sed gi estis finita antau multaj — multaj jaroj. — Kiel mi trafos en Smeraldan Urbon? — La vojo estas longa. Ne cie la lando estas bona same kiel ci tie. Estas obskuraj arbaroj kun teruraj bestoj, estas rapidaj riveroj — kies transiro estas dangera. - Cu vi ne iros kun mi? — demandis la knabino. — Ne, mia infano, — respondis Villina. - Mi ne povas porlonge lasi Flavan Landon. Vi devas iri sola. La vojo en Smeraldan Urbon estas pavimita per flavaj brikoj kaj vi ne misvagos. Kiam vi venos al Gudvin petu lian helpon… — Sed cu longe mi devas esti ci tie, sinjorino? — demandis Elli, mallevinte la kapon. — Mi ne scias, — respondis Villina. - Pri tio nenio estas skribita en mia magia libro. Iru, trovu, batalu! Mi de tempo al tempo rigardos en la magian libron por scii kiaj estas viaj aferoj… Adiau, mia kara! Villina sin klinis al la grandega libro kaj gi tuj srumpis gis amplekso de fingringo kaj malaperis en faldoj de la mantelo. Alflugis ciklono, farigis mallume, kaj kiam la obskuro disigis, Villina jam ne estis: la sorcistino malaperis. Elli kaj la Maculoj ektremis pro teruro kaj tintiloj sur la capeloj de la malgrandaj homoj eksonoris. Kiam ciuj trankviligis iomete, la plej kuraga el la Maculoj, ilia cefo, turnis sin al Elli: — Potenca feino! Ni salutas vin en Helblua Lando! Vi murdis la malican Gingema kaj liberigis la Maculojn! Elli diris: — Vi estas tre afablaj, sed ci tie estas eraro: mi ne estas feino. Ja vi audis, ke mia dometo falis sur Gingema lau la ordono de sorcistino Villina… — Ni ne kredas tion, — obstine oponis la cefo de la Maculoj. - Ni audis vian interparolon kun la bona sorcistino, botalo, motalo, sed ni opinias, ke vi estas potenca feino. Ja nur la feinoj povas — 18 — veturi en aero en siaj dometoj kaj nur feino povis liberigi nin de Gingema, de la malica sorcistino de Helblua Lando. Gingema dum multaj jaroj regis nin kaj devigis nin labori tage kaj nokte… - Si devigis nin labori tage kaj nokte! — hore diris la Maculoj. - Si ordonis al ni kapti araneojn kaj vespertojn, kolekti ranojn kaj hirudojn en kanaletoj. Tio estis sia la plej satata mangajo… — Sed ni, — ekploris la Maculoj, — ni tre timas araneojn kaj hirudojn! — Pri kio do vi ploras? — demandis Elli. Ja tio pasis! — Vere, vere! — la Maculoj kune ekridis kaj la capelaj tintiloj sonoris. — Potenca sinjorino Elli! — ekparolis la cefo. - Cu volas vi esti nia regino anstatau Gingema? Ni certas, ke vi estas tre bona kaj ne tro ofte punos nin!.. — Ne, — oponis Elli, — mi estas nur malgranda knabino kaj ne taugas por regi landon. Se vi volas helpi al mi, donu al mi kapablon plenumi viajn intimajn dezirojn! — Ni havis solan deziron — liberigi de la malica Gingema, pikapu, trikapu! Sed via dometo — krak! krak! — dispremis sin kaj ni ne plu havas dezirojn!.. - diris la cefo. — Sekve mi nenion faros ci tie. Mi iros por trovi tiujn, kiuj havas dezirojn. Sed miaj suacoj estas tre malnovaj kaj eluzitaj — ili ne eltenos longan vojon. Cu vere, Totocjo? — sin turnis Elli al la hundeto. — Certe, ne eltenos, — konsentis Totocjo. - Sed vi ne cagrenigu, Elli, ci tie apude mi vidis ion kaj helpos al vi! - Cu vi? — miris la knabino. — Jes, mi! — fiere respondis Totocjo kaj malaperis trans la arboj. Post minuto li revenis kun bela argenta sueto inter la dentoj kaj solene metis gin al la piedoj de Elli. Sur la sueto brilis ora buko. — De kie vi prenis gin? — miregis Elli. — Mi tuj rakontos! — respondis anhelante la hundeto, forigis kaj denove revenis kun la alia sueto. — Kia carmo! — admire diris Elli kaj surprovis la suetojn — ili estis gustmezuraj, kvazau faritaj por si. — Kiam mi esploris la cirkauajojn, — grave komencis Totocjo, — mi vidis post la arboj grandan nigran truon en la monto… — Aj-aj-aj! — en teruro ekkriis la Maculoj. - Ja tio estas eniro en la kavernon de la malica sorcistino Gingema! Kaj vi kuragis eniri tien?.. — Do kio estas terura? Ja Gingema mortis! — kontraudiris Totocjo. — Ankau vi, sekve, estas sorcisto! — en teruro eldiris la cefo; ciuj aliaj Maculoj konsente kapjesis kaj la capelaj tintiloj sinkrone sonoris. — Jen tie, kiam mi eniris en tiun ci, kiel vi nomas gin kavernon, mi ekvidis multe da ridindaj kaj strangaj ajoj, sed pleje al mi placis la suetoj starantaj ce la eniro. Grandaj birdoj kun teruraj flavaj okuloj provis malhelpi al mi preni la suetojn, sed, cu Totocjo ektimos ion se li volas komplezi al sia Elli? — Ho vi, mia kara bravulo! — diris Elli kaj karese premis la hundeton al la brusto. - En ci tiuj suetoj mi iros senlace kiom necesos… — Tre bone, ke vi ricevis la suetojn de la malica Gingema, — interrompis sin la cefa Maculo. - Sajnas, ke ili havas sorcan forton, car Gingema uzis ilin nur en la plej gravaj kazoj. Sed kia forto estas tio, ni ne scias… Tamen vi foriros de ni, favora sinjorino Elli? — sopire demandis la cefo. - Do ni portos al vi mangajon por la vojo. La Maculoj foriris kaj Elli restis sola. Si trovis en la dometo pecon da pano kaj mangis gin ce la fonto, trinkante fluantan fresan akvon. Poste si komencis prepari sin por longa vojo, sed Totocjo petolis sub arbo kaj provis kapti sidantan sur malsupra branco krieman buntan papagon, kiu konstante incitis lin. Elli eliris el la furgono, zorge fermis la pordon kaj skribis sur gi per kreto: "Mi forestas!". Tiutempe la Maculoj revenis. Ili kunportis tiom multe da mangajoj, ke suficus por kelkaj jaroj. Ci tie estis safoj, frititaj anseroj kaj anasoj, korbo kun fruktoj… Elli ride diris: — Sed kial tiom multe, miaj amikoj? Si metis en la korbon iomete da pano kaj fruktoj, adiauis al la Maculoj kaj brave ekiris kun gaja Totocjo. * * * Proksime de la dometo estis vojkrucigo: ci tie malkonvergis kelkaj vojoj. Elli elektis vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj vigle ekpasis lau gi. La suno brilis, birdoj kantis kaj la malgranda knabino, jetita en fremdan landon, fartis sufice bone. La vojo estis barita ambauflanke per belaj helbluaj plektobariloj trans kiuj komencigis kulturitaj kampoj. Ie videblis dometoj. Iliaj tegmentoj similis la pintajn capelojn de la Maculoj. Sur la tegmentoj brilis kristalaj globetoj. La dometoj estis farbitaj en helbluan koloron. Sur la kampoj laboris malgrandaj viroj kaj virinoj; ili demetis la capelojn kaj amike riverencis al Elli. Ja nun ciu Maculo sciis, ke la knabino en argentaj suetoj liberigis ilian landon de la malica sorcistino, faliginte sian dometon — krak! krak! — guste sur sian kapon. Ciuj Maculoj, kiujn renkontis Elli survoje, kun timema miro rigardis al Totocjo kaj audinte lian bojon stopis siajn orelojn. Do kiam la gaja hundeto alkuris al iu Maculo, tiu forkuris de li per ciuj fortoj: en la regno de Gudvin neniam estis hundoj. Vespere, kiam Elli malsatigis kaj pripensis kie tranokti, si ekvidis ce la vojo grandan domon. Sur herbejeto antau la domo dancis malgrandaj viroj kaj virinoj. Muzikistoj fervore ludis malgrandajn violonojn kaj flutojn. Samloke petolis infanoj, tiel etaj, ke Elli mire largigis la okulojn: ili similis pupojn. Sur la teraso staris longaj tabloj kun vazoj plenaj de fruktoj, nuksoj, bombonoj, bongustaj kukoj kaj grandaj tortoj. Kiam oni ekvidis Elli, el la amaso de la dancantoj eliris bela alta maljunulo (li estis je la tuta fingro pli alta ol Elli) kaj kun salutklino diris: — Mi kaj miaj amikoj festas hodiau la liberigon de nia lando de la malica sorcistino. Cu mi povas inviti la potencan feinon de Murdinta Dometo partopreni nian festenon? — Kial vi opinias, ke mi estas feino? — demandis Elli. — Vi dispremis la malican sorcistinon Gingema — krak! krak! — kvazau malplenan ovoselon; vi havas siajn argentajn suetojn; kun vi estas mirinda besto, kian ni neniam vidis kaj kiu ankau posedas magian forton, lau la vortoj de niaj amikoj… Kontrau tio Elli nenion povis oponi kaj iris post la maljunulo, kies nomo estis Prem Kokus. Oni akceptis sin kvazau reginon kaj la tintiloj konstante sonoris, kaj estis sencesaj dancoj, kaj oni formangis grandegan amason da kuketoj kaj trinkis senliman kvanton da refresigaj trinkajoj kaj la tuta vespero pasis tiel goje kaj agrable, ke Elli rememoris pri la pacjo kaj panjo nur ekdormante enlite. Matene, post abunda matenmango, si demandis Kokus: - Cu malproksime estas de ci tie Smeralda Urbo? — Mi ne scias, — mediteme respondis la maljunulo. - Mi neniam estis tie. Pli bone estas eviti Grandegan Gudvin, precipe, se vi ne havas gravan aferon al li. Kaj la vojo gis Smeralda Urbo estas longa kaj malfacila. Vi devos trairi obskurajn arbarojn kaj rapidajn profundajn riverojn. Elli iomete cagrenigis, sed si sciis, ke nur Gudvin revenigos sin en Kansason kaj tial si adiauis al la amikoj kaj daurigis la vojagon lau la vojo pavimita per flavaj brikoj. Timigulo Elli jam iris dum kelkaj horoj kaj lacigis. Si sidigis por ripozi ce helblua plektobarilo, trans kiu etendigis kampo de matura tritiko. Ce la barilo staris longa stango sur kiu estis fiksita pajlostopita figuro por forpeli la birdojn. La kapo de la figuro estis farita el saketo stopita per pajlo kun pentritaj okuloj kaj buso simile al komika homa vizago. La birdotimigilo estis vestita en eluzitan helbluan kaftanon; ie el truoj de la kaftano elsovigis pajlo. Sur la kapo estis malnova frotita capelo kun fortrancitaj tintiloj, sur la piedoj — malnovaj helbluaj vadbotoj, kiajn portis la viroj de ci tiu lando. La birdotimigilo havis amuzan kaj bonaniman aspekton. Elli atente rigardis ridindan pentritan vizagon de la birdotimigilo kaj miris, kiam ekvidis, ke gi subite palpebrumis al si per la dekstra okulo. Si decidis, ke si misvidis tion: ja la birdotimigiloj neniam palpebrumas en Kansaso. Sed la figuro kapsignis kun la plej amika aspekto. Elli ektimis, sed la brava Totocjo kun bojo jetis sin al la plektobarilo trans kiu staris la stango kun la birdotimigilo. — Bonan nokton! — diris la birdotimigilo per iomete rauka voco.- Pardonu min, mi volis diri — bonan tagon! - Cu vi povas paroli? — miris Elli. — Ne tre bone, — konfesis la timigilo.- Mi ankorau miksas vortojn, ja oni min faris antaunelonge. Kiel vi fartas? — Dankon, bone! Diru, cu vi havas intiman deziron? — Mi? Ho, mi havas ec amason da deziroj! — kaj la birdotimigilo rapide komencis trakalkuli: — Unue, mi bezonas argentajn tintilojn por la capelo, due — mi bezonas novajn botojn, trie… — Ho, suficas, suficas! — interrompis Elli. - Kiu el ili estas la plej intima? — La plej-plej? — la birdotimigilo iomete pensis. - Mi volus ke oni min sidigu sur stangon! — Sed vi jam sidas sur la stango, — Elli ekridis. — Vere, — konsentis la timigilo.- Cu vi rimarkas, kia mi estas misparolulo. Sekve, deprenu min de ci tie!… Estas tre enue elstari ci tie tutan tagon kaj nokton kaj timigi acajn kornikojn, kiuj interalie tute min ne timas! Elli klinis la palison kaj alkrociginte per ambau manoj al la birdotimigilo fortiris lin. — Mi estas treege banka… tio estas danka! — elspiregis la birdotimigilo, kiam li trafis la teron. - Mi sentas min kvazau nova homo. Se akiri ankorau argentajn tintilojn por la capelo kaj novajn vadbotojn! La birdotimigilo glatigis la kaftanon, deskuis pajlerojn kaj, riverencinte per piedo, prezentis sin al la knabino: — Timigulo! — Kion vi diris? — ne komprenis Elli. — Mi diris: Timigulo. Oni min tiel nomis: ja mi devas timigi la birdojn. Sed kiu estas vi? — Elli. — Bela nomo! — diris Timigulo. Elli rigardis al li kun miro. Si ne povis kompreni, kial birdotimigilo, pajlostopita kaj kun pentrita vizago, iras kaj parolas. Sed tuj indignis Totocjo kaj kolere ekkriis: — Sed kial vi min ne salutas? — Ah, mi kulpas, kulpas! — pardonpetis Timigulo kaj premis piedon de la hundeto. - Permesu al mi prezenti min: Timigulo! — Tre agrable! Sed mi estas Toto! Tamen bonaj amikoj rajtas nomi min Totocjo! — Ah, Timigulo, kiel mi gojas, ke plenumis vian la plej intiman deziron! — diris Elli. — Pardonu min, Elli, — diris Timigulo, denove riverencinte per piedeto, — sed mi eraris. Mia la plej intima deziro estas ricevi cerbon! — Cerbon? — Do, jes, cerbon. Estas tre bone… pardonu, malagrable, kiam via kapo estas stopita per pajlo… — Kiel vi ne hontas trompi? — riproce demandis Elli. — Sed kion signifas — trompi? Oni min faris nur hierau kaj mi nenion scias… — Tamen kiel vi eksciis, ke en via kapo estas pajlo, sed en la homa — cerbo? — Tion al mi diris unu korniko, kiam mi kverelis kun gi. La afero, Elli, jenas. Hodiau matene proksime de mi flugis granda hirta korniko kaj ne tiom bekis grajnojn, kiom forbatis ilin el spikoj sur la teron. Poste gi arogante eksidis sur mian sultron kaj bekis mian vangon. "Kaggi-karr! — moke kriis la korniko. - Jen tia estas timigilo! Nenion utilan gi faras! Kiu strangulo — farmisto opiniis, ke ni kornikoj devas gin timi?.." — Vi komprenas, Elli, mi tre ekridis… tio estas ekkoleris kaj per ciuj fortoj provis ekparoli. Kaj kiel mi gojis kiam mi sukcesis tion. Sed, kompreneble, komence mi faris tion ne tre bone. "Frr… ifr… iru for, aca! — ekkriis mi. - Nc… nd… ne beku min! Mi tm… tmg… mi — timinda!". Mi ec sukcesis lerte forigi la kornikon de mia sultro, preninte gian flugilon per mano. La korniko, interalie, tute ne konfuzigis kaj komencis arogante beki grajnojn guste antau mi. "He, ne estas mirinde! — diris gi. - Cu mi ne scias, ke en la regno de Gudvin ec birdotimigilo povas paroli, se tre volas! Tutegale mi vin ne timas! Ja vi ne povas de la stango degrimpi!". "Frr… ifr… iru for! Ah, mi estas malfelica!" — mi apenau ne ridegis… pardonu, ploregis. - "Por kio mi taugas? Ec kampon mi ne povas gardi kontrau la kornikoj! Kaj vortojn mi konstante parolas ne tiujn, kiuj estas necesaj". — Malgrau sia aroganteco tiu korniko estas, versajne, bona birdo, — daurigis sian parolon Timigulo. - Gi kompatis min. "Vi ne cagrenigu tiel! — rauke diris gi al mi. - Se vi havus cerbon en la kapo, vi similus al ciuj homoj! Cerbo estas la unika valora ajo ce la korniko… kaj ce la homo! — Jen tiel mi eksciis, ke la homoj havas cerbon, sed mi ne havas. Mi malgaje… tio estas gaje, ekkriis: "Ej — gej — gej — go! Vivu la cerbo! Mi nepre akiros gin!.." Sed la korniko estas tre kaprica birdo kaj gi tuj malfervorigis mian gojon. "Kaggi-karr! — ridegis gi. - Kiu ne havas cerbon, tiu do neniam gin havos! Karr!.." Kaj gi forflugis, sed baldau venis vi kun Totocjo, — finis Timigulo sian rakonton. - Kaj nun, diru Elli: cu vi povas doni al mi cerbon? — Ne, mi ne povas! Tion povas fari nur Gudvin el Smeralda Urbo. Guste mi mem iras al li peti por ke li revenigu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo. — Sed kie estas Smeralda Urbo, kaj kio estas Gudvin? - Cu vi ne scias? — Ne, — malgaje diris Timigulo, — mi nenion scias. Ja vi vidas, ke mi estas pajlostopita kaj tute ne havas cerbon. — Ho, kiel mi kompatas vin! — gemis la knabino. — Dankon! Se mi iros kun vi en Smeraldan Urbon, cu Gudvin donos al mi cerbon? — Mi ne scias. Sed se Grandega Gudvin ne donos cerbon, pli malbone ol nun ne estos. — Tio estas vera, — diris Timigulo.- Vidu, — konfideme daurigis li, — mi ne estas vundebla, car mi estas pajlostopita. Vi povas min trapiki per pinglo kaj mi ne sentos doloron. Sed mi ne volas, ke la homoj nomu min stultulo, sed sen cerbo cu eblas lerni ion? — Kompatinda! — diris Elli. - Iru kun ni! Mi petos Gudvin helpi al vi. — Saluton!.. Oh, Dankon! — respondis Timigulo kaj denove riverencis. Vere, por timigilo kiu travivis nur unu tagon, li estis mirinde gentila. La knabino helpis al Timigulo fari la unuajn du pasojn, kaj ili ekiris kune en Smeraldan Urbon lau la vojo pavimita per flavaj brikoj. Komence al Totocjo ne placis la nova kunvojaganto. Li kuris cirkau la timigilo kaj flaris lin, car opiniis, ke inter la pajlo en la kaftano estas musa nesto. Li malamike bojis al Timigulo kaj simulis, ke volas mordi lin. — Ne timu Totocjon, — diris Elli, — li ne mordos. — Mi ne timas! Cu iu povas mordi pajlon? Donu al mi vian korbon. Por mi tio ne estas malfacila: ja mi ne povas lacigi. Mi diras al vi sekrete, — flustris li en orelon de la knabino per sia rauketa voco, — estas nur unu ajo en la mondo, kiun mi timas. — Ho! — ekkriis Elli.- Kio tio estas? Cu muso? — Ne! Brulanta alumeto! * * * Post kelkaj horoj la vojo farigis malglata. Timigilo ofte stumblis. Aperis kavoj. Totocjo transsaltis ilin, Elli cirkauiris laurande. Sed Timigulo iris rekte kaj falis per la tuta korpo. Li ne konfuzigis, Elli prenis lian manon kaj levis lin, kaj Timigulo iris plue, ridante pri sia mallerteco. Poste Elli trovis ce rando de la vojo dikan brancon kaj proponis gin al Timigulo anstatau bastoneto. Post tio la afero plibonigis kaj la irmaniero de Timigulo farigis pli firma. Dometoj aperis pli malofte, fruktaj arboj tute malaperis. La lando farigis malmulte logata kaj malgoja. La vojagantoj eksidis ce fonto. Elli prenis panon kaj proponis al Timigulo, tamen li gentile rifuzis. — Mi neniam volas mangi. Tio estas tre oportuna por mi. Elli ne insistis kaj donis la peceton al Totocjo: la hundeto avare englutis gin kaj staris sur la malantauaj piedoj petante ankorau ion. — Elli, rakontu al mi pri vi, pri via lando, — petis Timigulo. Elli longe rakontis pri la vasta Kanzasa stepo, kie somere cio estas griza kaj polva kaj tute ne similas cion en tiu ci mirakla lando de Gudvin. Timigulo auskultis atente. — Mi ne komprenas, kial vi volas reveni en vian sekan kaj polvan Kansason. — Vi ne komprenas tion, car vi ne havas cerbon, — arde respondis la knabino.- Hejme ciam estas pli bone. Timigilo ruze ridetis. — La pajlo per kiu oni min stopis, estas kultivita sur kampo, la kaftanon kudris tajloro, la botojn faris suisto. Do, kie estas mia hejmo? Cu sur la kampo, au ce la tajloro, au ce la suisto? Elli estis embarasita kaj ne sciis kion respondi. Dum kelkaj minutoj ili sidis silente. — Povas esti, ke vi rakontos al mi ion? — demandis la knabino. Timigulo rigardis al si riproce: — Mia vivo estas tiel mallonga, ke mi nenion scias. Ja oni min faris nur hierau kaj mi tute ne scias kio estis antaue. Felice kiam la mastro faris min, li antau cio pentris al mi la orelojn kaj mi povis audi cion kion oni faris cirkaue. Ce la mastro gastis alia Maculo kaj unue mi ekaudis liajn vortoj: "Ja la oreloj estas tro grandaj!". "Ne, normalaj!" — respondis la mastro kaj pentris al mi la dekstran okulon. Mi scivoleme komencis rigardi cion, kion oni faris cirkaue, car — vi komprenas — mi unuafoje rigardis la mondon. "Konvena estas la okulo! — diris la gasto. - Vi ne avaris la helbluan farbon!". "Sajnas, ke la alia estas iomete pli granda ol la unua", — diris la mastro, kiam finis pentri mian duan okulon. Poste li faris al mi el fliko la nazon kaj pentris la buson, sed mi ne povis paroli kaj ne konjektis por kio mi havas la buson. La mastro vestis min en sian malnovan kostumon kaj capelon, de kiu la infanoj fortrancis la tintilojn. Mi estis ege fiera kaj opiniis, ke mi aspektas kiel reala homo. "Tiu bubo bone timigos la kornikojn", — diris la farmisto. "Nomu gin Timigulo!" — konsilis la gasto, kaj la mastro konsentis. La infanoj de la farmisto gaje ekkriis: "Timigulo! Timigulo! Timigu la kornikojn!" Oni min portis sur la kampon, trapikis per la stango kaj lasis min sola. Estis enue pendi, tamen mi ne povis degrimpi. Hierau la birdoj timis min, sed hodiau jam alkutimigis. Tiam mi konatigis kun la bona korniko, kiu rakontis al mi pri cerbo. Estus tre bone, se Gudvin donus al mi gin… — Mi opinias, ke li helpos al vi, — vigligis lin Elli. — Jes, jes! Tre maloportune estas senti sin stultulo, kiam ec kornikoj mokas pri vi. — Ni iru! — diris Elli, levis sin kaj donis la korbeton al Timigulo. Vespere la vojagantoj eniris grandan arbaron. La brancoj de la arboj malsuprenigis kaj baris la vojon, pavimitan per flavaj brikoj. La suno subiris kaj farigis tute mallume. — Se vi ekvidos dometon, kie ni povus pasigi la nokton, diru al mi, — petis Elli per dormema voco. - Estas tre maloportune kaj timige iri en mallumo. Baldau Timigulo ekstaris. — Mi vidas dekstre malgrandan kabanon. Cu ni iru tien? — Jes, jes! — respondis Elli. - Mi tiel lacigis!.. Ili turnis sin de la vojo kaj baldau atingis la kabanon. Elli trovis en angulo liton el musko kaj seka herbo kaj tuj ekdormis, brakuminte Totocjon. Sed Timigulo sidis sur la sojlo kaj gardis la kvieton de la kabanlogantoj. Okazis, ke Timigulo gardis ne vane. Nokte iu besto kun blankaj strioj sur la dorso kaj nigra porka muzeleto provis penetri en la kabanon. Versajne, gin allogis la odoro de la mangajoj el la korbo de Elli, sed Timigulo opiniis, ke al Elli minacis granda dangero. Li kasis sin kaj permesis al la malamiko veni al la pordo (la malamiko estis juna melo, sed tion Timigulo certe ne sciis). Kiam la meleto jam sovis sian scivoleman nazon en la pordon, flarante agrablan odoron, Timigulo vipis per vergo gian grasan dorson. La meleto ekgemis, jetis sin en la arbardensejon kaj longe audigis gia ofendiga jelpo… La resto de la nokto pasis trankvile: la arbaraj bestoj komprenis, ke en la kabano estas fidela gardisto. Kaj Timigulo, kiu neniam lacigis kaj neniam volis dormi, sidis sur la sojlo, gapis en mallumon kaj pacience atendis matenon. Savo de Fera Hakisto Elli vekigis. Timigulo sidis sur la sojlo kaj Totocjo pelis sciurojn en la arbaro. — Necesas trovi akvon, — diris la knabino. — Por kio vi bezonas akvon? — Mi volas lavi min kaj trinki. Seka mangopeco ne iras en gorgo. — Fi, kiel estas maloportune esti farita el viando kaj ostoj! — mediteme diris Timigulo.- Vi devas dormi, mangi kaj trinki. Cetere vi havas cerbon kaj pro tio eblas toleri ci tiujn malagrablajojn. Ili trovis fonton, kaj Elli kun Totocjo matenmangis. En la korbo restis ankorau iomete da pano. Elli preparis sin por la vojago, sed subite ekaudis gemon en la arbaro. — Kio estas? — demandis si time. — Mi ne scias, — respondis Timigulo.- Ni iru kaj rigardu. La gemo audigis denove. Ili komencis trapenetri la densejon. Baldau ili ekvidis inter la arboj figuron. Elli alkuris kaj ekhaltis kun mira krio. Ce duonhakita arbo kun alte levita toporo en la manoj staris homo, tutefarita el fero. La kapo, brakoj kaj gamboj estis ligitaj al la fera korpo per carniroj; surkape anstatau capo estis kupra funelo, la kravato cirkau la kolo estis fera. La homo staris senmove kun large malfermitaj okuloj. Totocjo kun arda bojo provis mordi piedon de la nekonato kaj desaltis kun jelpo: li apenau ne rompis la dentojn. — Kia fiago, hav-hav-hav! — plendis li. - Kiel vi ne hontas sovi al deca hundo ferajn piedojn?.. — Versajne, li estas arbara timigilo? — konjektis Timigulo.- Mi ne komprenas nur, kion li ci tie gardas? - Cu estas vi kiu gemis? — demandis Elli. — Jes… — respondis la fera homo.- Jam la tutan jaron neniu venis por helpi al mi… — Sed kion necesas fari? — demandis Elli, kortusita per plenda voco de la nekonato. — Miaj artikoj rustigis kaj mi ne povas movigi. Sed se vi min lubrikos, mi estos kvazau nova. Vi trovos la lubrikilon en mia kabano sur la breto. Elli kun Totocjo forkuris, sed Timigulo iris cirkau Fera Hakisto kaj scivoleme rigardis lin. — Diru, amiko, — interesigis Timigulo, — cu la jaro — tio estas longe? — Certe! La jaro — tio estas longe, tre longe. Tio estas ec tricent sesdek kvin tagoj!.. — Tricent… sesdek… kvin… — ripetis Timigulo.- Sed cu tio estas pli ol tri? — Kiel stulta vi estas! — respondis Hakisto.- Vi, versajne, tute ne povas kalkuli? — Vi eraras! — fiere oponis Timigulo.- Mi tre bone kalkulas! — kaj li komencis kalkuli, helpe de la fingroj: — La mastro faris min — unu! Mi kverelis kun korniko — du! Elli demetis min de paliso — tri! Sed nenio plu okazis kaj sekve mi ne plu bezonas kalkuli! Fera Hakisto tiel miris, ke ec ne povis oponi. Tiutempe Elli alportis la lubrikilon. — Kie oleumi vin? — demandis si. — Komence la kolon, — respondis Fera Hakisto. Kaj Elli lubrikis la kolon, sed gi tiel rustigis, ke Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, gis la kolo cesis knari. — Nun, bonvolu, la brakojn! Kaj Elli komencis lubriki la artikojn de la brakoj, kaj Timigulo karese levis kaj mallevis la brakojn de Hakisto gis ili vere farigis kvazau novaj. Tiam Fera Hakisto profunde enspiris kaj forjetis la toporon. — Uf, kiel estas bone, — diris li. - Mi levis supren mian toporon antau ol rustigi kaj nun tre gojas lasi gin. Do nun donu al mi lubrikilon, mi oleumos miajn gambojn kaj cio estos en ordo. Lubrikinte la gambojn tiel, ke li povis libere movi ilin, Fera Hakisto multfoje dankis Elli, car li estis tre gentila. — Mi starus ci tie gis transformigo en feran polvon. Vi savis mian vivon. Kiu vi estas? — Mi — Elli, kaj jen estas miaj amikoj… — Toto! — Timigulo! Mi estas pajlostopita! — Pri tio oni povas konjekti lau via parolado, — rimarkis Fera Hakisto.- Sed kiel vi trafis ci tien? — Ni iras en Smeraldan Urbon al Grandega Magiisto Gudvin kaj pasigis nokton en via kabano. — Por kio vi iras al Gudvin? — Mi volas, ke Gudvin revenigu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo, — diris Elli. — Sed mi volas peti lin doni iomete da cerbo por mia pajla kapo, — diris Timigulo. — Sed mi simple iras, car amas Elli kaj mia devo estas gardi sin kontrau la malamikoj! — diris Totocjo. Fera Hakisto profunde enpensigis. — Kiel vi opinias, cu Gudvin povas doni al mi koron? — Mi opinias, ke li povas, — respondis Elli.- Por li tio ne estas malpli facila ol doni al Timigulo cerbon. — Do jen, se vi prenos min en vian kompanion, mi iros kun vi en Smeraldan Urbon kaj petos Grandegan Gudvin doni al mi koron. Ja havi koron estas la plej intima mia deziro! Elli goje ekkriis: — Ah, miaj amikoj, kiel mi gojas! Nun vi estas duope, kaj vi havas du intimajn dezirojn! — Nagu… tio estas iru kun ni, — bonanime konsentis la Timigulo. Fera Hakisto petis Elli plenigi la lubrikilon per oleo kaj meti gin sur la fundon de la korbeto. — Mi povas trafi sub pluvon kaj rustigi, — diris li, — kaj sen lubrikilo por mi estos malbone… Poste li levis la toporon, kaj ili ekiris tra la arbaro al la vojo, pavimita per flavaj brikoj. Granda felico estis por Elli kaj Timigulo trovi tian fortan kaj lertan kunvojaganton kiel Fera Hakisto. Kiam Hakisto rimarkis, ke Timigulo sin apogas per malglata multbrancera klabo, li tuj detrancis rektan brancon de arbo kaj faris por la kunulo oportunan firman bastoneton. Baldau la vojagantoj venis al tiu loko kie la vojo kovrigis je arbustoj kaj farigis netrairebla. Sed Fera Hakisto eklaboris per sia grandega toporo kaj rapide purigis la vojon. Elli iris mediteme kaj ne rimarkis ke Timigulo falis en kavon. Li devis voki la amikojn por ke ili helpu. — Kial vi ne cirkauiris? — demandis Fera Hakisto. — Mi ne scias! — sincere respondis Timigulo. - Vidu, ke mia kapo estas pajlostopita, kaj mi iras al Gudvin por peti iomete da cerbo. — Aha! — diris Hakisto. - Ciuokaze, cerbo ne estas la plej bona ajo en la mondo. — Kial ne? — miris Timigulo. - Kial vi opinias tiel? — Antaue mi havis cerbon, — klarigis Fera Hakisto. - Sed nun, kiam mi devas elekti inter cerbo kaj koro, mi preferas koron. — Sed kial? — demandis Timigulo. — Auskultu mian historion, kaj vi cion komprenos. Kaj dum ili iris, Fera Hakisto rakontis al ili sian historion: — Mi estas hakisto. Kiam mi farigis plenaga mi decidis edzigi. Mi amis tutkore bonan junulinon kaj tiam mi ankorau estis el viando kaj ostoj, kiel ciuj homoj. Sed malica onklino, kun kiu logis la junulino, ne volis disigi kun si, car la junulino laboris anstatau si. La onklino venis al sorcistino Gingema kaj promesis kolekti korbon plenan de la plej grasaj hirudoj, se si malarangos la geedzigan feston… — La malica Gingema estas murdita! — interrompis Timigulo. — De kiu? — De Elli? Si flugis en Murdanta Dometo kaj — krak! krak! — falis sur la kapon de la sorcistino. — Bedaurinde tio ne okazis pli frue! — veis Fera Hakisto kaj daurigis: — Gingema ensorcis mian toporon kaj gi rikocetis de arbo kaj forhakis mian maldekstran gambon. Mi tre cagrenigis: ja sen gambo mi ne povis esti hakisto. Mi venis al forgisto kaj li faris por mi bonegan feran gambon. Gingema denove ensorcis mian toporon kaj gi forhakis mian dekstran gambon. Mi denove venis al forgisto. La junulino amis min kiel antaue kaj ne rifuzis farigi mia edzino. "Ni sparos je botoj kaj pantalonoj," — parolis si al mi. Tamen la malica sorcistino ne trankviligis: ja si tre volis ricevi la tutan korbon da hirudoj. Mi perdis la brakojn, kaj forgisto faris por mi la ferajn. Kiam la toporo forhakis mian kapon mi opiniis, ke tio estis la fino por mi. Sed pri tio eksciis la forgisto kaj faris por mi bonegan feran kapon. Mi daurigis labori kaj mi kaj la junulino kiel antaue amis unu la alian… — Sekve vin oni faris iom post iom, — mediteme rimarkis Timigulo. - Sed min mia mastro faris dum unu fojo… — Plej malbone estis poste, — malgaje daurigis Hakisto. - La malica Gingema, vidinte, ke si ne povas sukcesi, decidis fine ekstermi min. Si ankoraufoje sorcis la toporon, kaj gi dishakis mian korpon poduone. Sed felice, la forgisto denove eksciis tion, faris la feran korpon kaj ligis al gi per carniroj miajn kapon, brakojn kaj gambojn. Sed — ve! — mi ne plu havis koron: la forgisto ne scipovis gin enmeti. Kaj mi pensis, ke mi, la homo sen koro, ne rajtas ami la junulinon. Mi redonis al mia fiancino sian vorton kaj deklaris, ke si estas libera de sia juro. La stranga junulino ial ne gojis al tio, diris, ke amas min kiel antaue kaj atendos min gis mi decidsangos. Kion si faras nun, mi ne scias: ja mi ne vidis sin dum pli ol jaro… Fera Hakisto gemis, kaj larmoj glitis el liaj okuloj. — Gardu vin! — ekkriis Timigulo kaj visis liajn larmojn per helblua naztuko. - Ja vi rustigos de la larmoj! — Mi dankas vin, mia amiko! — diris Hakisto. - Mi forgesis, ke mi ne rajtas plori. Akvo en ciuj formoj estas malutila por mi… Do mi fieris mian novan feran korpon kaj jam ne timis la sorcitan toporon. Por mi estis dangera nur rusto, sed mi ciam kunhavis lubrikilon. Nur unu fojon mi forgesis gin kaj trafis sub pluvegon kaj tiel rustigis, ke ne povis demovi min de la loko, gis vi savis min. Mi certas, ke tiun pluvegon sendis por mi la malica Gingema… Ah, tio estas terura — stari la tutan jaron en arbaro kaj pensi, ke mi ne havas koron! — Kun tio kompareblas nur starado sur paliso meze de tritika kampo — interrompis Timigulo. - Sed vere, preter vagis homoj kaj eblis paroli kun kornikoj… — Kiam oni min amis, mi estis la plej felica homo, — daurigis Fera Hakisto, sopire. - Se Gudvin donos al mi koron, mi revenos en la landon de la Maculoj kaj edzigos je la junulino. Povas esti, ke si atendas min gis nun… — Sed mi, — obstine diris Timigulo, — ec nun preferas cerbon: kiam forestas cerbo, tiam koro estas senutila. — Sed, mi bezonas koron — oponis Fera Hakisto. - Cerbo ne faras homon felica, sed felico estas la plej valora ajo kiu ekzistas en la mondo. Elli silentis, car ne sciis, kiu el siaj novaj amikoj pravas. Elli en kaptiteco de Hommangulo La arbaro plidensigis. Brancoj de la arboj plektigis supre kaj ne tralasis la sunradiojn. Sur la vojo, pavimita per flavaj brikoj, estis duonmallumo. Ili iris gis malfrua vespero. Elli tre lacigis, kaj Fera Hakisto prenis sin sur la manojn. Timigulo sin trenis malantaue, klinigante de la topora pezo. Finfine ili haltis por tranokto. Fera Hakisto faris por Elli komfortan kabanon el brancoj. Li kaj Timigulo sidis la tutan nokton ce la eniro, fiksauskultante la spiradon de la knabino kaj gardante sian dormon. La novaj amikoj mallaute konversaciis. La konversacio estis tre utila por Timigulo. Malgrau la manko de cerbo li bone memoris novajn vortojn kaj malpli ofte eraris en parolado. Matene denove ili ekvojagis. La vojo igis pli gaja: la arboj denove delokigis flanken kaj la suno brile lumigis la flavajn brikojn. Evidente iu zorgis pri la vojo ci tie: la branceroj kaj brancoj, faligitaj de vento, estis kunigitaj kaj akurate metitaj sur la vojrandojn. Subite Elli rimarkis antaue foston kun tabulo, sur kiu estis skribite: VOJAGANTO, RAPIDU! POST LA VOJTURNO PLENUMIGOS CIUJ VIAJ DEZIROJ! Elli legis la skribajon kaj ekmiris: — Kio tio estas? Cu mi tuj de ci tie trafos en Kansason, al la pacjo kaj panjo? — Kaj cu mi, — alparolis Totocjo, — batos la najbaran hundeton Hektoro, tiun fanfaronulon, kiu asertis, ke li estas pli forta ol mi? Elli ekgojis, forgesis cion en la mondo kaj jetis sin antauen. Totocjo postsekvis sin kun gaja bojo. Fera Hakisto kaj Timigulo, malatentaj pro la sama disputo: kio estas pli utila cu koro au cerbo — ne rimarkis, ke Elli forkuris, kaj trankvile iris lau la vojo. Subite ili ekaudis krion de la knabino kaj koleran bojon de Totocjo. La amikoj impetis al la loko de la akcidento kaj sukcesis rimarki kiel inter la arboj preterkuris iu vila kaj malhela kaj kasis sin en la arbardensejo. Ce arbo kusis sensenta Totocjo kaj el liaj nazotruoj fluetis la sango. — Kio okazis? — kun cagreno demandis Timigulo. - Versajne, sovaga besto forportis Elli… Fera Hakisto nenion diris: li akrevide rigardis antauen kaj minace svingis per sia granda toporo. — Kvirr… kvirr… — subite audigis moka kvivito de Sciuro de-sur la pinto de alta arbo. - Kio okazis? Du grandaj fortaj viroj lasis malgrandan knabinon, kaj sin forportis Hommangulo! — Hommangulo? — demandis Fera Hakisto. - Mi ne audis, ke en ci tiu arbaro logas Hommangulo. — Kvirr… kvirr… ciu formiko en la arbaro scias pri li. Ve, figardistoj vi estas! Vi ne povis prizorgi la malgrandan knabinon! Nur la nigra besteto kurage defendis sin kaj mordis Hommangulon, sed tiu frapis lin per sia grandega piedo kaj li, versajne, mortos… Sciuro sutis al la amikoj tiajn mokojn, ke ili ekhontis. — Necesas savi Elli! — ekkriis Timigulo. — Jes, jes! — fervore diris Fera Hakisto.- Elli savis nin, kaj ni devas forpreni sin de Hommangulo. Alie mi mortos de cagreno… — Kaj larmoj glitis sur la vangoj de Fera Hakisto. — Kion vi faras! — maltrankvile kriis Timigulo, visante liajn larmojn per naztuko. - La lubrikilo estas ce Elli! — Se vi volas savi la malgrandan knabinon, mi montros al vi, kie logas Hommangulo, kvankam mi tre timas lin, — diris Sciuro. Fera Hakisto karese metis Totocjon sur molan muskon kaj diris: — Se ni sukcesos reveni, ni zorgos pri li… — kaj li turnis sin al Sciuro. - Konduku nin! Sciuro saltadis tra la arboj, la amikoj hastis post gi. Kiam ili atingis la arbarinternon, aperis griza murego. La kastelo de Hommangulo situis sur monteto. Gin cirkauis alta murego, sur kiun ne povus grimpi ec kato. Antau la murego estis plenakva foskavo. Forstelinte Elli Hommangulo levis moveblan ponton kaj fermis feran pordegon per du rigliloj. Hommangulo logis sola. Antaue li havis safojn, bovojn kaj cevalojn, kaj krom tio multe da servistoj. Tiam preter la kastelo en Smeraldan Urbon ofte iris vojagantoj, Hommangulo atakis ilin kaj formangis. Poste la Maculoj eksciis pri Hommangulo kaj la trafiko lau la vojo malaperis. Hommangulo komencis dezertigi la kastelon: komence li formangis la safojn, bovojn kaj cevalojn, poste li turnis sin al la servistoj kaj formangis ilin unu post alia. Dum la lastaj jaroj Hommangulo kasis sin en la arbaro, kaptis nesingardemajn leporojn kaj mangis ilin kun la hauto kaj ostoj. Hommangulo ege gojis, ke kaptis Elli, kaj decidis arangi por si veran festenon. Li portis la knabinon en la kuirejon, snuris sin kaj metis sur la kuirtablon, kaj poste komencis akrigi grandan trancilon. "Klink… klink…" — sonoris la trancilo. Kaj Hommangulo murmuris: — Ba-ga-ra! Bonega estas la kaptajo! Do tuj mi frandos gissate, ba-gar-ra! — Hommangulo estis tiel kontenta, ke ec parolis kun Elli: — Ba-ga-ra! Sed kiel sage mi elpensis pendigi la tabulon kun la skribajo! Cu vi opiniis, ke mi vere plenumos viajn dezirojn? Atendu plu! Mi speciale tion faris por allogi tiajn naivulojn, kiel vi! Ba-gar-ra! Elli ploris kaj petis Hommangulon indulgi sin, sed li ne auskultis kaj daurigis akrigi la trancilon. "Klink… klink… klink…" Kaj jen Hommangulo levis la trancilon super la knabino. Si en teruro fermis la okulojn. Tamen Hommangulo mallevis manon kaj oscedis. — Ba-ga-ra! Mi lacigis akrigi ci tiun grandan trancilon! Do venu mi ripozi por unu au kelkaj horoj. Mango post dormo estas pli agrabla. Hommangulo venis en la dormejon kaj baldau lia ronko tondris tra la tuta kastelo kaj ec audeblis en la arbaro. Fera Hakisto kaj Timigulo staris embarasitaj antau la foskavo, plena de akvo. — Mi povas tranagi, — diris Timigulo, sed la akvo forlavos miajn okulojn, orelojn kaj buson, kaj mi igos blinda, surda kaj muta. — Sed mi dronos, — elparolis Fera Hakisto, — ja mi estas tre peza. Ec se mi eliros el la akvo mi tuj rustigos, sed la lubrikilo mankas. Tiel ili staris, pensante, sed subite ekaudis la ronkadon de Hommangulo. — Necesas savi Elli dum li dormas, — diris Fera Hakisto.- Atendu, mi ion elpensis! Ni tuj transiros la foskavon. Li forhakis altan arbon kun brancforko en la pinto, kaj gi falis sur la kastelan muregon kaj firme kusigis sur gin. — Grimpu! — diris li al Timigulo.- Vi estas malpli peza ol mi. Timigulo venis al la ponto, sed ektimis kaj retirigis. Sciuro ne eltenis kaj unumomente trakuris lau la arbo sur la muregon. — Kvirr… kvirr… Eh, vi estas timulo! — kriis gi.- Rigardu, kiel mi tion faris! — Sed rigardante tra fenestron de la kastelo, gi ec hokriis de ekscitigo.- La knabino kusas snurita sur la kuirtablo… Apud si estas granda trancilo… La knabino ploras… Mi vidas, ke el siaj okuloj glitas larmoj… Ekaudinte tiun informon, Timigulo forgesis pri la dangero kaj apenau ne pli rapide ol Sciuro surgrimpis la muregon. — Ho! — nure diris li, kiam ekvidis la palan vizagon de Elli, kaj kvazau sako falis en la korton. Antau ol li levigis, Sciuro saltis sur lian dorson, trakuris la korton, trapenetris la kradon de la fenestro kaj komencis rongi la snuron, per kiu estis ligita Elli. Timigulo malfermis la pezajn riglilojn de la pordego kaj mallevis la moveblan ponton, kaj Fera Hakisto venis en la korton, kruele turnante siajn okulojn kaj bataleme svingante la grandan toporon. Li cion ci faris por timigi Hommangulon, se tiu vekigos kaj eliros en la korton. - Ci tien! Ci tien! — kvikis Sciuro el la kuirejo kaj la amikoj jetis sin al gia voko. Fera Hakisto enmetis la pinton de la toporo en la fendon inter la pordo kaj fosto, premis gin kaj — trah! — la pordo forrompigis de la carniroj. Elli saltis de-sur la tablo, kaj la tuta kvaropo — Fera Hakisto, Timigulo, Elli kaj Sciuro — kuris el la kastelo en la arbaron. Fera Hakisto haste tiel piedfrapis sur la stonaj platoj de la korto, ke vekis Hommangulon. Hommangulo saltis el la dormejo, ekvidis, ke la knabino malaperis kaj jetis sin en persekuton. Hommangulo estis ne alta, sed tre dika. Lia kapo similis kaldronon, kaj la korpo — barelon. Li havis longajn kvazau gorilajn brakojn, kaj liaj piedoj estis vestitaj en altajn botojn kun dikaj plandumoj. Li vestis sin en vilan mantelon el bestaj feloj. Sur la kapon anstatau kaskon Hommangulo metis grandan kupran kaserolon kun anso malantaue kaj armis sin per grandega klabo, sur kies pinto estis tubero kovrita per akraj najloj. Li kolere mugegis kaj liaj botegoj tondris: "Top-top-top…" kaj akraj dentoj frapis: "Klac-klac-klac…" — Ba-gar-ra! Vi ne eskapos, trompuloj!.. Hommangulo estis rapide atinganta la fugintojn. Vidante, ke ili ne povas forkuri, Fera Hakisto lasis timigitan Elli ce arbo kaj preparis sin al batalo. Timigulo malantauigis: liaj piedoj krocigis al arbaj radikoj kaj per la brusto li tusis la brancojn. Hommangulo atingis Timigulon, sed tiu subite jetis sin sub liajn gambojn. Ne atendinte tion Hommangulo kapreole falis trans Timigulon. — Ba-gar-ra! Kio estas tiu ci timigilo! Hommangulo ankorau ne ekposedis sin, sed malantau lin alsaltis Fera Hakisto, levis la grandan akran toporon kaj dishakis Hommangulon poduone kune kun la kaserolo. — Kvirr… kvirr… Bonege vi tion faris! — admiris Sciuro kaj saltadis tra la arboj rakontante tra la tuta arbaro pri la pereo de la kruela Hommangulo. — Tre lerte! — laudis Fera Hakisto Timigulon.- Vi ne povus pli bone faligi Hommangulon ec se vi havus cerbon. Miaj karaj amikoj, dankon al vi pro via sindonemo! — kun larmoj diris Elli. — Sin-don-em-o… — admire ripetis Timigulo lau la silaboj. - Uh, kia bona longa vorto, mi ankorau ne audis similajn. Cu tio estas en cerbo? — Ne, en cerbo estas intelekto, — klarigis la knabino. — Sekve mi ankorau ne havas intelekton, sed nur sindonemon. Kia domago! — cagrenigis Timigulo. — Ne bedauru, — diris Hakisto.- Sindonemo estas ankau bona, tio estas kiam homo ne sparas sin por la aliaj. Cu doloras via vundo? — Do ne, tio estas bagatelo. Cu povas senti doloron pajlo? Mi nur timas, ke mia interno elsovigas el mi. Elli prenis kudrilon kun fadeno kaj komencis kudri. Dum si laboris el la arbaro audigis mallauta jelpo. Fera Hakisto jetis sin en la densejon kaj post minuto alportis Totocjon. La brava malgranda hundeto rekonsciigis kaj rampis lau la spuroj de Hommangulo… Si prenis senfortan Totocjon sur la manojn kaj la vojagantoj ekiris tra la arbaro. Baldau ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj kaj vigle movis sin al Smeralda Urbo. Renkonto kun Timema Leono Ci-nokte Elli dormis en arbkavo en mola lito el musko kaj folioj. Sia dormo estis maltrankvila: al si songis, ke si kusas snurita kaj Hommangulo levis sian manon kun granda trancilo. La knabino eligis krion kaj vekigis. Matene ili startis. La arbaro estis malgaja. Malantau la arboj audigis bestaj mugoj. Elli ektremis ciufoje de timo kaj Totocjo subpreminte la voston premis sin al la piedoj de Fera Hakisto: li tre estimis lin post la venko super Hommangulo. La vojagantoj iris, kviete parolante pri la hierauaj eventoj, kaj gojis pri la savo de Elli. Hakisto ne cesigis laudi la konjektemon de Timigulo. — Kiel vi lerte jetis vin sub la piedojn de Hommangulo, amiko Timigulo! — parolis li.- Cu ne aperis en via kapo cerbo? — Ne, tie estas pajlo… — respondis Timigulo, tusinte sian kapon. La trankvila parolado estis cesigita per tondra mugo. Sur la vojon elsaltis grandega Leono. Unubate li jetis Timigulon aeren; tiu flugis kapreole kaj falis sur randon de la vojo sternigante kvazau cifono. Leono frapis Feran Hakiston per piedo, kaj la ungegojn knaris sur la fero, kaj Hakisto de la puso eksidis kaj la funelo falis de-sur lia kapo. La eta Totocjo brave sin jetis al la malamiko. La grandega besto malfermis la faukon por engluti la hundeton, sed Elli kurage elkuris antauen kaj baris per si Totocjon. — Haltu! Ne tusu Totocjon! — kolere kriis si. Leono mire ekstaris. — Pardonu min, — pravigis sin Leono, — sed mi ne formangis lin. — Tamen vi intencis fari tion. Kial vi ne hontas ofendi la malfortajn! Vi estas reala poltrono! — Sed… Kiel vi eksciis, ke mi estas poltrono? — demandis la konsternita Leono.- Cu iu diris al vi?.. — Mi mem vidas tion lau viaj agoj! — Mirinde… — konfuzite elparolis Leono.- Mi penas kasi mian timemon, sed la afero tutegale evidentigas. Mi ciam estis poltrono, tamen nenion povis sangi! — Komprenu nur: vi frapis la malfelican pajlostopitan Timigulon! - Cu li estas stopita per pajlo? — demandis Leono, mire rigardinte al Timigulo. — Certe, — respondis Elli, ankorau kolera kontrau Leono. — Nun mi komprenas, kial li estas tiel mola kaj malpeza, — diris Leono.- Sed cu tiu, la dua, — ankau estas stopita? — Ne, li estas fera. — Aha! Estas klare kial mi apenau ne rompis miajn ungegojn. Sed kio estas tiu malgranda besteto, kiun vi tiel amas? — Li estas mia hundeto, Totocjo. - Cu li estas fera au pajlostopita? — Nek tia, nek alia. Li estas reala hundeto, el viando kaj ostoj. — Vi nur imagu, tiel malgranda, sed ja estas tiel kuraga! — miregis Leono. — En Kansaso ciuj hundoj estas tiaj! — fiere eldiris Totocjo. — La komika besto! — diris Leono. - Nur tia poltrono, kiel mi, povis ataki tiun etulon… — Kial vi estas tia poltrono? — demandis Elli, mire rigardante la grandegan Leonon. — Mi naskigis tia. Certe, ciuj opinias, ke mi estas kuraga: ja Leono estas la rego de la bestoj. Kiam mi mugas, — kaj mi mugas tre laute, vi audis tion, — la bestoj kaj homoj forkuras de mia vojo. Sed se elefanto au tigro atakus min, mi tre ektimus, honestan vorton! Estas bone, ke neniu scias, kia mi estas poltrono, — diris Leono, visante la larmojn per la lanuga pinto de la vosto. - Mi tre hontas, tamen ne povas refari min. — Povas esti, ke vi havas kormalsanon? — demandis Hakisto. — Eblas, — konsentis Timema Leono. — La felica! Mi ec ne povas kormalsani: mi ne havas koron. — Se mi ne havus koron, — mediteme diris Leono, — eble mi ne estus poltrono. — Bonvolu diri, cu vi iam batalis kontrau aliaj Leonoj? — ekinteresigis Totocjo. — Apenau mi povas fari tion… Mi forkuras de ili kvazau de la pesto, — konfesis Leono. — Fi! — moke snufis la hundeto. - Do por kio vi taugas? - Cu vi havas cerbon? — demandis Leonon Timigulo. — Havas, versajne. Tamen mi neniam gin vidis. — Mia kapo estas pajlostopita kaj mi iras al Grandega Gudvin por peti iomete da cerbo, — diris Timigulo. — Sed mi iras al li por ricevi koron, — diris Fera Hakisto. — Sed mi iras por peti lin, ke li revenigu min kun Totocjo en Kansason… — Kie mi kvitigos kun najbara hundido, la fanfarona Hektoro, — aldiris la hundeto. - Cu Gudvin estas tiel potenca? — miris Leono. — Por li tio estas tre facila, — respondis Elli. - Cu li ne donos al mi ci-okaze iomete da braveco? — Por li tio estas same facila kiel doni al mi cerbon, — certigis Timigulo. — Au doni al mi koron, — aldonis Fera Hakisto. — Au revenigi min en Kansason, — finis Elli. — Do prenu min en vian kompanion, — diris Timema Leono. - Ah, se mi povus ricevi iomete da braveco… Ja tio estas mia la plej intima deziro! — Mi tre gojas! — diris Elli. - Tio estas la tria deziro, kaj se ciuj tri plenumigos, Gudvin revenigos min en la patrujon. Ni iru kune… — Kaj estu nia bona amiko, — diris Fera Hakisto. - Vi forpelos de Elli la aliajn bestojn. Versajne ili estas pli malkuragaj ol vi, car forkuras nur pro via mugo. — Ili estas malbravuloj, — murmuris Leono, — sed mi ne farigas pli kuraga pro tio. La vojagantoj movis sin pluen, kaj Leono iris gravpase apud Elli. Al Totocjo komence ne placis tiu kunulo. Li memoris kiel Leono volis lin engluti. Tamen baldau li kutimigis al Leono kaj ili farigis bonaj amikoj. Sabrodentaj tigroj Ci-vespere ili iris longe kaj haltis por tranokti sub multbranca arbo. Fera Hakisto preparis hejtlignon kaj faris grandan lignofajron, apud kiu Elli fartis tre komforte. Si invitis la amikojn por dividi la plezuron, tamen Timigulo kategorie rifuzis, foriris de la fajro malproksimen kaj atente zorgis por ke ec ne unu fajrero trafu lian kostumon. — Mia pajlo kaj fajro — estas la ajoj, kiuj ne povas esti najbaroj, — klarigis li. Ankau Timema Leono ne volis proksimigi al la lignofajro. — Ni sovagaj bestoj ne tre satas fajron, — diris Leono.- Poste, car mi estas en via kompanio, Elli, mi, povas esti, alkutimigos. Sed nun gi min tro timigas ankorau… Nur Totocjo, ne timanta fajron, kusigis sur la genuojn de Elli, duonfermis siajn malgrandajn brilantajn okuletojn kaj guis varmon. Elli poduone dividis kun Totocjo la lastan pecon da pano. — Kion mi mangos de nun? — demandis si, spareme kolektante la panerojn. - Cu vi volas, ke mi kaptu en la arbaro damaon? — demandis Leono.- Vere, vi homoj, havas malbonan guston kaj preferas frititan viandon kontrau la kruda, sed vi povas friti gin en la brago. — Ho, nur neniun murdu! — ekpetegis Fera Hakisto.- Mi tiel ploros pri la malfelica damao, ke cioma oleo ne suficos por lubriki mian vizagon… — Kiel vi deziras, — grumblis Leono kaj foriris en la arbaron. Li revenis de tie ne baldau, kusigis kun sata murmuro malproksime de la lignofajro kaj fiksis al la fajro siajn flavajn okulojn kun mallargaj fendetoj de pupiloj. Por kio Leono iris en la arbardensejon neniu sciis. Li mem silentis kaj la aliaj ne demandis. Ankau Timigulo venis en la arbaron kaj li sukcesis trovi arbon sur kiu kreskis nuksoj. Li desiris ilin per siaj molaj neobeemaj fingroj. La nuksoj glitis el liaj manoj kaj li devis kolekti ilin sur herbo. En la arbaro estis mallume kvazau en kelo kaj nur al Timigulo, kiu povas vidi nokte kaj tage, tio ne malhelpis. Sed kiam li kolektis la plenmanojn da nuksoj, ili subite falis el liaj manoj kaj li devis komenci cion denove. Tamen Timigulo kun plezuro kolektis la nuksojn car timis veni al la fajro. Nur kiam li ekvidis, ke la lignofajro komencis estingigi, li proksimigis al Elli kun la korbo plena de nuksoj kaj la knabino dankis lin pro la laboro. Matene Elli mangis la nuksojn. Si proponis ilin al Totocjo, sed la hundeto kun malsato turnis la nazon: fruvekiginte li kaptis en la arbaro grasan muson (felice Hakisto ne vidis tion). La vojagantoj denove movis sin al Smeralda Urbo. Tiu ci tago donis al ili multe da aventuroj. Post preskau unu horo ili haltis antau ravino, kiu etendigis tra la arbaro dekstren kaj liven gis kie la okuloj vidis. La ravino estis larga kaj profunda. Kiam Elli rampis al gia rando kaj ekrigardis malsupren, si ekhavis vertigon kaj si nevole resovigis malantauen. Sur la fundo de la abismo estis akraj stonoj kaj inter ili susuris nevidebla fonto. La deklivoj de la ravino estis vertikalaj. La vojagantoj staris malgaje, kaj al ili sajnis, ke la vojago al Gudvin finigis kaj ili devas iri reen. Timigulo embarasite balancis la kapon, Fera Hakisto premis la manojn al la brusto, kaj Leono malgaje mallevis la muzelon. — Do kion fari? — demandis Elli malespere. — Mi ne povas imagi, — malgaje respondis Fera Hakisto, kaj Leono embarasite gratis la nazon per piedo. Timigulo diris: — Ho, kia granda kavo! Trans gin ni ne povas salti. Ci tie ni restos! — Versajne, mi povas transsalti, — diris Leono, mezurinte perrigarde la distancon. — Sekve vi transportos nin? — konjektis Timigulo. — Mi provos, — diris Leono.- Kiu audacas esti la unua? — Versajne mi devas fari tion, — diris Timigulo. - Se vi falos, Elli disbatigos gismorte kaj al Fera Hakisto estos malbone. Sed mi ne kontuzigos, estu trankvilaj!.. - Cu mi mem timas fali au ne? — kolere interrompis Leono la babiladon de Timigulo.- Do, se nenion ni povas fari, mi saltos. Sidigu! Timigulo grimpis sur lian dorson, kaj Leono premis sin ce la rando de la fendego, preparante sin al salto. — Kial vi ne kurstartas? — demandis Elli. — Tio ne estas la leona moro. Ni saltas de samloke. Li faris grandegan salton kaj sukcese transsaltis en la alian flankon. Ciuj ekgojis, kaj Leono desidiginte Timigulon tuj saltis reen. Poste sursidigis Elli. Tenante Totocjon per unu mano, per la alia si krocigis al la rigida kolhararo de Leono. Elli ekflugis en aeron, kaj al si sajnis, ke si denove suprenigas en Murdanta Dometo. Sed si ne sukcesis ektimi car tuj atingis la solidan teron. La lasta estis transportita Fera Hakisto, kiu apenau ne perdis dum la salto sian capel-funelon. Post kiam Leono ripozis, la vojagantoj movis sin pluen lau la vojo, pavimita per flavaj brikoj. Elli konjektis, ke la ravino aperis, versajne, pro tertremo, post kiam oni konstruis la vojon en Smeraldan Urbon. Elli audis, ke pro la tertremoj en la tero povas aperi krevajoj. Vere, la patro ne rakontis al si pri tiaj grandegaj krevajoj, sed ja la lando de Gudvin estis tute neordinara kaj cio en gi estis ne tia, kiel en la alia mondo. Post la ravino lau ambau flankoj de la vojo etendigis pli malgaja arbaro kaj igis mallume. El la densejo audigis obtuza snufo kaj longsona mugo. La vojagantoj eksentis teruron, kaj Totocjo kasis sin inter la gamboj de Leono, car opiniis nun, ke Leono estas pli forta ol Fera Hakisto. Timema Leono informis la kunulojn, ke en ci tiu arbaro logas sabrodentaj tigroj. — Kio estas tiuj bestoj? — sciigis Fera Hakisto. — Ili estas teruraj monstroj, — timeme flustris Leono. - Ili estas multe pli grandaj ol la aliaj tigroj, logantaj en la aliaj partoj de la lando. El iliaj supraj makzeloj eligas kojnodentoj kvazau sabroj. Per tiuj kojnodentoj la tigroj povas trapiki min kvazau katidon… Mi terure timas la sabrodentajn tigrojn… Ciuj tuj igis silentemaj kaj komencis pli atente pasi sur flavaj brikoj. Elli diris flustre: — Mi legis en libro, ke la sabrodentaj tigroj logis en Kansaso en la antikva tempo, sed poste ciuj mortis, sed ci tie, versajne, ili logas gis nun… — Jes, ili logas, bedaurinde, — eldiris Timema Leono. - Mi vidis unu demalproksime kaj poste malsanis pro teruro… — Dum ci tiu parolado la vojagantoj subite venis al sekva ravino, kiu okazis pli larga kaj profunda ol la unua. Rigardinte gin, Leono rifuzis salti: tio estis ne por liaj fortoj. Ciuj staris silente, ne sciante kion fari. Subite Timigulo diris: — Jen sur la rando kreskas granda arbo. Hakisto dehaku gin tiel, ke gi falu trans la abismon kaj ni ekhavos ponton. — Estas bone elpensite! — admiris Leono. - Oni povas opinii, ke vi tamen havas cerbon en la kapo. — Ne, — modeste eldiris Timigulo, por ciu okazo tusinte la kapon. - Mi simple rememoris, ke la samon faris Fera Hakisto, kiam ni savis Elli de Hommangulo. Per kelkaj fortaj batoj de la toporo Fera Hakisto duonhakis la arbon, kaj poste ciuj vojagantoj, inkluzive Totocjon, sin apogis al la trunko, iu per la manoj, iu per piedoj kaj frunto. La arbo krakis kaj gia pinto falis sur la alian flankon de la ravino. — Hura! — kune kriis ciuj. Sed apenau la vojagantoj ekiris lau la trunko, apogante sin per la brancoj, tuj el la arbaro audigis longsona mugo kaj al la ravino elkuris du furiozaj bestoj kun kojnodentoj, elsovigantaj el la faukoj, kvazau brilantaj blankaj sabroj. — La sabrodentaj tigroj… — flustris Leono, tremante kvazau folio. — Trankviligu! — kriis Timigulo. - Transiru! Leono, irante malantau ciuj, turnis sin al la tigroj kaj eligis tian ekskluzivan mugon, ke Elli pro timo apenau ne falis en la abismon. La monstroj haltis kaj rigardis al Leono, ne komprenante, kiel tia malgranda besto povas tiel laute mugi. Tiu prokrasto donis eblecon al la vojagantoj transiri la ravinon, kaj Leono per tri saltoj atingis ilin. La sabrodentaj tigroj ekvidis, ke la casajo forkuras kaj enpasis sur la ponton. Ili iris lau la arbo, de tempo al tempo haltis, mallaute sed minace mugis kaj brilis per la blankaj kojnodentoj. Ilia aspekto estis tiel terura, ke Leono diris al Elli: — Ni pereos! Kuru, sed mi provos deteni tiujn bestiojn. Bedaurinde mi ne sukcesis ricevi de Gudvin almenau iomete da braveco! Tamen mi batalos gis la morto. En la pajlan kapon de Timigulo ci-tage venis brilaj pensoj. Pusinte Hakiston li kriis: — Haku la arbon! Fera Hakisto ne longe atendis. Li faris per sia grandega toporo tiajn furiozajn batojn, ke post du-tri svingoj li dishakis la pinton de la arbo kaj la trunko sen la apogo brue falis en la abismon. La grandegaj bestoj falis kun gi kaj disbatigis sur akraj stonoj sur la fundo de la ravino. — Uf! — diris Leono kun profunda ekspiro pro trankviligo kaj solene donis al Timigulo piedon. - Dankon! Ni ankorau vivos, car mi preskau adiauis al la vivo. Ne tre agrable estas trafi sur la dentojn de tiuj monstroj! Cu vi audas kiel batas mia koro? — Ve! — malgaje sopirgemis Fera Hakisto. - Mi volus, ke ankau mia koro tiel batu! La amikoj hastis lasi la malgojan arbaron, el kiu povis elsalti aliaj sabrodentaj tigroj. Sed Elli tiel lacigis kaj ektimis, ke ne povis iri. Leono sidigis sin kaj Totocjon sur sian dorson kaj la vojagantoj rapide iris antauen. Kiel ili ekgojis vidinte baldau, ke la arbaro igas pli maldensa kaj la arboj pli maldikaj! La suno per la gajaj radioj lumigis la vojon, kaj baldau la vojagantoj venis al bordo de larga kaj rapidflua rivero. — Nun ni povas trankviligi, — goje diris Leono. - La tigroj neniam eliras el sia arbaro: ci tiuj bestegoj ial timas vastan spacon… Ciuj sopirgemis libere, tamen aperis nova problemo. — Kiel ni transiros? — diris Elli, Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totocjo, kaj ciuj kune ekrigardis al Timigulo — ili jam konvinkigis, ke liaj sago kaj kapabloj kreskas ciuhore. Flatita per komuna atento, Timigulo faris gravan aspekton kaj tusis per fingro la frunton. Pensis li ne tre longe. — Ja akvo ne estas la solida tero, kaj la solida tero ne estas akvo! — grave eldiris li. - Trans la riveron ni ne povas iri perpiede, sekve… — Sekve? — demandis Elli. — Sekve, Fera Hakisto devas fari floson kaj ni transflosos la riveron! — Kiel saga vi estas! — admire ekkriis ciuj. — Ne, mi ankorau ne estas saga, sed nur sin-don-em-a, — oponis Timigulo.- Kiam mi ricevos de Gudvin cerbon, tiam mi cesos esti sin-don-em-a kaj farigos saga. Hakisto komencis haki arbojn kaj forta Leono tiris ilin al la rivero. Elli kusigis ripozeti surherbe. Timigulo lau sia kutimo ne sidis samloke. Li promenis lauborde kaj trovis ci tie arbojn kun maturaj fruktoj. La vojagantoj decidis arangi ci tie dormlokon. Elli vespermangis per bongustaj fruktoj kaj ekdormis gardata de siaj fidelaj amikoj kaj ensonge vidis la miraklan Smeraldan Urbon kaj Grandegan Magiiston Gudvin. Transriverigo La nokto pasis trankvile. Matene Fera Hakisto finis fari la floson, preparis stangojn por si mem kaj por Timigulo kaj proponis al la kunuloj surflosigi. Elli kun Totocjo surmane lokis sin meze de la floso. Timema Leono jus pasis sur la randon, la floso klinigis kaj Elli kriis time. Tamen Fera Hakisto kaj Timigulo hastis salti al la alia rando, kaj ekvilibro reaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo movis la floson trans la riveron, malantau kiu komencigis mirakla valo, ie kovrita de verdaj arbaretoj kaj plenlumigita de la suno. Cio pasis bone gis la floso trafis la mezon de la rivero. Ci tie rapida torento kaptis gin kaj portis tra la rivero, kaj la stangoj ne atingis la fundon. La vojagantoj embarasite rigardis unu alian. — Estas tre malbone! — ekkriis Fera Hakisto. - La rivero forportos nin en Violan landon kaj ni trafos en sklavecon de la malica sorcistino. — Kaj mi neniam havos cerbon! — diris Timigulo. — Kaj mi — bravecon! — diris Leono. — Kaj mi — koron! — aldonis Fera Hakisto. — Kaj ni neniam revenos en Kansason! — finis Elli kaj Totocjo. — Ne, ni devas atingi Smeraldan Urbon! — ekkriis Timigulo kaj strecis la stangon. Malfelice ci-loke okazis slima rifo kaj la stango profunde enpikis gin. Timigulo ne sukcesis lasi la stangon, sed la floso rapide movigis lau la fluo, kaj post momento Timigulo jam pendis sur la stango meze de la rivero sen apogo sub la piedoj. — Saluton! — nur sukcesis krii Timigulo al la amikoj kaj la floso jam estis malproksime. La stato de Timigulo estis senespera. "Ci tie al mi estas pli malbone ol antau la renkonto kun Elli, — pensis la malfeliculo. - Tie mi almenau provis peli la kornikojn, sed kiu instalas timigilojn meze de rivero? Ve, versajne, mi neniam ricevos cerbon!" Dume la floso rapidis lau la fluo. La malfelica Timigulo restis malproksime kaj malaperis post riverkurbigo. — Mi devas enakvigi, — diris Timema Leono, kaj ektremis per la tuta korpo. - Uf, kiel mi timas akvon! Se mi ricevus de Gudvin bravecon, por mi enakvigo estus bagatelo… Tamen kion fari, ni devas atingi la bordon. Mi nagos, sed vi tenu mian voston! Leono nagis, spiregante de la streco, kaj Fera Hakisto firme tenis la pinton de lia vosto. Malfacila estis la laboro — tiri la floson, tamen iom post iom Leono proksimigis al la alia bordo de la rivero. Baldau Elli konvinkigis, ke la stango atingas la fundon kaj komencis helpi al Leono. Post grandaj penoj la tute turmentitaj kunuloj atingis la bordon — tre malproksime de tiu loko, kie ili komencis la transigon. Leono tuj sternis sin sur herbo piedsupren por sekigi la ventron. — Do kien ni nun iros? — demandis li duonferminte la okulojn pro sunbrilo. — Reen, kie restis nia amiko, — respondis Elli. - Ja ni ne povas foriri de ci tie, ne helpinte al nia kara Timigulo! La vojagantoj iris lauborde kontrau la riverfluo. Ili longe sin trenis, klininte la kapojn kaj ofte stumblante, kaj malgaje pensis pri la restinta sur la rivero amiko. Subite Fera Hakisto kriis tre laute: — Rigardu! Kaj ili ekvidis Timigulon, kiu kurage pendis sur la stango meze de la larga kaj rapida rivero. Timigulo fore aspektis tiel sola, malgranda kaj malgaja, ke la okuloj de la vojagantoj eklarmis. Fera Hakisto maltrankviligis pli ol la aliaj. Li sencele kuradis lau la bordo, ec riskis sovi sin en la akvon, tamen tuj retirigis. Poste li prenis la funelon, metis gin al la buso kvazau megafonon kaj surdige kriegis: — Timigulo! Kara amiko! Tenu vin firme! Bonvolu ne fali en la akvon! Fera Hakisto povis peti tre gentile. Al la vojagantoj gisflugis la respondo: — …in!…..am…as… Kio signifis: "Mi tenas min! Mi neniam lacigas!" Ekmemorinte, ke Timigulo vere neniam lacigas, la amikoj tre vigligis kaj Fera Hakisto denove kriegis tra sia funelo — megafono. — Vi ne perdu la kuragon! Ni ne foriros de ci tie gis ni helpos al vi! Kaj la vento alportis la respondon: — …as!…e…gu.ri..i… Kaj tio signifis: "Mi atendas! Ne maltrankviligu pri mi!" Fera Hakisto proponis plekti longan snuron el arba selo. Poste li, Hakisto, enakvigos kaj deprenos Timigulon, kaj Leono eltiros ilin per la snuro. Tamen Leono moke balancis la kapon: — Ja vi nagas ne pli bone ol toporo! Fera Hakisto konfuzite eksilentis. — Versajne mi denove devas nagi, — diris Leono. - Tamen estas tre malfacile tiel fari, ke la fluo portu min guste al Timigulo… — Mi sidigos sur vian dorson kaj direktos vin! — proponis Totocjo. Dum la vojagantoj diskutis kaj disputis, demalproksime ilin observis scivolema longpieda grava Cikonio. Poste li poimete proksimigis kaj haltis je sendangera distanco, levinte la dekstran piedon kaj duonferminte la maldekstran okulon. — Kiuj vi estas? — demandis li. — Mi estas Elli, kaj ili estas miaj amikoj — Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totocjo. Ni iras en Smeraldan Urbon. — La vojo en Smeraldan Urbon estas ne ci tie, — rimarkis Cikonio. — Ni scias tion. Sed nin forportis la rivero, kaj poste ni perdis la amikon. — Sed kie li estas nun? — Jen li estas, vidu, — Elli montris, — li pendas sur la stango. — Por kio li grimpis tien? Cikonio estis detalema birdo kaj volis scii cion tre detale. Elli rakontis, kiel Timigulo trafis sur la mezon de la rivero. — Ho, se vi savus lin! — ekkriis Elli kaj petante kunmetis la manojn. - Kiel ni estus dankaj al vi! — Mi pripensos, — grave diris Cikonio kaj fermis la dekstran okulon, car kiam la cikonioj pensas, ili nepre fermas la dekstran okulon. Sed la maldekstran okulon li fermis antaue. Kaj jen li staris kun la fermitaj okuloj sur la maldekstra gambo kaj balancigis, sed Timigulo pendis sur la stango meze de la rivero kaj ankau balancigis pro la vento. Al la vojagantoj tedis atendi. — Mi auskultu pri kio li pensas, — diris Fera Hakisto kaj kase aliris al Cikonio. Sed li ekaudis la regulan kun fajfeto spiradon de Cikonio kaj mire ekkriis: — Do li dormas! Cikonio vere ekdormis dum la pensado. Leono terure ekkoleris kaj ekkriegis: — Mi lin formangos! Cikonio dormis malprofunde kaj tuj malfermis la okulojn: - Cu vi opinias, ke mi dormas? — ruzis li. - Ne, mi simple enpensigis. Tio estas malfacila tasko… Tamen mi transportus vian amikon borden, se li ne estus tiel granda kaj peza. - Cu li estas peza? — diris Elli. - Sed Timigulo ja estas pajlostopita kaj malpeza kvazau plumeto! Ec mi povas lin levi. - Ci-okaze mi provos! — diris Cikonio. - Tamen, se li estos tro peza, mi jetos lin akven. Estus pli bone dekomence pesi vian amikon per pesiloj, sed car tio ne eblas, sekve mi flugu! Kiel vi vidas, Cikonio estis tre singardema kaj detalema birdo. Cikonio svingis per la largaj flugiloj kaj flugis al Timigulo. Li alkrocis liajn sultrojn per la firmaj ungoj, facile levis kaj transportis lin sur la bordon, kie sidis Elli kun la amikoj. Kiam Timigulo denove trafis borden li fervore cirkaubrakis la amikojn, poste turnis sin al Cikonio: — Mi opiniis, ke devas eterne elstari sur la stango meze de la rivero kaj timigi la fisojn! Nun mi ne povas dece danki vin, car en mia kapo estas pajlo. Sed post la vizito al Gudvin, mi trovos vin kaj vi ekscios kia estas la danko de la homo kun cerbo. — Mi tre gojas, — solide respondis Cikonio, — Mi satas helpi al la aliaj trafintaj en malfacilon, precipe, kiam mi ne devas tre peni… Tamen dum mi babilas kun vi, min atendas la edzino kaj infanoj. Mi deziras al vi sukcese atingi Smeraldan Urbon kaj ricevi tion kion vi deziras! Kaj li gentile donis al ciu vojaganto sian rugan faltoplenan piedon kaj ciu vojaganto amike premis gin, kaj Timigulo tiel skuis gin, ke apenau ne desiris. Cikonio forflugis, kaj la kunuloj iris lau la bordo. La felica Timigulo iris dancetante kaj kantis: — Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Elli! Post tri pasoj: — Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Fera Hakisto! Kaj same li kantis pri ciuj, inkluzive Totocjon, kaj poste denove komencis sian senritman tamen gajan kaj bonaniman kanton. Malica papava kampo La vojagantoj iris sur herbejo kovrita de belegaj blankaj kaj helbluaj floroj. Ofte renkontigis rugaj papavoj nekutime grandaj kun tre akra aromo. Ciuj gojis: car Timigulo estis savita kaj nek Hommangulo, nek la sabrodentaj tigroj, nek la rapida rivero haltigis la amikojn en la vojo al Smeralda Urbo, kaj ili opiniis, ke ciuj dangeroj restis malantaue. — Kiaj belaj floroj! — diris Elli. — Ili estas bonaj! — sopirgemis Timigulo. - Certe, se mi havus cerbon, mi admirus la florojn pli multe ol nun. — Ankau mi satus ilin, se mi havus koron, — veis Fera Hakisto. — Mi ciam amikis kun la floroj, — diris Timema Leono. - Ili estas carmaj kaj nedangeraj estajoj kaj neniam saltas sur vin el embuskejo kiel la sabrodentaj tigroj. Sed mia arbaro ne havas tiajn grandajn kaj brilajn florojn. Ju pli antauen la vojagantoj iris des pli ofte aperis sur la kampo la papavoj. Ciuj aliaj floroj malaperis sufokitaj de la papava densejo, kaj baldau la vojagantoj trafis mezen de vasta papava kampo. La papava odoro dormigas, sed Elli tion ne sciis kaj iris pluen, senzorge enspirante la dolcetan dormigan aromon, kaj admiris la grandegajn rugajn florojn. Siaj palpebroj plipezigis kaj si ege ekvolis dormi. Tamen Fera Hakisto ne permesis al si kusigi. — Necesas hasti por atingi la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, antau la nokto, — diris li, kaj Timigulo subtenis lin. Ili faris ankorau kelkajn pasojn, sed Elli ne plu povis lukti kontrau dormo, — stumblante si kusigis inter la papavoj, kun ekspiro fermis la okulojn kaj firme ekdormis. — Kion fari pri si? — demandis embarasite Hakisto. — Se Elli restos ci tie, si dormos gis la morto, — diris Leono kaj large oscedis. - La aromo de ci tiuj floretoj estas mortiga. Ankau miaj palpebroj kunigas, sed la hundeto jam dormas. Totocjo vere kusis sur la papava tapiso apud sia eta mastrino. Nur Timigulon kaj Feran Hakiston ne efikis la pereiga odoro de la floroj kaj ili estis viglaj kiel ciam. — Kuru! — diris Timigulo al Timema Leono. - Savu vin el tiu ci dangera loko. Ni portos la knabinon, sed se vi ekdormos, ni ne povos vin porti, ja vi estas tro peza. Leono saltis antauen kaj baldau malaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo krucis siajn brakojn kaj sidigis tien Elli. Ili sovis Totocjon en la manojn de la dormanta Elli kaj si senkonscie alkrocigis al lia mola felo. Timigulo kaj Fera Hakisto iris inter la papava kampo lau la larga spuro de cifitaj floroj kiun lasis Leono, kaj al ili sajnis, ke tiu kampo estas senlima. Sed jen fore aperis arboj kaj verda herbo. La amikoj trankviliginte ekspiris: ili timis, ke longa ceesto en venena aero mortigos Elli. Sur rando de la papava kampo ili ekvidis Leonon. La flora aromo venkis la fortan beston, kaj li dormis, large sterninte siajn piedojn dum la lasta peno atingi la savan herbejon. — Ni ne povas helpi lin! — malgaje diris Fera Hakisto.- Li estas tro peza por ni. Nun li dormas por ciam, kaj povas esti, ke al li songas, ke li, finfine, ricevis bravecon… — Mi tre bedauras, — diris Timigulo. - Malgrau sia timemo, Leono estis bona amiko, kaj por mi estas amare lasi lin ci tie, inter la malbenitaj papavoj. Sed ni iru por savi Elli. Ili portis la dormantan knabinon sur verdan herbejeton ce rivero, malproksimen de la mortiga papava kampo, metis sin sur la herbon kaj sidigis apude, atendante kiam fresa aero vekos Elli. Dum la amikoj sidis kaj rigardis cirkauen, apude sanceligis herbo, kaj sur la herbejeton saltis flava sovaga kato. Montrinte la dentojn kaj preminte la orelojn al la kapo, li persekutis casajon. Fera Hakisto ekstaris kaj ekvidis grizan kampan muson. La kato levis multungegan piedon super gi, kaj la muso plendpepis kaj fermis la okulojn, sed Fera Hakisto ekkompatis gin kaj dishakis la kapon al la sovaga kato. La muso malfermis la okulojn kaj ekvidis, ke la malamiko mortis. Gi diris al Fera Hakisto: — Mi dankas vin! Vi savis mian vivon. — Ho, ne gravas, — kontraudiris Fera Hakisto, al kiu ne estis agrable murdi la katon. - Vidu, ke mi ne havas koron, sed mi ciam penas helpi al la pli malforta, ec se tiu estas simpla muso! - Cu simpla muso? — kolere pepis la muso. - Kion vi volas diri, sinjoro? Cu vi scias, ke mi estas Ramina, la regino de la kampaj musoj? — Ho, cu vere? — ekkriis konsternita Hakisto. - Mil pardonpetojn, Via Majesteco! - Ciuokaze, savante mian vivon vi plenumis vian devon, — diris la regino moligante. Ci-momente kelkaj musoj, spiregante elsaltis sur la herbejeton kaj per ciuj fortoj alkuris la reginon. — Ho, Via Majesteco! — interrompante unu alian pepis ili. - Ni opiniis, ke vi pereis kaj intencis priplori vin! Sed kiu murdis la malbonan katon? — Kaj ili tiel malsupre riverencis al la malgranda regino, ke starigis sur la kapojn kaj iliaj piedoj balancigis en aero. - Gin hakmortigis tiu ci stranga fera homo. Vi devas servi al li kaj plenumi liajn dezirojn, — grave diris Ramina. — Ordonu li! — hore kriis la musoj. Sed ci momente ili kuris diversflanken kun la regino mem antaue. La afero jenis, ke Totocjo, kiam malfermis la okulojn kaj ekvidis tiom multe da musoj cirkaue, eligis admiran krion kaj jetis sin mezen de la musaro. Li ankorau en Kansaso famigis kiel granda muscasanto, kaj neniu kato povis egaligi al li je lerteco. Sed Fera Hakisto kaptis la hundeton kaj kriis al la musoj: - Ci tien! Ci tien! Reen! Mi tenas lin! La musregino sovis la kapon el la densa herbaro kaj time demandis: - Cu vi certas, ke li ne formangos min kaj miajn korteganojn? — Trankviligu, Via Majesteco! Mi lin ne liberigos! La musoj kolektigis denove, kaj Totocjo, post senutilaj provoj liberigi el la feraj manoj de Hakisto, trankviligis. Por ke la musoj ne plu timu la hundeton, li estis ligita al paliseto enbatita teren. La cefa musa korteganino ekparolis: — Ho nobla nekonato! Kion vi ordonos por ke ni povu danki vin pro la savo de la regino? — Mi ec ne povas imagi, — komencis Fera Hakisto, sed la konjektema Timigulo rapide interrompis lin: — Savu nian amikon — Leonon! Li kusas sur la papava kampo! - Cu Leono? — ekkriis la regino. - Li formangos nin ciujn. — Ho, ne! — respondis Timigulo. - Li estas Timema Leono, li estas tre kvieta, kaj krome ja li dormas. — Do ni provu. Sed kiel ni povas fari tion? - Cu multe da musoj estas en via regejo? — Ho multaj miloj! — Ordonu kolekti ciujn, kaj ciu kunprenu longan fadenon. La regino Ramina ordonis al la servantoj kaj ili tiel penege jetis sin diversflanken, ke tuj malaperis. — Sed vi, amiko, — Timigulo turnis sin al Fera Hakisto, — faru firman caron por transporti Leonon for de la papavoj. Fera Hakisto komencis labori kaj agis tiel fervore, ke kiam aperis la unuaj musoj kun longaj fadenoj inter la dentoj, la firma careto kun radoj el integraj lignaj stumpoj estis preparita. La musoj kuris de cie; ili estis multmilnombraj, ciuampleksaj kaj ciuagaj: ci tie kolektigis malgrandaj musoj, kaj mezaj musoj, kaj grandaj maljunaj musoj. Unu kaduka musa maljunulino trenis sin sur la herbejeton post grandaj penoj kaj post la riverenco al la regino tuj falis piedsupren. Du nepinoj metis la avinon sur bardenan folion kaj fervore svingis per herbetoj super si, por ke la venteto rekonsciigu sin. Estis malfacile jungi tian amason da musoj: necesis ligi al la antaua akso milojn da fadenoj. Krom tio Hakisto kaj Timigulo hastis, Car timis, ke Leono mortos en la papava kampo kaj la fadenoj interplektigis en iliaj manoj. Kaj krome iuj junaj petolemaj musoj kuradis de unu loko al alia kaj malordigis la jungajon. Fine, ciu fadeno estis ligita per unu fino al la caro kaj per la alia — al musa vosto kaj aperis ordo. Ci tempe vekigis Elli kaj mire rigardis tiun strangan vidajon. Timigulo kelkvorte rakontis pri la pasintaj eventoj, kaj turnis sin al la musa regino: — Via Majesteco! Permesu min prezenti al vi Elli, la feinon de Murdanta Dometo. La du altrangaj personoj gentile riverencis kaj komencis amikan paroladon… La preparado estis finita. Ne estis facile al la du amikoj surmeti la pezan Leonon sur la caron. Tamen ili sukcesis levi lin, kaj la musoj kun helpo de Timigulo kaj Fera Hakisto rapide tiris la caron for de la papava kampo. Leono estis transportita sur la herbejeton, kie sidis Elli sub gardo de Totocjo. La knabino kore dankis la musojn pro la savo de la fidela amiko, kiun si sukcesis firme ekami. La musoj disrongis la fadenojn ligitajn al iliaj vostetoj kaj ekrapidis hejmen. La musa regino donis al la knabino etan argentan fajfileton. — Se vi bezonos min denove, — diris si, — fajfu en gin kaj mi aperos por helpi al vi. Gis revido! - Gis revido! — respondis Elli. Sed ci-momente Totocjo liberigis de la ligsnuro kaj Ramina devis kasi sin en la densa herbaro kun hasto tute ne deca por la regino. * * * La vojagantoj pacience atendis gis vekigos Timema Leono; li tro longe spiris per la venena aero de la papava kampo. Sed Leono estis fortika kaj forta, kaj la malicaj papavoj ne sukcesis murdi lin. Li malfermis la okulojn, kelkfoje large oscedis kaj provis sin etendi sed la traboj de la caro malhelpis. — Kie mi estas? Cu mi ankorau estas viva? Ekvidinte la amikojn, Leono ege ekgojis kaj ruligis de-sur la caro. — Rakontu, kio okazis? Mi per ciuj fortoj kuris tra la papava kampo, sed post ciu paso la piedoj farigis pli kaj pli pezaj, la laco faligis min kaj mi nenion plu memoras. Timigulo rakontis kiel la musoj transportis Leonon for de la papava kampo. Leono balancis la kapon: — Kiel estas mirinde! Mi ciam opiniis min granda kaj forta. Sed jen la floroj, tiel sensignifaj kompare kun mi, apenau ne murdis min, sed kompatindaj malgrandaj estajoj, la musoj, kiujn mi ciam rigardis malestime, savis min! Kaj tio eblis, car ili estis multenombraj, agis akorde kaj farigis pli fortaj ol mi, Leono, la rego de la bestoj! Sed kion ni faros tuj, miaj amikoj? — Ni daurigos la vojagon al Smeralda Urbo, — respondis Elli. - La tri intimaj deziroj devas esti plenumitaj, kaj tio malfermos al mi la vojon en la patrujon! Kiun similas Gudvin? Kiam Leono refortigis, la tuta kompanio gaje ekpasis sur mola verda herbo. Tiel ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj gojis al gi kvazau al kara malnova amiko. Baldau lau la flankoj de la vojo aperis belaj plektobariloj, trans ili estis farmulaj dometoj, kaj sur kampoj laboris viroj kaj virinoj. La plektobariloj kaj domoj estis farbitaj en belan helverdan koloron kaj la homoj portis verdajn vestojn. — Ehe, sekve, komencigas Smeralda Lando, — diris Fera Hakisto. — Kial? — demandis Timigulo. - Cu vi ne scias, ke la smeraldo estas verda? — Mi nenion scias, — fiere respondis Timigulo. - Sed kiam mi ekhavos cerbon, tiam mi cion scios! La logantoj de Smeralda Lando estis ne pli altaj ol la Maculoj. Sur la kapoj ili havis la similajn largrandajn capelojn kun akra pinto, sed sen la argentaj tintiloj. Sajnis, ke ili estis ne salutemaj: neniu venis al Elli kaj ec defore ne turnis sin por demandi ion. Fakte ili simple timis la grandan minacan Leonon kaj malgrandan Totocjon. — Mi opinias, ke ni devos tranokti en kampo, — notis Timigulo. — Sed kiel mi volas mangi! — diris la knabino.- La fruktoj ci tie estas bonaj, tamen ili tedis al mi tiel, ke mi ne povas vidi ilin, mi ciujn ilin sangus kontrau krusto de pano, kaj Totocjo tute maldikigis… Kion vi, kompatinda, mangas? — Ion, kion mi trovas… — eviteme respondis la hundeto. Li tute ne volis konfesi, ke ciunokte akompanis Leonon dum la casado kaj nutris sin per restajoj de lia casajo. Ekvidinte dometon, sur kies peroneto staris la mastrino, kiu aspektis pli salutema ol la aliaj logantinoj de la vilago, Elli decidis peti lokon por tranokti. Si lasis la amikojn antau la barilo kaj kurage venis al la peroneto. La virino demandis: — Kion vi volas, infano? — Bonvolu enlasi nin por tranokti! — Sed kun vi estas leono! — Ne timu lin: li estas dresita, kaj krome li estas poltrono! — Se tio estas vera, eniru, — respondis la virino, — vi ricevos vespermangon kaj litojn. La kompanio venis en la domon, miriginte kaj timiginte la infanojn kaj la mastron. Kiam pasis la komuna timo, la mastro demandis: — Kiuj vi estas kaj kien iras? — Ni iras en Smeraldan Urbon, — respondis Elli, — kaj ni volas viziti Grandegan Gudvin. - Cu vere? Cu vi certas, ke Gudvin volos vidi vin? — Sed kial ne? — Vidu, li neniun akceptas. Mi multfoje vizitis Smeraldan Urbon, tio estas mirakla kaj belega loko, sed mi neniam sukcesis vidi Grandegan Gudvin, kaj mi scias, ke neniu iam vidis lin… - Cu li neniam eliras? — Ne. Nokte kaj tage li sidis en la granda trona salono de sia palaco, kaj ec tiuj kiuj servas al li ne vidas lian vizagon. — Kiun li similas? — Estas malfacile diri tion, — penseme respondis la mastro.- La afero jenas, ke Gudvin estas grandega sagulo kaj povas akcepti iun ajn aspekton. Foje li aperas aspektante kiel birdo au elefanto, sed alifoje surprize transformigas en talpon. Aliaj vidis lin en aspekto de fiso au muso kaj en cia alia aspekto, en kiun li decidas transformigi. Sed kia estas lia vera aspekto — neniu scias. — Tio estas mirinda kaj timinda, — diris Elli.- Sed ni provos lin viziti, car aliokaze nia vojago estus vana. — Por kio vi volas viziti Gudvin la Teruran? — demandis la mastro. — Mi volas peti, ke li donu iomete da cerbo por mia pajla kapo, — respondis Timigulo. — Ho, tio estas vera bagatelo por li! Li havas cerbojn pli multe ol li mem bezonas. Kaj ili ciuj estas ordigitaj lau paketoj, en ciu paketo estas aparta speco. — Sed mi volas, ke li donu al mi koron, — eldiris Hakisto. — Ankau tio ne estas malfacila, — respondis la mastro, ruzete palpebruminte. - Sur lia snureto sekigas la tuta kolekto de koroj ciuformaj kaj ciuampleksaj. — Kaj mi volus ricevi de Gudvin bravecon, — diris Leono. — Gudvin havas en la trona salono grandan poton da braveco, — deklaris la mastro. - Gi estas kovrita per ora kovrilo, kaj Gudvin kontrolas, por ke la braveco ne elbolu trans la randon. Certe, li kun plezuro donos al vi porcion. La tri amikoj, auskultante la detalajn klarigojn de la mastro ekgojegis kaj kun kontentaj ridetoj rigardis unu alian. — Sed mi volas, — diris Elli, — ke Gudvin revenigu min kun Totocjo en Kansason. — Kie estas Kansaso? — demandis la mirigita mastro. — Mi ne scias, — malgaje respondis Elli. - Sed tio estas mia patrujo, kaj gi devas ie ekzisti. — Do mi certas, ke Gudvin trovos por vi Kansason. Tamen komence necesas viziti lin, sed tio ne estas facila tasko. Gudvin ne satas sin montri, kaj, versajne, li havas por tio konsiderojn, — aldonis la mastro flustre kaj rigardis cirkauen, kvazau li timus, ke Gudvin tuj elsaltos elsub la lito au el la sranko. Ciuj iomete ektimis, kaj Leono apenau ne foriris sur la straton: li opiniis, ke tie estas pli sekure. La vespermango estis surtabligita, kaj ciuj sidigis ce la tablon. Elli mangis carman fagopiran kacon, kaj ovajon, kaj nigran panon; kaj tre gojis al tiuj mangajoj, kiuj memorigis al si la malproksiman patrujon. Ankau al Leono oni donis la kacon, sed li mangis gin kun abomeno, kaj diris, ke tio estas mangajo por la kunikloj, sed ne por la leonoj. Timigulo kaj Hakisto nenion mangis, sed Totocjo formangis sian porcion kaj petis ankorau unu. La virino enlitigis Elli, kaj Totocjo lokis sin apud sia malgranda mastrino. Leono sternis sin apud la sojlo de la cambro kaj gardis, por ke neniu eniru, Fera Hakisto kaj Timigulo staris dum la tuta nokto en angulo, de tempo al tempo flustre konversaciante. La grandega kaj terura Smeralda Urbo Sekvamatene, post kelkaj vojaghoroj, la amikoj ekvidis malintensan verdan briladon. — Tio estas, versajne, Smeralda Urbo, — diris Elli. Ju plu ili iris des pli intensa farigis la brilado, sed nur post la tagmezo la vojagantoj atingis altan helverdan muregon el brikoj. Antau ili estis granda pordego, ornamita per grandegaj smeraldoj, kiuj brilis tiel forte, ke blindigis ec la pentritajn okulojn de Timigulo. Ce la pordego finigis la vojo, pavimita per flavaj brikoj, kiu dum multaj tagoj fidele direktis ilin, kaj fine venigis al la longatendanta celo. Sur la pordego pendis sonorilo kaj apude estis la alia pli malgranda. Elli tiris la snuron, kaj la sonorilo eksonis per profunda argenta sonoro. La granda pordego malrapide malfermigis, kaj la vojagantoj eniris volbplafonan cambron, sur kies muroj brilis senlima kvanto da smeraldoj. La vojagantojn renkontis malgranda homo vestita nur en la verdajn vestajojn; ce flanko li havis verdan sakon. La verda hometo tre miris, kiam ekvidis ci tiun strangan kompanion, kaj demandis: — Kiuj vi estas? — Mi estas pajlostopita timigilo, kaj mi bezonas cerbon! — diris Timigulo. — Mi estas farita el fero kaj al mi mankas koro, — diris Hakisto. — Mi estas Timema Leono kaj deziras ricevi bravecon, — diris Leono. — Mi estas Elli el Kansaso kaj volas reveni en la patrujon, — diris Elli. — Por kio vi venis en Smeraldan Urbon? — Ni volas viziti Grandegan Gudvin! Ni esperas, ke li plenumos niajn dezirojn: ja krom Magiisto neniu povas helpi al ni. — Dum multaj jaroj neniu petis la paspermeson al Gudvin la Terura, — mediteme diris la hometo.- Li estas potenca kaj minaca, kaj se vi venis kun bagatela kaj malica celo — delogi Magiiston de la sagaj pensoj — li ekstermos vin unumomente. — Sed ni venis al Grandega Gudvin pro gravaj aferoj, — sugeste diris Timigulo.- Kaj ni audis, ke Gudvin estas bona sagulo. — Tio estas vera, — diris la verda hometo. - Li regas Smeraldan Urbon sage kaj bone. Tamen por tiuj, kiuj venas en la urbon pro vanta scivolo, li estas terura. Mi estas Pordega Gardisto Faramant, kaj se vi venis, mi devas konduki vin al Gudvin, nur prenu okulvitrojn. — Okulvitrojn? — miris Elli. — Sen okulvitroj vin blindigos la lukso de Smeralda Urbo. Ec ciuj logantoj portas okulvitrojn tage kaj nokte. Tio estas ordono de Saga Gudvin. La okulvitroj havas seruretojn por ke neniu demetu ilin. Li malfermis la verdan sakon kaj tie evidentigis amaso da verdaj ciuampleksaj okulvitroj. Ciuj vojagantoj, inkluzive Leonon kaj Totocjon, prenis okulvitrojn, kiujn Pordega Gardisto fermis per etaj seruroj. Ankau Pordega Gardisto surmetis okulvitrojn, kondukis la eksilentintajn vojagantojn tra la kontraua pordo kaj ili trafis sur la straton de Smeralda Urbo. La brilo de Smeralda Urbo blindigis la vojagantojn malgrau ke iliaj okuloj estis defenditaj per la okulvitroj. Lau la flankoj de la strato altigis luksaj domoj el verda marmoro, kies muroj estis ornamitaj per smeraldoj. La pavimo estis el verdaj marmoraj platoj, kaj inter ili estis enigitaj smeraldoj. Sur la stratoj amasigis homoj. Al la strangaj kunuloj de Elli la logantoj rigardis scivole, tamen neniu ekparolis kun la knabino: ankau ci tie oni timis Leonon kaj Totocjon. La urbaj logantoj estis en verdaj vestoj kaj ilia hauto rebrilis brun-verd-kolore. Cio havis verdan koloron en Smeralda Urbo, ec la suno lumis per verdaj radioj. Pordega Gardisto kondukis la vojagantojn tra verdaj stratoj kaj ili venis al granda bela konstruajo, kiu situis en la centro de la urbo. Tio estis la palaco de Grandega Sagulo kaj Magiisto Gudvin. La koro de Elli ektremis de maltrankvilo kaj timo, kiam si iris tra la palaca parko, ornamita per fontanoj kaj florbedoj; tuj klarigos sia sorto, tuj si ekscios, cu revenigos Magiisto Gudvin sin en la patrujon, au si vane celis ci tien venkinte tiom da obstakloj. La palaco de Gudvin estis bone defendita kontrau malamikoj: gin cirkaubaris alta murego antau kiu estis plenakva foskavo, kaj trans la foskavon oni povis laubezone meti ponton. Kiam Pordega Gardisto kaj la vojagantoj venis al la foskavo, la ponto estis levita. Sur la muro staris alta Soldato, vestita en verdan uniformon. La verda barbo de Soldato longis pli malsupre ol la genuoj. Li tre fieris pri sia barbo kaj ne vane: simila barbo ne ekzistis en la regno de Gudvin. Enviuloj parolis, ke Soldato ne havis aliajn valorajojn krom la barbo, kaj nur la barbo donis al li eblecon atingi tiun altan postenon, kiun li okupas. En la manoj de Soldato estis spegulo kaj kombilo. Li rigardis en la spegulon kaj kombis sian luksan barbon, kaj ci tiu okupo tiel allogis lian atenton, ke li nenion pli vidis kaj audis. — Din Gior! — kriis al Soldato Pordega Gardisto.- Mi kondukis alilandanojn, kiuj volas viziti Grandegan Gudvin! Nenia respondo estis. Timigulo ekkriis per sia rauka voco: — Sinjoro Soldato, enlasu nin, la famajn vojagantojn, la venkintojn de sabrodentaj tigroj kaj kuragajn navigantojn tra riveroj! Nenia respondo estis. - Sajnas, ke via amiko estas distrigema, cu ne? — demandis Elli. — Jes, bedaurinde, li estas tia, — respondis Pordega Gardisto. — Estimato! Turnu vian atenton al ni! — kriis Hakisto. - Ne, li ne audas. Kriu ni kune!.. Ciuj riparis sin, kaj Hakisto ec prenis sian funelon anstatau megafono. Lau signalgesto de Timigulo ciuj kriegis kiel ili povis: — Sinj-oro Sol-da-to! En-lasu nin! Sinj-oro Sol-da-to!!! En-lasu nin!!! Timigulo surdige batis la parapeton de la foskavo per sia bastoneto kaj Totocjo sonore bojis. Nenia reago estis: Soldato kiel antaue amoplene metas en sia barbo unu haron al alia. — Mi vidas, ke mi devas mugi kiel en arbaro, — diris Leono. Li pli firme sin apogis sur la piedojn, levis la kapon kaj eligis tian mugegon, ke sonoris vitroj de la domoj, ektremis la floroj, elplaudis akvo el la basenoj, kaj scivolemaj gapuloj, kiuj demalproksime rigardis la strangan kompanion, diskuris diversflanken, stopante la orelojn. Kasinte la kombilon kaj spegulon en la poson, Soldato klinis sin de-sur la muro kaj mire komencis pririgardi la venintojn. Kiam li rekonis inter ili Pordegan Gardiston, li ekspiris trankvile. - Cu tio estas vi, Faramant? — demandis li. - Kio okazis? — La afero jenas, Din Gior, — kolerete respondis Pordega Gardisto, — ke ni preskau la tutan horduonon ne povis vin elvoki! — Ah, nur duonon? — senzorge diris Soldato.- Do tio estas bagatelo. Pli bone diru al mi, kiuj estas kun vi? — Ili estas alilandanoj kiuj volas viziti Grandegan Gudvin! — Do ili eniru, — sopire diris Din Gior.- Mi raportos pri ili al Gudvin… Li mallevis la ponton, kaj la vojagantoj, adiauinte Pordegan Gardiston, transiris la ponton kaj trafis en la palacon. Ili estis kondukitaj en la akceptejon. Soldato petis ilin visi la piedojn per verda tapiseto ce la eniro kaj proponis al ili sidigi en verdajn fotelojn. — Sidu ci tie, sed mi venos al la pordo de la trona salono kaj raportos al Grandega Gudvin pri via alveno. Post kelkaj minutoj Soldato revenis, kaj Elli demandis lin: - Cu vi vidis Gudvin? — Ho ne, mi neniam lin vidas! — sekvis la respondo. - Grandega Gudvin ciam parolas kun mi trans la pordo: versajne, li havas tiel teruran aspekton, ke Magiisto simple ne volas timigi la homojn. Mi raportis pri via alveno. Komence Gudvin ekkoleris kaj ne volis auskulti. Poste li subite komencis demandi pri tio kiel vi estas vestitaj. Kaj kiam li eksciis, ke vi havas la argentajn suetojn, li eksterordinare ekinteresigis pri tio kaj diris, ke akceptos vin ciujn. Sed ciutage li allasas nur unu vizitanton — tio estas lia kutimo. Kaj car vi logos ci tie kelkajn tagojn, li ordonis doni al vi cambrojn, por ke vi ripozu post la longa vojago. — Transdonu nian dankon al Grandega Gudvin, — respondis Elli. La knabino decidis, ke Magiisto ne estas tiel terura, kiel oni diras, kaj li revenigos sin hejmen. Din Gior fajfis en verdan fajfileton kaj venis bela junulino en verda silka robo. Si havis belan glatan verdan hauton, verdajn okulojn kaj luksajn verdajn harojn. Flita (si havis tiun nomon) malalte riverencis al Elli kaj diris: — Sekvu min, kaj mi kondukos vin en vian cambron. Ili iris tra ricaj cambroj, multfoje malsuprenigis kaj levigis lau stuparoj, kaj fine, Elli trafis en sian cambron. Tio estis la plej carma kaj komforta cambro en la mondo, kun malgranda lito, kun fontano meze, el kiu eligis maldika akva striflueto, falanta en belan basenon. Certe, ci tie cio havis verdan koloron. — Estu ci tie kvazau hejme, — diris la junulino.- Grandega Gudvin akceptos vin morgau matene. Si lasis Elli kaj diskondukis la aliajn vojagantojn en iliajn cambrojn. La cambroj estis bonege meblitaj kaj lokigis en la plej bona parto de la palaco. Tamen cirkaua lukso ne impresis Timigulon. Kiam li trafis en sian cambron, li staris apud la pordo kun la plej indiferenta aspekto kaj staris samloke gis la mateno. La tutan nokton li gapis la al araneeto, kiu senzorge plektis sian reton kvazau estis ne en la bela palaco, sed en malrica kabano de botisto. Fera Hakisto, kvankam li kusigis sur la liton, tamen faris tion pro la kutimo de tiu tempo, kiam li estis karnosanga. Sed li ne dormis la tutan nokton, sencese movante la kapon, brakojn kaj gambojn, por konvinkigi, ke ili ne rustigis. Leono kun plezuro kusigus sur pajlan sternajon en malantaua korto, sed oni ne permesis tion. Li grimpis sur la liton, bulvolvigis kvazau kato, kaj ronkis tra la tuta palaco. Lian tondran ronkon akompanis maldika ronketo de Totocjo, kiu ci foje decidis loki sin kune kun sia forta amiko. Mirindaj transformigoj de Magiisto Gudvin Matene Flita lavis kaj kombis Elli kaj kondukis sin en la tronan salonon de Gudvin. En la halo apud la trona salono kolektigis la kortegaj damoj kaj kavaliroj en luksaj kostumoj. Gudvin neniam eliris al ili kaj neniam akceptis ilin en sia cambro. Tamen dum multaj jaroj ili ciun matenon pasigis en la palaco, mokante kaj klacante; ili nomis tion la kortega servo kaj tre fieris pri gi. La korteganoj rigardis al Elli kun miro kaj, rimarkinte siajn argentajn suetojn, klinis sin antau si gis la planko. — Feino… Feino… Si estas Feino… — audeblis la flustro. Unu el la plej kuragaj korteganoj proksimigis al Elli kaj, sencese riverencante, demandis: — Mi kuragas demandi, kara sinjorino Feino, cu vi vere havos audiencon ce Gudvin la Terura? — Jes, Gudvin volas min vidi, — modeste demandis Elli. En la amaso traflugis mirbruo. Ci-tempe sonoris tintilo. — La signalo! — diris Flita.- Gudvin postulas vin en la tronan salonon. Soldato malfermis la pordon. Elli nekurage eniris kaj trafis en mirindan lokon. La trona salono de Gudvin estis ronda kun alta volba plafono; kaj cie — sur la planko, plafono, muroj — brilis sennombraj juvelaj stonoj. Elli rigardis antauen. En la centro de la cambro staris la trono el verda marmoro, brilanta per smeraldoj. Kaj sur ci tiu trono kusis grandega Viva Kapo, nur kapo, sen korpo… Kapo havis tian sugestan aspekton, ke Elli estis konsternita. La vizago de Kapo estis glata kaj polurbrilanta, kun pufaj vangoj, kun grandega nazo, kun ampleksaj firme kunpremitaj lipoj. La nuda kranio brilis kvazau konveksa spegulo. Kapo sajnis kvazau senviva: nek sulko estis sur la frunto, nek falto ce la lipoj, kaj sur la tuta vizago vivaj estis nur la okuloj. Ili kun nekomprenebla lerteco turnigis kaj direktigis plafonen. Kiam la okuloj movigis, en silento de la salono audeblis knaro, kaj tio konsternis Elli. La knabino rigardis al la nekomprenebla movigo de la okuloj kaj tiel embarasigis, ke forgesis saluti Kapon. — Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min? Elli rimarkis, ke la buso de Kapo ne movigas kaj la voco, nelauta kaj ec agrabla, audigas kvazau deflanke. La knabino vigligis kaj respondis: — Mi estas Elli, malgranda kaj malforta. Mi alvenis demalproksime kaj petas vin helpi. La okuloj denove turnigis kaj fiksigis rigardante flanken; sajnis, ke ili deziras rigardi al Elli, sed ne povas. La voco demandis: — De kie vi prenis la argentajn suetojn? — El la kaverno de la malica sorcistino Gingema. Sur sin falis mia dometo kaj dispremis sin, kaj nun la karaj Maculoj estas liberaj… - Cu la Maculoj estas liberigitaj? — vigligis la voco. - Kaj Gingema ne ekzistas plu? Tio estas agrabla novajo! — La okuloj de Viva Kapo ekturnigis kaj, fine, direktigis al Elli. - Sed kion vi volas de mi? — Revenigu min en la patrujon, en Kansason, al la pacjo kaj panjo… - Cu vi estas el Kansaso? — interrompis sin la voco, kaj en gi audigis la bonaj homaj voctonoj.- Kaj kiel nun estas tie… — Sed la voco subite eksilentis, kaj la okuloj turnigis flanken de Elli. — Mi estas el Kansaso, — ripetis la knabino.- Kaj kvankam via lando estas bonega, sed mi ne satas gin, — kurage daurigis si. Ci tie ciupase estas dangeroj. — Sed kio okazis al vi? — interesigis la voco. — Dumvoje min atakis Hommangulo. Li formangus min, se al mi ne helpus miaj fidelaj amikoj, Timigulo kaj Fera Hakisto. Poste nin persekutis sabrodentaj tigroj… Kaj poste ni trafis en teruran papavan kampon… Ho, tio estis vera dorma regno! Mi, Leono kaj Totocjo ekdormis tie. Kaj se ne helpus Timigulo kaj Fera Hakisto, kaj ankorau la musoj, ni ciuj dormus tie gis nun, gis ni mortus… Sed por cion rakonti ne suficos la tuta tago. Kaj nun mi petas vin, bonvolu plenumi tri intimajn dezirojn de miaj amikoj, kaj kiam vi ilin plenumos, vi devos revenigi min hejmen. — Sed kial mi devas revenigi vin hejmen? - Car tio estas skribita en la magia libro de Villina… — Ah, tiu estas bona sorcistino el Flava Lando, mi audis pri si, — diris la voco. Siaj auguroj ne ciam plenumigas. — Kaj krome, — daurigis Elli, — car la fortaj devas helpi al la malfortaj. Vi estas grandega sagulo kaj magiisto, sed mi estas mallerta malgranda knabino. — Vi estis sufice forta por murdi la malican sorcistinon, — oponis Kapo. — Tion faris la sorco de Villina, — simple respondis la knabino.- Tio ne estas mia merito. — Jen estas mia respondo, — diris Viva Kapo, kaj giaj okuloj ekturnigis tiel rapide, ke Elli time krietis.- Mi nenion faras senpage. Se vi deziras uzi mian magian arton, por reveni hejmen, vi devas fari tion, kion mi ordonos al vi. La okuloj de Kapo palpebrumis multfoje lauvice. Malgrau timo, Elli kun intereso observis la okulojn kaj atendis kion ili faros plu. La movigoj de la okuloj tute ne konformigis al la vortoj de Kapo kaj al la voctono, kaj al la knabino sajnis, ke la okuloj vivas memstare. Kapo atendis demandon. — Sed kion mi faru? — demandis mirigita Elli. — Liberigu Violan Landon de la potenco de la malica sorcistino Bastinda, — respondis Kapo. — Tamen mi ne povas! — ekdiris Elli time. — Sed vi liberigis la Maculojn kaj sukcesis ricevi la magiajn argentajn suetojn de Gingema. Restas nur unu malica sorcistino en mia regno, kaj sub sia potenco suferas la kompatindaj, nekuragaj Palpebrumuloj, la logantoj de Viola Lando. Ankau ili bezonas liberon… — Sed kiel mi faros tion? — demandis Elli.- Ja mi ne povas murdi sorcistinon Bastinda! — Hm, hm… — la voco iomete eksilentis.- Tio ne gravas por mi. Eblas sovi sin en kagon, eblas forpeli sin el Viola Lando, eblas… Do, finfine, vi — ekkoleris la voco, — vi surloke ekvidos, kion eblas fari! Gravas nur liberigi la Palpebrumulojn el sia potenco, kaj, lau viaj rakontoj pri vi mem kaj pri viaj amikoj, vi povas kaj devas fari tion. Tion diris Gudvin, la Grandega kaj Terura, kaj lia vorto estas lego! La knabino ekploris. — Vi postulas de ni ion neeblan! - Ciu rekompenco devas esti meritita, — sektone kontraudiris Kapo.- Jen estas mia lasta vorto: vi revenos en Kansason al la patro kaj patrino, kiam vi liberigos la Palpebrumulojn. Memoru, ke Bastinda estas sorcistino potenca kaj malica, terure potenca kaj malica, kaj necesas senigi sin de la sorca forto. Iru kaj ne revenu al mi gis vi plenumos vian taskon. La malgaja Elli lasis la tronan salonon kaj revenis al la amikoj, kiuj maltrankvile atendis sin. — Nenia espero estas! — diris la knabino kun larmoj.- Gudvin ordonis al mi senigi la malican Bastinda de la sorca forto, sed mi tion neniam sukcesos!.. Ciuj cagrenigis kaj neniu povis konsoli Elli. Si iris en sian cambron kaj ploris gis ekdormis. Sekvamatene la verdbarba Soldato venis por Timigulo. — Sekvu min, vin atendas Gudvin. Timigulo eniris la tronan salonon kaj ekvidis sur la trono belegan Maran Virinon kun brilanta fisa vosto. La vizago de Virino estis senmova kvazau masko, la okuloj rigardis unuflanken, Virino svingis ventumilon, farante per brako unuformajn mekanikajn movojn. Timigulo atendis vidi Vivan Kapon kaj embarasigis, sed poste ekkuragis kaj respekteme riverencis. Mara Virino diris per agrabla malalta voco, kiu sonis, sajne, de flanko: — Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio venis al mi? — Mi estas timigilo, stopita per pajlo, — respondis Timigulo.- Mi petas vin doni al mi cerbon por mia pajla kapo. Tiam mi similos ciujn homojn en via regno, kaj tio estas la plej intima mia deziro! — Kial vi petas pri tio min? - Car vi estas saga, kaj neniu, krom vi, helpos min. — Mi ne disdonas la favoron senpage, — respondis Mara Virino.- Kaj jen estas mia respondo: senigu Bastinda de la sorca forto, kaj mi donos al vi tiom da cerbo, bonega cerbo, ke vi farigos la plej saga homo en la regno de Gudvin. — Sed vi la samon ordonis al Elli! — mire diris Timigulo. — Por mi ne gravas kiu faros tion, — respondis la voco. - Tamen sciu: dum la Palpebrumuloj restas la sklavoj de Bastinda, via peto ne plenumigos. Iru kaj meritu la cerbon. Timigulo malgaje plandis al la amikoj kaj rakontis al ili, kiel lin akceptis Gudvin. Ciuj miris, kiam eksciis, ke Gudvin aperis antau Timigulo en la aspekto de la belega Mara Virino. Sekvatage Soldato elvokis Feran Hakiston. Kiam li venis en la tronan salonon, portante sur sultro la toporon, kiun neniam lasis, li ekvidis nek Vivan Kapon, nek Maran Virinon. Sur la trono amasigis monstra besto. Lia muzelo estis kvazau rinocera, kaj sur gi estis dislokitaj cirkau dek okuloj, stulte rigardantaj diversflanken. Dek du diversampleksaj piedoj pendis de la mallerta korpo. La hauto de la besto ie estis kovrita de vila hararo; ie estis nuda kaj sur gia kruda griza surfaco elsovigis verukaj tuberoj. Pli malagrabla monstro ne estus imagebla. La koro de ciu homo vidanta gin ekbatus pro teruro. Sed Hakisto ne havis koron, tial li ne ektimis kaj gentile salutis la monstron. Tamen li forte seniluziigis, car atendis vidi Gudvin en la aspekto de la belega Virino, kiu, lau la opinio de Hakisto, pli baldau donus al li koron. — Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! — ekmugis la besto per voco, kiu eligis ne el la fauko de la besto, sed el malproksima angulo de la cambro.- Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min? — Mi estas Hakisto farita el fero. Mi ne havas koron kaj ne povas ami. Donu al mi koron, kaj mi amos same kiel la aliaj homoj. Tio estas mia la plej intima deziro. — Nur deziroj kaj deziroj! Vere, por plenumi ciujn viajn intimajn dezirojn, mi devas tage kaj nokte sidi antau miaj magiaj libroj.- Kaj post pauzo la voco aldonis: — Se vi volas havi koron, perlaboru gin! — Kiel? — Kaptu Bastinda, enigu sin en stonan karceron! Vi ricevos la plej grandan, la plej bonan kaj la plej plenaman koron en la regno de Gudvin! — elmugis la monstro. Fera Hakisto ekkoleris kaj pasis antauen prenante la toporon de la sultro. La ago de Hakisto estis tiel rapida, ke la besto ektimis. Gi kolere jelpis: — Tuj haltu! Ankorau unu paso kaj por vi kaj viaj amikoj estos malbone! Fera Hakisto konfuzite lasis la tronan salonon kaj hastis kun la malbona informo al siaj amikoj. Timema Leono kolere diris: — Malgrau ke mi estas poltrono, mi devas mezuri la fortojn kun Gudvin. Se li aperos en la aspekto de Besto mi mugegos kiel al la sabrodentaj tigroj kaj timigos gin. Se li akceptos la aspekton de Mara Virino, mi kaptos sin kaj parolos kun si lau mia kutimo. Sed pli bone, ke li estu Viva Kapo, — mi rulus gin de unu angulo al alia kaj suprenjetus gin, kvazau pilkon gis gi plenumus niajn dezirojn. Sekvamatene estas la vico de Leono iri al Gudvin, sed kiam li venis en la tronan salonon, tiam li desaltis kun mirego: super la trono svebis kaj brilegis Fajra Globo. Leono duonfermis la okulojn. El angulo eksonis la voco: — Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj kial vi tedas min? — Mi estas Timema Leono! Mi volus ricevi de vi iomete da braveco, por farigi la rego de la bestoj, kiel ciuj min nomas. — Helpu forpeli Bastinda el Viola Lando, kaj la tuta braveco, kiu estas en la palaco de Gudvin, estos via! Sed, se vi ne faros tion, vi ciam restos poltrono. Mi ensorcos vin, kaj vi timos ec la musojn kaj ranojn! Incitita Leono komencis steliri al Globo, por kapti gin, sed li eksentis tian varmegon, ke ekmugis kaj kunpreminte la voston forkuris el la salono. Li revenis al la amikoj kaj rakontis pri la akcepto, kiun arangis al li Gudvin. — Kio okazos al ni plue? — malgaje demandis Elli. — Nenio restas, krom provi plenumi la ordonon de Gudvin, — diris Leono. — Sed kio okazos, se ni ne sukcesos? — oponis la knabino. — Mi neniam ricevos bravecon, — respondis Leono. — Mi neniam ricevos cerbon, — diris Timigulo. — Mi neniam ricevos koron, — aldonis Hakisto. — Kaj mi neniam revenos hejmen, — eldiris Elli kaj ekploris. — Kaj la najbara Hektoro la tutan vivon konfirmos, ke mi forkuris de la farmejo nur pro tio, ke ektimis la decidan batalon kontrau li, — finis Totocjo. Poste Elli visis la larmojn kaj diris: — Mi provos! Sed mi certas, ke ec por ciuj bonoj de la mondo, mi ne audacos levi manon kontrau Bastinda. — Mi iru kun vi, — diris Leono.- Kvankam mi estas tro timema por helpi al vi en la lukto kontrau la malica sorcistino, sed eble mia helpo estos utila por vi. — Ankau mi iru, — diris Timigulo.- Kvankam mi per nenio povas esti utila: car mi estas tro stulta! — Mi ne havas sufice da fortoj por ofendi Bastinda, malgrau ke si estas treege aca virino, — diris Fera Hakisto.- Sed se vi iros, mi, certe, iru kun vi, amikoj! — Do, Totocjo, — grave deklaris la hundeto, — Totocjo, certe, neniam lasas la amikojn en embaraso. Elli fervore dankis la fidelajn amikojn. Ili decidis foriri frumatene morgau. Fera Hakisto akrigis la toporon, zorgeme lubrikis ciujn artikojn kaj plenigis gis la kovrilo la lubrikilon per la plej bona oleo. Timigulo petis stopi lin per fresa pajlo. Elli trovis penikon kaj farbojn kaj renovigis liajn okulojn, buson kaj orelojn, kiuj senkolorigis pro polvo kaj suno. Flita plenigis la korbon de Elli per bongustaj mangajoj. Si kombis la hararon de Totocjo kaj ligis al lia kolo argentan tintilon. Frumatene ilin vekis krio de verda koko, kiu logis en la malantaua korto. La lasta sorco de Bastinda Al la pordego de Smeralda Urbo la vojagantojn kondukis la verdbarba Soldato. Pordega Gardisto deprenis iliajn okulvitrojn kaj metis ilin en la sakon. - Cu vi jam forlasas nin? — gentile demandis li. — Jes, ni devas iri, — malgaje respondis Elli.- Kie komencigas la vojo en Violan Landon? — Tien ne ekzistas vojo, — respondis Faramant.- Neniu volonte iras en la landon de la malica Bastinda. — Do kiel ni trovos sin? — Vi ne devos maltrankviligi pri tio, — diris Pordega Gardisto.- Kiam vi venos en Violan Landon, Bastinda mem trovos kaj sklavigos vin. — Sed povas esti, ke ni sukcesos senigi sin de sia magia forto? — diris Timigulo. — Ah, cu vi deziras venki Bastinda? Des pli malbone estas por vi! Kontrau si ankorau neniu provis batali, krom Gudvin, sed li, — Pordega Gardisto mallautigis la vocon, — malsukcesis. Si penos kapti vin antau ol vi povos ion arangi. Estu singardemaj! Bastinda estas ege malica kaj lerta sorcistino, kaj venki sin estas tre malfacile. Iru tien, de kie levigas la suno, kaj vi venos en sian landon. Mi deziras sukcesojn al vi! La vojagantoj adiauis al Faramant, kaj li fermis post ili la pordegon de Smeralda Urbo. Elli turnis sin orienten, la aliaj sekvis sin. Ciuj estis malgajaj, car sciis kiel malfacilan taskon ili devas plenumi. Nur senzorga Totocjo gaje kuradis tra kampo kaj pelis grandajn buntajn papiliojn: li kredis la fortojn de Leono kaj Fera Hakisto kaj esperis la inventemon de Timigulo. Elli ekrigardis la hundeton kaj kriis de miro: la rubando cirkau lia kolo el la verda transformigis en la blankan. — Kion signifas tio? — demandis si la amikojn. Ciuj rigardis unu al alia, kaj Timigulo profundpense konstatis: — Tio estas sorco! Car la aliaj variantoj ne ekzistis, ciuj konsentis tion kaj iris pluen. Smeralda Urbo malaperis fore. La lando farigis dezerta: la vojagantoj proksimigis al la regno de Bastinda. Gis la tagmezo la suno lumis en la okulojn, blindigante ilin, sed ili iris tra stonoza platajo kaj estis ec ne unu arbo por kasi sin en la ombron. Vespere Elli lacigis kaj Leono vundis la piedojn kaj lamis. Ili haltis por tranokto. Timigulo kaj Fera Hakisto staris garde, la aliaj ekdormis. * * * La malica Bastinda havis nur unu okulon, sed vidis si tiel, ke ne ekzistis anguleto en Viola Lando, kiu kasigus de sia akrevida rigardo. Vespere elirante por sidi sur la peroneto, Bastinda pririgardis per la okulo sian bienon kaj ektremis de kolero: tre malproksime, sur la limo de sia lando, si ekvidis la malgrandan dormantan knabinon kaj siajn amikojn. La sorcistino blovis en fajfilon. Al la palaco de Bastinda brue alkuris aro da grandaj lupoj kun furiozaj flavaj okuloj, kun grandaj kojnodentoj, elsovigantaj el la malfermitaj faukoj. La lupoj eksidis sur la malantauajn piedojn kaj spiregante rigardis Bastindan. — Kuru okcidenten! Tie vi trovos malgrandan knabinon, arogante penetrintan mian landon kaj kun si la kunulojn. Ciujn dissiru peceten! — Kial vi ne kaptas ilin por sklavigi? — demandis la luparestro. — La knabino estas malforta. Siaj kunuloj ne povas labori: unu estas pajlostopita, la alia — fera. Kaj kun ili estas Leono, kiu ankau estas senutila. Jen kiel vidis Bastinda per la sola okulo! La lupoj kuregis. - Siru peceten! Peceten! — jelpis la sorcistino al ili. Sed Timigulo kaj Fera Hakisto ne dormis. Ili gustatempe rimarkis la proksimigon de la lupoj. — Veku Leonon, — proponis Timigulo. — Ne necesas, — respondis Fera Hakisto.- Tio estas mia afero — venki la lupojn. Mi arangos al ili bonan renkonton! Kaj li elpasis antauen. Kiam la luparestro atingis Feran Hakiston, large malfermante la rugan faukon, Hakisto svingis la bone akrigitan toporon kaj senkapigis la lupon. La lupoj kuris vice, unu post alia; kiam la sekva jetis sin al Fera Hakisto, tiu jam preparis sin kaj staris kun la suprenlevita toporo, kaj la kapo de la lupo falis surteren. Kvardek kruelajn lupojn havis Bastinda kaj kvardekfoje levis Fera Hakisto sian toporon. Kaj kiam li levis gin la kvardek unuan fojon neniu lupo estis viva: ciuj kusis ce la piedoj de Fera Hakisto. — Bonega batalo! — admiris Timigulo. — La arbojn haki estas pli malfacile, — modeste respondis Hakisto. La amikoj gisatendis la matenon. Vekiginte kaj ekvidinte la amason de la mortaj lupoj, Elli ektimis. Timigulo rakontis pri la nokta batalo, kaj knabino tutanime dankis Feran Hakiston. Post la matenmango la kompanio brave ekvojagis. La maljuna Bastinda satis dolce kusi en la lito. Si levigis malfrue kaj eliris sur la peroneton por demandi la lupojn, kiel ili forrongis la arogantajn vojagantojn. Kiel si estis kolera kiam ekvidis, ke la vojagantoj daurigas iri, sed la fidelaj lupoj kusas mortaj! Bastinda fajfis dufoje, kaj en aero rondflugis aro da rabaj kornikoj kun feraj bekoj. La sorcistino kriis: — Flugu okcidenten. Tie estas alilandanoj! Beku ilin gismorte! Rapidu! Rapidu! La kornikoj kun furioza grakado rapidflugis renkonten al la vojagantoj. Ekvidinte ilin Elli ektimegis. Sed Timigulo diris: — Ilin venki estas mia devo! Ja mi ne vane estas porkornika timigilo! Staru post mi! — Kaj li sursovis la capon sur la frunton, large etendis la brakojn kaj ekhavis la aspekton de reala timigilo. La kornikoj konsternigis kaj senorde ekturnigis en aero. Sed la kornikestro rauke grakis: — Kion vi timas? La timigilo estas pajlostopita! Jen kiel mi punos gin! Kaj la estro volis sidigi sur la kapon de Timigulo, sed tiu kaptis lian flugilon kaj momente rompis lian kolon. Poste alia korniko jetis sin samdirekten kaj ankau lian kolon rompis Timigulo. Kvardek rabajn kornikojn kun feraj bekoj havis Bastinda, kaj kolojn de ciuj rompis la brava Timigulo kaj jetis ilin amase. La vojagantoj dankis Timigulon pro la konjektemo kaj denove movis sin orienten. Kiam Bastinda ekvidis, ke siaj fidelaj kornikoj kusas sur la tero mortamase, sed la vojagantoj sentime iras antauen, sin plenigis kaj kolero kaj timo. — Kiel? Cu ne suficas mia sorcarto por haltigi la arogantan knabinon kaj siajn kunulojn?! Bastinda ekfrapis per la piedoj kaj trifoje blovis en la fajfilon. Al sia voko kunflugis amaso da kruelaj nigraj abeloj, kies mordo estas mortiga. — Flugu okcidenten! — elmugis la sorcistino.- Trovu tie la alilandanojn kaj mordpiku ilin gismorte! Rapidu! Rapidu! Kaj la abeloj kun surdiga zumado flugis renkonten al la vojagantoj. Fera Hakisto kaj Timigulo rimarkis ilin demalproksime. Timigulo tuj konjektis kion fari. — Prenu mian pajlon! — kriis li al Fera Hakisto.- Kovru per gi Elli, Leonon kaj Totocjon, kaj la abeloj ne atingos ilin! Li lerte malbutonumis la kaftanon, kaj de tie elsutis la tutan amason da pajlo. Leono, Elli kaj Totocjo jetis sin surteren. Hakisto rapide kovris ilin kaj rektstature staris. La amaso da abeloj kun furioza zumado jetis sin al Fera Hakisto. Hakisto ekridetis: la abeloj rompis la venenajn pikilojn kontrau la fero kaj tuj mortis, car abelo ne povas vivi sen la pikilo. Ili falis, anstatau ili flugis aliaj kaj ankau provis piki la feran korpon de Hakisto. Baldau ciuj abeloj kusis mortaj sur la tero kvazau amaso da nigraj karberoj. Leono, Elli kaj Totocjo elgrimpis el sub la pajlo, kolektis gin kaj stopis Timigulon. La amikoj daurigis la vojon. La malica Bastinda neordinare ekkoleris kaj ektimis, kiam si estis vidinta, ke siaj fidelaj abeloj pereis, sed la vojagantoj pluiras antauen. Si siris la harojn, knaris per la dentoj kaj pro kolero longe ne povis diri ec unu vorton. Fine la sorcistino sin ekposedis. kaj vokis siajn servistojn — Palpebrumulojn. Bastinda ordonis al ili armigi kaj ekstermi la arogantajn vojagantojn. La Palpebrumuloj estis ne tro kuragaj — ili kompatinde ekpalpebrumis kaj larmoj glitis el iliaj okuloj, sed ili ne audacis malobei la ordonon de sia regino kaj komencis serci la armilojn. Tamen car ili neniam militis (Bastinda la unuan fojon turnis sin al ilia helpo), tial ili neniajn armilojn havis, kaj ili armis sin kiu per kaserolo, kiu per pattenilo, kiu per florpoto, kaj iuj laute klakis per infanaj klakiloj. Kiam Leono ekvidis, kiel la Palpebrumuloj singardeme proksimigas, kasante sin unu post alia, pusante unu alian kaj time palpebrumante kaj duonfermante la okulojn, li ridetis: — Kontrau ci tiuj la batalo estos nelonga! Li elpasis antauen, malfermis la grandan faukon kaj tiel ekmugegis, ke la Palpebrumuloj ellasis la potojn, patojn kaj klakilojn kaj diskuris diversflanken. La malica Bastinda farigis verda pro teruro, ekvidinte, ke la vojagantoj iras kaj iras antauen kaj jam proksimigas al sia palaco. Si devis uzi la lastan magian rimedon, kiun si havis. Si havis Oran Capon kasitan en sekretan kofron. La posedanto de Ora Capo povis, kiam li volis, voki la potencan tribon de la Flugantaj Simioj kaj devigi ilin plenumi ciun ordonon. Sed Capo estis uzebla nur trifoje, kaj Bastinda jam dufoje gis nun vokis la Flugantajn Simiojn. Unuan fojon si kun ilia helpo farigis regino de la lando de la Palpebrumuloj, la duan fojon si kontrauatakis la armeojn de Gudvin la Terura, kiu provis liberigi Violan Landon de sia potenco. Jen pro tio Gudvin timis la malican Bastindan kaj sendis al si Elli, esperante je la forto de siaj argentaj suetoj. Bastinda tre ne volis uzi Capon la trian fojon: ja post tio finigos sia magia forto. Sed la sorcistino jam havis nek la lupojn, nek la kornikojn, nek la nigrajn abelojn, kaj la Palpebrumuloj okazis malbonaj militistoj, kaj ne eblis fidi al ili. Kaj jen Bastinda prenis Capon, surkapigis gin kaj komencis sorci. Si frapis per piedo kaj laute eldiris la magiajn vortojn: — Bambara, cufara, loriki, eriki, pikapu, trikapu, skoriki, moriki! Aperu antau mi, la Flugantaj Simioj! Kaj la cielo malheligis pro la aro de la Flugantaj Simioj, kiuj rapidflugis al la palaco de Bastinda per siaj fortaj flugiloj. La tribestro Uorra alflugis al Bastinda kaj diris: — Vi vokis nin la trian kaj la lastan fojon! Kion vi ordonos? — Ataku la alilandanojn, venintajn en mian landon, kaj ekstermu ciujn krom Leono! Lin mi jungados en mian kaleson. — Tio estos plenumita! — respondis la tribestro, kaj la tuta aro forflugis okcidenten. Venko La vojagantoj kun teruro rigardis la proksimigon de la amaso de la Flugantaj Simioj — kontrau tiuj batali ne eblis. La simioj alflugis amase kaj kun jelpo jetis sin al la embarasitaj piedirantoj. Neniu povis helpi al alia, car ciuj devis batali kontrau la malamikoj. Fera Hakisto vane svingis la toporon. La simioj ciuflanke atakis lin, elsiris la toporon, levis la kompatindan Hakiston alte en aeron kaj jetis lin en montfendejon sur akrajn rokojn. Fera Hakisto estis kripligita, li ne povis ec movigi. Post li en la montfendejon estis jetita lia toporo. La alia parto de la simioj finvenkis Timigulon. Ili sentripigis lin, la pajlon disjetis lau vento, kaj la kaftanon, kapon, suojn kaj capelon cifis en buleton kaj jetis sur pinton de alta monto. Leono turnigis samloke kaj pro timo tiel minace mugis, ke la simioj longe ne audacis proksimigi al li. Sed finfine ili sukcesis, jetis snurojn sur Leonon, faligis lin surteren, cirkauvolvis la piedojn, stopis la faukon, levis lin aeren kaj solene portis en la palacon de Bastinda. Tie ili lokis lin en feran kagon kaj Leono kolere ruligis sur la planko penante disrongi la snurojn. La timigita Elli atendis kruelan ekzekuton. Al si jetis sin la tribestro de la Flugantaj Simioj kaj jam etendis al la gorgo de la knabino la longajn brakojn kun akraj ungegoj. Sed subite li ekvidis sur la piedoj de Elli la argentajn suetojn kaj lia muzelo deformigis pro teruro. Uorra desaltis reen kaj, barante Elli kontrau la subuloj, kriis: — La knabinon ne eblas tusi! Si estas Feino! La simioj proksimigis afable kaj ec respekte, karese prenis Elli kun Totocjo kaj rapidflugis en Violan Palacon de Bastinda. Malsupreniginte antau la palaco, la tribestro de la Flugantaj Simioj starigis Elli surteren. La kolerigita sorcistino komencis sakri lin. Uorra diris: — Via ordono estas plenumita. Ni disbatis la feran homon kaj distripigis la timigilon, kaptis la leonon kaj lokis en la kagon. Sed ni ne povas ec perfingre tusi la knabinon; vi mem scias, kiaj malfelicoj minacas al tiu, kiu ofendos la posedanton de la argentaj suetoj. Ni portis sin al vi; faru kion vi volas. Adiau por ciam! La simioj brue levigis aeren kaj forflugis. Bastinda ekrigardis al la piedoj de Elli kaj ektremis pro teruro: si rekonis la argentajn suetojn de Gingema. "Kiel ili trafis al si? — konsternite pensis Bastinda.- Cu povis la malforta knabino finvenki la potencan Gingema, la reginon de la Maculoj? Sed tamen si havas la suetojn! Malbonaj estas miaj aferoj: ja mi ec perfingre ne povas tusi la malgrandan arogantulinon dum si havas la magiajn suetojn!" Si elkriis: — Hej, ci! Venu ci tien! Kiu ci estas? La knabino direktis al la malica sorcistino la larmplenajn okulojn. — Elli, sinjorino! — Rakontu, kiel vi ekposedis la suetojn de mia fratino Gingema? — severe kriis Bastinda. Elli rugigis. — Vere, sinjorino, mi ne estas kulpa. Mia dometo falis sur sinjorinon Gingema kaj dispremis sin… — Gingema pereis… — flustris la malica sorcistino. Bastinda ne satis la fratinon kaj ne vidis sin dum multaj jaroj. Si ektimis, ke la knabino en la argentaj suetoj pereigos ankau sin! Sed rigardinte la bonaniman vizagon de Elli, Bastinda trankviligis. "Si nenion scias pri la magia forto de la suetoj, — decidis la sorcistino. - Se mi sukcesos ekposedi ilin, mi estos pli potenca ol antaue, kiam mi havis la lupojn, kornikojn, abelojn kaj Oran Capon." La okuloj de la maljunulino ekbriletis pro avideco, siaj fingroj ekmovigis kvazau si jam deprenus la suetojn de Elli. — Auskultu min, knabino Elli! — rauke grakis si. - Mi tenos cin en sklaveco kaj, se ci malbone laboros, mi batos cin per granda bastono kaj lokos en malluman kelon, kie ratoj — la grandaj avidaj ratoj! — formangos cin kaj rongos ciajn molajn ostetojn! Hi-hi-hi!! Cu ci komprenas min? — Ho, sinjorino! Ne lasu min al la ratoj! Mi estos obeema! Elli preskau svenis pro teruro. Ci-momente Bastinda ekvidis Totocjon, kiu time premis sin al la piedoj de Elli. — Kio estas tiu besto? — kolere demandis la malica sorcistino. — Li estas mia hundeto Totocjo, — nekurage respondis Elli.- Li estas tre bona kaj tre amas min… — Hm… hm… — grumblis la sorcistino.- Mi neniam vidis tiajn bestojn. Kaj jen estas mia ordono: ci tiu hundeto, kiel ci lin nomas, tenu sin malproksime de mi, alie li unuavice trafos en la kelon al la ratoj! Kaj tuj sekvu min! Bastinda kondukis la kaptitojn tra la belaj cambroj de la palaco, kie cio havis violan koloron: kaj la muroj, kaj la tapisoj, kaj la mebloj — kaj kie ce la pordoj staris Palpebrumuloj en violaj kaftanoj, kiuj riverencis kiam aperis la sorcistino kaj kompatinde palpebrumis kiam si preteriris. Fine Bastinda alkondukis Elli en malluman malpuran kuirejon. — Vi purigos potojn, patojn kaj kaserolojn, lavos la plankon kaj hejtos fornon! Mia kuiristino jam delonge bezonas helpantinon! Kaj, lasinte la knabinon, duonvivan pro timo, Bastinda direktis sin en malantauan korton, kontente frotante la manojn. — Mi bone timigis la knabinacon! Nun mi humiligos Leonon, kaj ili ambau estos obeemaj! Timiema Leono jam sukcesis disrongi la snurojn kaj kusis en malproksima angulo de la kago. Kiam li ekvidis Bastinda, liaj flavaj okuloj ekbrilis per kolera flamo. "Ah, kiel mi bedauras, ke mi ne havas bravecon, — pensis li.- Alie mi kvitigus kun la maljuna sorcistinaco pro la pereo de Timigulo kaj Fera Hakisto!". Kaj li strecis sin en bulon, preparante sin al salto. La maljunulino venis tra malgranda pordo. — Hej ci, Leono, auskultu! — lispis si.- Ci estas mia kaptito! Mi jungados cin en la kaleson kaj veturados dum la festoj por ke la Palpebrumuloj parolu: "Rigardu, kiel potenca estas nia regantino Bastinda — si sukcesis jungi ec Leonon!" Dume Bastinda babilis, Leono malfermis la faukon, hirtigis la kolhararon kaj saltis al la sorcistino, mugante: — Mi vin formangos! Li preskau atingis Bastinda. La timigita maljunulino kvazau kuglo elflugis el la kago kaj lerte klakfermis la pordeton. Anhelante pro timo, si kriis tra la vergoj de la krado: — Ah, estu malbenita! Ci min ankorau ne konas! Mi malsatigos cin, se ci ne konsentos esti jungita! — Mi vin formangos! — ripetis Leono kaj furioze jetis sin al la krado. La maljunulino kuretis en la palacon grumblante kaj insultante. … Dauris la enuaj malfacilaj tagoj de sklaveco. Elli de mateno gis vespero laboris en la kuirejo, helpante al la kuiristino Fregoza. La bona Palpebrumulino penis helpi al la knabino kaj kiam sukcesis kun gojo faris anstatau si plej malfacilan laboron. Sed Bastinda zorge kontrolis tion, kio okazis en la kuirejo, kaj Fregoza ciam estis punata pro la bonkoreco. Bastinda kruele tedatakis Elli kaj ofte minacis bati la knabinon per malpura viola ombrelo, kiun si ciam kunhavis. Elli ne sciis, ke la sorcistino ne povis sin bati, kaj la koro de la knabino haltis, kiam la ombrelo levigis super sia kapo. Ciutage la maljunulino venis al la kago kaj jelpe demandis Leonon: - Cu vi konsentas esti jungita? — Mi formangos vin! — estis konstanta respondo kaj Leono minace jetis sin al la vergoj de la krado. Bastinda de la unua tago de lia kaptiteco ne donis al Leono mangajon, sed li ne mortis pro malsato kaj estis forta kaj firma kiel antaue. La afero jenas, ke la maljuna Bastinda pleje en la mondo timis mallumon kaj akvon. Kiam la nokta mallumo cirkauis la palacon, Bastinda tuj kasis sin en la plej malproksiman cambron, fermis la pordojn per firmaj feraj rigliloj kaj ne eliris gis malfrua mateno. Sed Elli tute ne timis mallumon. Si prenis el kuirsranko cion mangeblan, kio tie restis, kaj por ke restu pli multe da mangajoj zorgis Fregoza. Tenante en unu mano korbon kun mangajoj, kaj en la alia — grandan botelon da akvo, Elli venis en la malantauan korton. Tie sin renkontis gojege Leono kaj Totocjo. Elli kaj Totocjo tre timis la minacon de Bastinda mangigi la hundeton al ratoj, kaj Totocjo de la unua tago de la kaptiteco eklogis en la kago sub la gardo de Leono. Li sciis, ke de ci tie Bastinda ne sukcesos lin preni, kaj senpune bojis al la malica sorcistino, kiam si aperis sur la korto. Elli trapenetris en la kagon inter du vergoj. Leono kaj Totocjo jetis sin al la portitaj mangajoj kaj trinkajo. Poste Leono kusigis pli komforte, la knabino karesis lian densan kaj molan hararon kaj ludis la penikon de lia vosto. Elli, Leono kaj Totocjo longe konversaciis; ili malgaje rememoris pri la pereo de la fidelaj amikoj — Timigulo kaj Fera Hakisto, pripensis planojn de eskapo. Sed eskapi el Viola Palaco ne eblis: gin cirkauis alta murego supre kovrita per akraj najloj. La pordegon Bastinda fermis, kaj la slosiloj forportis. Konversaciante kaj plorante, Elli firme ekdormis sur pajla sternajo sub la fidela gardo de Leono. Tiel pasis enuaj tagoj de la kaptiteco. Bastinda avare rigardis la argentajn suetojn de Elli, kiujn la knabino demetis nur nokte, en la kago de Leono au kiam banis sin. Sed Bastinda timis akvon kaj neniam alvenis tiam al Elli. La knabino de la unuaj tagoj rimarkis ci tiun strangan akvotimon de la sorcistino kaj uzis gin. Por Elli estis festoj tiuj tagoj kiam Bastinda devigis sin lavi la kuirejon. Versinte sur la plankon kelkajn sitelojn da akvo, la knabino foriris en la kagon al Leono kaj tie dum tri-kvar horoj ripozis de malfacila laboro. Bastinda jelpe kriis kaj insultis trans la pordo, sed se si enrigardis la kuirejon kaj vidis sur la planko flakojn, si tuj en teruro forkuris en sian dormocambron akompanata per mokaj ridetoj de Fregoza. Elli ofte konversaciis kun la bona kuiristino. — Kial vi Palpebrumuloj ne ribelas kontrau Bastinda? — demandis la knabino.- Vi estas multenombraj, la tutaj miloj, sed vi timas unu malican maljunulinon. Jetu vin tutamase, ligu sin kaj loku en la feran kagon, kie nun estas Leono… — Ne, ne, — kun teruro oponis Fregoza.- Vi ne scias la potencon de Bastinda! Si diros nur unu vorton kaj ciuj Palpebrumuloj falos mortaj! — De kie vi tion scias? — Do Bastinda mem multfoje parolis tion. — Sed kial si ne diris tiun vorton, kiam ni iris al sia palaco? Kial si sendis kontrau ni la lupojn, kornikojn, abelojn, sed kiam miaj fidelaj amikoj ekstermis siajn armeojn, Bastinda devis turni sin al helpo de la Flugantaj Simioj? — "Kial, kial"! — ekkoleris Fregoza.- Jen pro tiuj ci konversacioj Bastinda cindrigos nin. — Sed kiel si ekscios? — Do tiel! Por si ne ekzistas sekretoj!.. Sed la konversacioj ripetigis multfoje. Bastinda pri ili ne sciis kaj Fregoza farigis pli kuraga. Si jam volonte konsentis kun Elli, ke la Palpebrumuloj devas liberigi de superregado de la sorcistino. Sed antau ol arangi ion, la kuiristino volis pli guste scii, kia sorco restis ce Bastinda. Vespere si steliradis al la pordo de sia dormocambro kaj kasauskultis grumbladon de la maljunulino, kiu lastatempe komencis ofte paroli kun si mem. Foje Fregoza forkuris de la pordo de Bastinda tre incitita kaj, ne trovinte Elli en la kuirejo, rapidkuris en la malantauan korton. La tuta kompanio jam dormis, sed la kuiristino vekis la amikojn. — Elli, vi estis prava! — kriis Fregoza, svingante la manojn.- Bastinda elcerpis ciujn siajn sorcajojn, kaj si nenion havas rezerve. Mi audis, ke si lamentis kaj malbenis viajn amikojn, ke ili senigis sin de la magiaj fortoj… La knabino kaj siaj amikoj neordinare ekgojis kaj komencis demandi Fregoza pri la detaloj. Sed la kuiristino malmulte povis aldoni. Si nur ankorau rakontis, ke Bastinda ion murmuris pri la argentaj suetoj, sed kion guste — tion Palpebrumulino ne finauskultis, car pro la maltrankviligo frapis per la frunto la pordon kaj forkuris, timante, ke la sorcistino kaptos sin sur la loko de la krimo. La grava novajo, portita de Fregoza, vigligis la kaptitojn. Nun antau ili aperis ebleco plenumi la ordonon de Gudvin kaj liberigi la Palpebrumulojn. — Nur malfermu mian kagon, — mugis Leono, — Kaj vi ekvidos, kiel mi finvenkos Bastinda! Sed la kago estis fermita per granda seruro kaj gia slosilo estis konservata en sekretujo de Bastinda. Interkonsiliginte, la amikoj decidis, ke Fregoza devas prepari la servistojn al ribelo. Ili subite atakos Bastinda kaj senigos sin de la libero kaj potenco. Fregoza foriris, sed Elli kaj siaj amikoj ne dormis preskau la tutan nokton, konversaciante pri venonta batalo kontrau Bastinda. Sekvatage la kuiristino komencis agi. La servistoj estis tre timigitaj de Bastinda, kaj estis malfacile persvadi ilin elpasi kontrau la sorcistino. Tamen Fregoza sukcesis konvinki iujn el la palaca gardistaro, kaj la inicitaj en la komploton Palpebrumuloj komencis prepari sin. Pasis kelkaj tagoj. Vidante, ke la gardistoj kuragigis kaj serioze intencas kvitigi kun la malica sorcistino, al ili decidis aligi aliaj servistoj. La ribelo maturigis, sed subita kazo rezultigis al rapida kaj neatendita fino. Bastinda ne lasis la pensojn pri bezono ekposedi la argentajn suetojn de Elli. Por la sorcistino tio estis sola ebleco konservi sian potencon en Viola Lando. Kaj fine Bastinda elpensis. Foje, kiam nek Fregoza, nek Elli estis en la kuirejo, la sorcistino strece etendis super la planko maldikan snureton kaj kasis sin post la fornon. La knabino venis, stumblis pro la snureto kaj falis; la dekstra sueto demetigis kaj ruligis flanken. La ruza Bastinda saltis de post la forno, momente kaptis la sueton kaj metis gin sur sian maljunan malgrasan piedon. — Hi-hi-hi! Kaj la sueto estas mia! — incitis Bastinda la knabinon, mutigintan pro la surprizo. — Redonu la sueton! — ekkriis Elli, rekonsciiginte. - Ah, vi estas stelistino! Cu vi ne hontas? — Provu forpreni! — grimacante respondis la maljunulino.- Mi ankau la duan deprenos de ci! Kaj poste, estu trankvila, mi vengos cin pro Gingema! Cin formangos ratoj — hi-hi-hi, la grandaj avaraj ratoj! — Kaj rongos ciajn molajn ostetojn! Elli estis ege incitita pro malgojo kaj kolero: si tre satis la argentajn suetojn. Por iel ajn vengi al Bastinda, Elli prenis sitelon da akvo, alkuris al la maljunulino kaj aspergis sin per la akvo de la kapo gis la piedoj. La sorcistino time ekkriis kaj provis deskuigi. Sed vane: sia vizago farigis truoza kvazau degelanta nego; la figuro komencis mallevigi kaj vaporigi… — Kion ci faris! — jelpis la sorcistino.- Ja mi tuj degelos! — Mi tre bedauras, sinjorino! — respondis Elli.- Mi vere ne antauvidis tion. Sed por kio vi stelis la sueton? — Mi dum kvincent jaroj ne lavis min, ne purigis la dentojn, ec perfingre ne tusis akvon, car al mi estis augurita morto pro akvo, kaj jen estas mia vivofino! — hurlis la maljunulino. La voco de la sorcistino farigis pli kaj pli mallauta; si degelis kiel sukeropeceto en glaso da teo. Elli en teruro rigardis la pereon de Bastinda. — Vi mem estas kulpa, — komencis si. — Sed kiu konjektigis cin… uffff… La voco de la sorcistino rompigis, si kun siblado mallevigis planken, kaj post minuto de si restis nur malpura flako, en kiu kusis la robo de la sorcistino, la ombrelo, la tufoj de siaj grizaj haroj kaj la argenta sueto. Ci-momente en la kuirejon revenis Fregoza. La kuiristino estis nekutime mirigita kaj gojigita pro la pereo de sia kruela mastrino. Si prenis la ombrelon, robon kaj harojn kaj jetis ilin en angulon por poste forbruligu cion. Forvisinte la malpuran flakon sur la planko, Fregoza kuris tra la palaco por rakonti al ciuj la gojan novajon… Elli purigis kaj surmetis la sueton, trovis en la dormocambro de Bastinda la slosilon por la kago de Leono kaj rapidis en la malantauan korton por rakonti al siaj amikoj pri la mirinda pereo de la malica sorcistino Bastinda. Kiel revenis al la vivo Timigulo kaj Fera Hakisto Timema Leono ege ekgojis kiam eksciis pri la subita pereo de Bastinda. Elli malfermis la kagon kaj li kun plezuro kuradis tra la korto por trejni la gambojn. Totocjo sovis sin en la kuirejon por rigardi la restajojn de la terura Bastinda. — Ha-ha-ha! — admiris Totocjo, ekvidinte en la angulo pakajon de la malpura vestajo. - Evidentigis, ke Bastinda estis ne pli firma ol tiuj negpupoj, kiujn niaj buboj modlas en Kansaso. Kiel estas bedaurinde, ke vi, Elli, ne konjektis pri tio antaue. — Estas bone, ke mi ne konjektis, — oponis Elli. - Alie mi apenau audacis akvumi la sorcistinon, sciante, ke si mortos pro tio… — Do, cio estas bona, kio bone finigas, — gaje konsentis Totocjo, — gravas, ke ni revenos en Smeraldan Urbon kun venko! Apud Viola palaco kolektigis multe da Palpebrumuloj el la cirkauajoj, kaj Elli deklaris al ili, ke de nun ili estas liberaj. Gojo de la popolo estis ne priskribebla. La Palpebrumuloj dancetis, klakis per la fingroj kaj tiel fervore palpebrumis unu al alia, ke vespere iliaj okuloj larmis, kaj ili jam nenion vidis cirkaue. Liberiginte de la sklaveco, Elli kaj Leono antau cio pensis pri Timigulo kaj Fera Hakisto: necesis klopodi pri savo de la fidelaj amikoj. Kelkdekoj da lertaj Palpebrumuloj tuj komencis sercadon sub gvido de Elli kaj Leono. Totocjo ne restis en la palaco, li grave sidis sur la dorso de sia granda kvarpieda amiko. Ili iris gis atingis la lokon de la batalo kontrau la Flugantaj Simioj kaj tie komencis la sercon. Feran Hakiston oni eltiris el la montfendejo kune kun lia toporo. La buleton kun la vesto kaj la kapon de Timigulo, senkolorigintan kaj polvokovritan, oni trovis sur la pinto de monto. Elli ne povis deteni larmojn antau la mizeraj restajoj de siaj fidelaj amikoj. La ekspedicio revenis en la palacon kaj Palpebrumuloj komencis agi. La kostumo de Timigulo estis lavita, flikita, purigita, stopita per fresa pajlo kaj — jen, bonvolu! — antau Elli staris sia carma Timigulo. Sed li povis nek paroli, nek vidi, car la farboj sur lia vizago paligis pro la suno, kaj li havis nek la okulojn, nek buson. Palpebrumuloj alportis penikon kaj farbojn, kaj Elli komencis restauri al Timigulo la okulojn kaj buson. Jus komencis aperi la unua okulo, li tuj gaje palpebrumis al la knabino. — Toleru, amiko, — karese diris Elli, — alie vi restos kun strabaj okuloj… Tamen Timigulo simple ne povis toleri. Lia buso ankorau ne estis finita, sed li jam ekbabilis: — Tmi… glo… krga… rta… sta… Mi estas Timigulo, la kuraga, lerta… Ah, kia gojo estas! Mi denove-nove estas kun Elli! La gaja Timigulo cirkaubrakis per siaj pufaj brakoj Elli, Leonon kaj Totocjon… Elli demandis Palpebrumulojn, cu estas inter ili lertaj forgistoj. Okazis, ke la lando delonge estas fama pro la rimarkindaj horlogistoj, juvelistoj, mekanikistoj. Eksciinte, ke temis pri la savo de la fera homo, la amiko de Elli, la Palpebrumuloj certigis sin, ke ciu inter ili pretas fari cion por la feino de Sava Akvo — tiel ili nomis la knabinon. Restauri Hakiston okazis tute ne samfacile, kiel Timigulon. La plej lerta majstro de la lando Lestar dum tri tagoj kaj tri noktoj laboris pri lia deformita komplika mekanismo. Li kun la helpantoj frapis per marteloj, fajlis per fajliloj, nitis, lutis, poluris… Kaj jen venis felica momento, kiam Fera Hakisto staris antau Elli. Li estis kvazau nova, se ne rimarki kelkajn flikojn, almetitajn tie, kie la fero estis trapikita per la rokoj. Sed Hakisto ne atentis la flikojn. Post la riparo li farigis pli bela. Palpebrumuloj poluris lin, kaj li tiel brilis, ke estis dolore rigardi lin. Ili riparis lian toporon kaj anstatau la rompita ligna tenilo faris la oran. La Palpebrumuloj generale satis cion brilan. Poste Fera Hakisto estis akompanata de amasoj da infanoj kaj plenaguloj, kiuj, palpebrumante, gapis al li. Gojaj larmoj fluis el la okuloj de Fera Hakisto, kiam li denove ekvidis la amikojn. Timigulo kaj Elli visis liajn larmojn per viola vistuko, timante, ke ne rustigu liaj makzeloj. Elli ploris pro la gojo, kaj ec Timema Leono eklarmis. Li tiel ofte visis la okulojn per la vosto, ke gia kvasto malsekigis: Leono devis kuri en la malantauan korton kaj sekigi la voston sub la sunradioj. Okaze de ci tiuj gojaj eventoj en la palaco estis arangita gaja festeno. Elli kaj siaj amikoj sidis sur honoraj lokoj, kaj por ilia sano estis trinkitaj multaj pokaloj da limonado kaj frukta kvaso. Unu el festantoj proponis, ke de nun je la honoro de la feino de Sava Akvo ciu Palpebrumulo lavu sin kvinfoje dum tago; post longa diskuto oni konsentis, ke tri fojoj suficas. La amikoj pasigis ankorau kelkajn gajajn tagojn en Viola Palaco inter la Palpebrumuloj kaj komencis prepari sin por la reveno. — Necesas iri al Gudvin: li devas plenumi siajn promesojn, — diris Elli. — Ho, finifine, mi ricevos mian cerbon! — ekkriis Timigulo. — Kaj mi — koron! — eldiris Fera Hakisto. — Kaj mi — bravecon! — elmugis Timema Leono. — Kaj mi revenos al la pacjo kaj panjo en Kansason! — diris Elli kaj ekaplaudis. — Kaj tie mi donos bonan lecionon al la fanfaronulo Hektoro, — aldonis Totocjo. Matene ili kunvenigis Palpebrumulojn kaj tutkore adiauis ilin. El la amaso eliris tri grizbarbaj maljunuloj, turnis sin al Fera Hakisto kaj respekte petis lin farigi reganto de ilia lando. Al la Palpebrumuloj ege placis la blindige brilanta Fera Hakisto, lia svelta figuro, kiam li impone pasis kun la ora toporo sur sultro. — Restu kun ni! — petis lin la Palpebrumuloj.- Ni estas tiel senhelpaj kaj nekuragaj. Ni bezonas regon, kiu povus defendi nin kontrau la malamikoj. Se subite nin atakos iu ajn malica sorcistino kaj denove sklavigos nin!? Ni tre petas vin! Post nura penso pri malica sorcistino la Palpebrumuloj ekhojlis pro teruro. — Plu ne ekzistas malicaj sorcistinoj en la regno de Gudvin! — fiere oponis Timigulo. - Ni kun Elli ekstermis ilin ciujn! La Palpebrumuloj visis la larmojn kaj daurigis: — Vi nur imagu, kiel oportuna estas tia registo: li ne mangas, ne trinkas, kaj, sekve, ne trosargos nin per impostoj. Kaj se li suferos en batalo kontrau malamikoj, ni povas ripari lin: ni jam havas sperton. Fera Hakisto estis flatita. — Nun mi ne povas lasi Elli, — diris li. - Kaj mi bezonas ricevi en Smeralda Urbo koron. Sed poste… mi pripensos kaj eble revenos al vi. La Palpebrumuloj ekgojis kaj per gajaj krioj «hura» akompanis la vojagantojn. La tuta kompanio ricevis ricajn donacojn. Al Elli oni donacis braceleton kun diamantoj. Por Fera Hakisto oni faris belan oran lubrikilon, ornamitan per juvelstonoj. Al Timigulo, sciante, ke liaj gamboj ne estas firmaj, Palpebrumuloj donacis luksan bastoneton kun ebura bastonkapo, kaj al lia capelo ili alkrocis argentajn tintilojn kun bela tono. Timigulo tre ekfieris pro la donacoj. Pasante li vaste svingis la brakon kun la bastoneto kaj skuis la kapon, por gissate gui belsonan sonoradon de la tintiloj. Cetere, baldau tio tedis lin, kaj li ekkondukis sin simple kiel antaue. Leono kaj Totocjo ricevis carmajn orajn koljungojn. Komence al Leono ne placis la koljungo, sed la majstro Lestar diris al li, ke ciuj regoj portas orajn koljungojn, kaj post tio Leono humiligis al ci tiu malagrabla ornamajo. — Kiam mi ricevos bravecon, — diris Leono, — mi farigos la rego de la bestoj, sekve, mi devas anticipe alkutimigi al tiu malagrabla ajo… Reveno en Smeraldan Urbon Viola Urbo de la Palpebrumuloj restis malantaue. La vojagantoj iris okcidenten. Elli estis en Ora Capo. La knabino hazarde trovis Capon en la cambro de Bastinda. Si ne sciis gian magian forton, sed Capo placis al la knabino, kaj Elli surmetis gin. Ili iris gaje kaj esperis post du-tri tagoj atingi Smeraldan Urbon. Sed en la montaro, kie ili batalis kontrau la Flugantaj Simioj, la vojagantoj misvagis: ili perdis la vojon kaj iris en alian flankon. Tagoj pasis post tagoj, sed la turoj de Smeralda Urbo ne aperis ce la horizonto. La provianto jam finigas, kaj Elli maltrankvile pensis pri la estonto. Foje, kiam la vojagantoj ripozis, la knabino subite ekmemoris pri la fajfilo, donacita al si de la musa regino. — Kio okazos, se mi fajfos? Elli trifoje blovis en la fajfilon. En la herbaro audigis susuro, kaj sur la herbejeton elkuris la regino de la kampaj musoj. — Bonvenon! — goje kriis la vojagantoj kaj Hakisto kaptis maltrankvilan Totocjon je la koljungo. — Kion vi volas, miaj amikoj? — demandis regino Ramina per sia maldika voceto. — Ni revenas en Smeraldan Urbon el la lando de la Palpebrumuloj kaj misvagis, — diris Elli.- Helpu al ni trovi la vojon! — Vi iras inversflanken, — diris la musino, — baldau antau vi aperos montara ceno, kiu cirkauas la regnon de Gudvin. De ci tie gis Smeralda Urbo estas multe-multe da vojagtagoj. Elli cagrenigis. — Sed ni opiniis, ke baldau vidos Smeraldan Urbon. — Pri kio povas cagrenigi la homo, kiu havas sur la kapo Oran Capon? — mire demandis la musa regino. Kvankam si estis malalta, tamen si apartenis al la familio de la feinoj kaj sciis kiel uzi diversajn magiajn ajojn. - Voku la Flugantajn Simiojn, kaj ili portos vin, kien vi volas. Audinte pri la Flugantaj Simioj, Fera Hakisto ektremis, kaj Timigulo srumpis pro teruro. Timema Leono svingis la vilan kolhararon: — Denove la Flugantaj Simioj? Mi ege dankas vin! Mi sufice bone konas ilin, kaj por mi tiuj bestacoj estas pli malbonaj ol la sabrodentaj tigroj! Ramina diris: — La Simioj obeeme servas al la posedanto de Ora Capo. Vi rigardu la substofon: tie estas skribite, kion necesas fari. Elli rigardis internen. — Ni estas savitaj, miaj amikoj! — gaje diris si. — Mi foriras, — digne diris la musa regino.- Nia gento ne konkordas kun la gento de la Flugantaj Simioj. Gis revido! - Gis revido! Dankon! — kriis la vojagantoj, kaj Ramina malaperis. Elli komencis paroli la magiajn vortojn, skribitajn sur la substofo: — Bambara, cufara, loriki, eriki… — Bambara, cufara? — mire demandis Timigulo. — Ah, bonvolu ne malhelpi, — petis Elli kaj daurigis: — Pikapu, trikapu, skoriki, moriki… — Skoriki, moriki… — flustris Timigulo. — Aperu antau mi la Flugantaj Simioj! — laute finis Elli, kaj en aero ekbruis la aro de la Flugantaj Simioj. La vojagantoj nevole klinis sin al la tero, rememorinte la lastan renkonton kun la Simioj. Sed la aro kviete mallevigis, kaj la tribestro Uorra respekte riverencis al Elli. — Kion ordonos la posedantino de Ora Capo? — Transportu nin en Smeraldan Urbon! — Estos plenumite! Post unu momento la vojagantoj estis alte en aero. La tribestro kaj lia edzino portis Elli; Timigulo kaj Fera Hakisto sidis rajde; Leonon prenis kelkaj fortaj simioj; juna simieto tiris Totocjon, sed la hundeto bojis al gi kaj penis mordi. Komence la vojagantoj timis, sed baldau ili trankviligis, vidante, kiel libere fartas la Simioj en aero. — Kial vi obeas al la posedanto de Ora Capo? — demandis Elli. Uorra rakontis al Elli historion pri tio, kiel antau multaj jarcentoj la tribo de la Flugantaj Simioj ofendis potencan feinon. Por puni ilin la feino faris la magian Capon. La Flugantaj Simioj devas plenumi tri dezirojn de la posedanto de Capo, kaj poste tiu ne rajtas regi ilin. Sed se Capo transiras al iu alia, tiu povas denove ordoni al la simia tribo. La unua posedantino de Ora Capo estis la feino, kiu faris gin. Poste Capo multfoje transiris el manoj al manoj, gis trafis al la malica Bastinda, kaj poste al Elli. Post unu horo aperis la turoj de Smeralda Urbo, kaj la Simioj karese mallevis Elli kaj siajn kunulojn guste ce la pordego, sur la vojon, pavimitan per flavaj brikoj. La aro levigis aeren kaj brue malaperis. Elli sonorigis. Eliris Faramant kaj ege ekmiris: - Cu vi revenis? — Kiel vi vidas! — digne diris Timigulo. — Sed ja vi vojagis al la malica sorcistino de Viola Lando. — Ni estis tie, — respondis Timigulo kaj grave frapis teron per la bastoneto. - Vere, mi ne asertus, ke ni bone pasigis tempon tie. — Kaj vi foriris el Viola Lando sen permeso de Bastinda? — pridemandis ilin la mirigita Pordega Gardisto. — Sed ni ne petis sian permeson! — daurigis Timigulo. - Cu vi scias, ja si degelis! - Cu? Degelis?! Tio estas bonega, carma novajo! Sed kiu fandis sin? — Elli, certe! — grave diris Leono. Pordega Gardisto malalte riverencis al Elli, kondukis la vojagantojn en sian cambron kaj denove metis sur ilin la jam konatajn al ili okulvitrojn. Kaj denove cio magie transformigis cirkaue, cio ekbrilis per mola verda lumo. Devualigo de la Grandega kaj Terura La vojagantoj direktis sin lau la konataj stratoj al la palaco de Gudvin. Dumvoje Faramant ne detenis sin kaj informis iujn el la logantoj pri la pereo de la terura Bastinda. La novajo rapide disvastigis tra la urbo, kaj baldau post Elli kaj siaj amikoj gis la palaco mem iris granda amaso da respektemaj gapuloj. La verdbarba Soldato estis sur la gardloko, kaj, kiel ciam, rigardis sin en la spegulo kaj kombis sian luksan barbon. Ci-foje la amaso kolektigis tiom granda kaj kriis tiom laute, ke allogis la atenton de Soldato post ne pli ol dek minutoj. Din Gior tre ekgojis al la reveno de la vojagantoj el la dangera ekspedicio, li vokis la junulinon Flita, kaj si kondukis ilin en la konatajn cambrojn. — Bonvolu raporti al Grandega Gudvin pri nia reveno, — diris Elli al Soldato, — kaj diru, ke ni petas akcepti nin… Post kelkaj minutoj Din Gior revenis kaj diris: — Mi laute raportis vian peton ce la pordo de la trona salono, sed ricevis de Grandega Gudvin nenian respondon… Soldato ciutage venis al la pordo de la trona salono kaj raportis pri la deziro de la vojagantoj vidi Gudvin, kaj ciufoje anstatau respondo estis tomba silento. Pasis unu semajno. La atendo farigis netolereble turmenta. La vojagantoj esperis trovi en la palaco de Gudvin varman akcepton. La indiferenteco de Magiisto timigis kaj incitis ilin. - Cu ne mortis li? — mediteme diris Elli. — Ne! Ne! Li simple ne volas plenumi siajn promesojn kaj kasas sin de ni! — indignis Timigulo. - Certe, li domagas cerbon, koron kaj bravecon — ja tio estas valoraj ajoj. Sed ne necesis sendi nin al la malica sorcistino Bastinda, kiun ni ekstermis. La kolera Timigulo deklaris al Soldato: — Diru al Gudvin: se li ne akceptos nin, ni alvokos la Flugantajn Simiojn. Diru al Gudvin, ke ni estas iliaj mastroj, ni posedas Oran Capon — pikapu, trikapu, — kaj kiam ci tie aperos la Flugantaj Simioj, tiam ni parolos kun li. Din Gior foriris kaj tre baldau revenis. — Gudvin la Terura akceptos vin ciujn morgau guste je la deka horo matene en la trona salono. Bonvolu ne malfruigi. Kaj sciu, — mallaute flustris Din Gior en la orelon de Elli, — sajnas, ke li ektimis. Ja li renkontis la Flugantajn Simiojn, kaj scias, kiaj estas tiuj bestoj. La vojagantoj pasigis maltrankvilan nokton kaj matene, je la fiksita tempo, kolektigis antau la pordo de la trona salono. La pordo malfermigis, kaj ili enpasis en la salonon. Ciu atendis renkonti Gudvin en tiu aspekto, en kiu li aperis la unuan fojon. Sed ili ekmiris, vidinte, ke en la salono neniu estis. Tie regis solena kaj timiga silento, kaj la vojagantojn kaptis timo: kio preparas al ili Gudvin? Ili ektremis, kiel pro subita frapo de tondro, kiam en la malplena cambro ekparolis voco: — Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Por kio vi maltrankviligas min? Elli kaj siaj amikoj rigardis cirkauen — neniu estis videbla. — Kie vi estas? — per tremanta voco demandis Elli. — Mi cie estas! — solene respondis la voco. - Mi povas akcepti ciujn aspektojn kaj farigas nevidebla, kiam volas. Venu al la trono, mi parolos kun vi! La vojagantoj faris kelkajn pasojn antauen. Ciuj ege timis, krom Fera Hakisto kaj Totocjo. Fera Hakisto ne havis koron, sed Totocjo ne komprenis, kial oni devas timi vocojn. — Parolu! — audigis la voco. — Grandega Gudvin, ni venis por peti vin plenumi viajn promesojn! — Kiujn promesojn? — demandis la voco. — Vi promesis venigi min en Kansason, al la pacjo kaj panjo, kiam la Palpebrumuloj estos liberigitaj el la potenco de Bastinda. — Kaj al mi vi promesis doni cerbon! — Kaj al mi — koron! — Kaj al mi — bravecon! — Sed cu la Palpebrumuloj efektive farigis liberaj? — demandis la voco, kaj al Elli sajnis, ke gi ektremis. — Jes! — respondis la knabino. - Mi elversis akvon sur la malican Bastinda, kaj si degelis! — Pruvu, pruvu! — insiste diris la voco. — Pikapu, trikapu! — eksklamaciis Timigulo. - Cu vi, kiu estas cirkaue, ne vidas sur la kapo de Elli Oran Capon? Au vi volas, ke ni por pruvi elvoku la Flugantajn Simiojn, bambara, cufara?! — Ne, ne, ne, mi kredas vin! — haste interrompis la voco. - Sed tio estas tiel neatendita!.. Bone, venu morgau, mi pripensos viajn petojn. — Vi jam havis tempon por pripensi, skoriki, moriki! — ekkriegis la furioza Timigulo. - Ni atendis la akcepton dum la tuta semajno! — Ni ne plu volas atendi ec unu tagon! — energie subtenis la amikon Fera Hakisto, kaj Leono tiel ekmugis, ke la grandegan salonon plenigis bruego, en kiu dronis ies tima krio. Kiam finigis la eho de la leona mugo, komencigis silento. Elli kaj siaj amikoj atendis, kion respondos Gudvin post ilia kuraga defio. Ci-tempe Totocjo fervore flaris la aeron kaj subite jetis sin en malproksiman parton de la cambro. Post momento li jam ne estis videbla. Al la mirigita Elli sajnis, ke la hundeto trakuris la muron. Sed tuj depost la muro, ne, depost verda kurteneto, similanta muron, kun krio elsaltis malalta hometo: — Forpenu la hundon! Li mordos min! Kiu permesis konduki hundojn en mian palacon? La vojagantoj kun nekompreno rigardis al la hometo. Stature li estis ne pli alta ol Elli, sed jam maljuna, kun granda kapo kaj sulkoplena vizago. Li havis buntan veston, strian pantalonon kaj longan surtuton. En mano li havis longan sontubon, kaj li time svingis gin kontrau Totocjo, kiu elsaltis depost la kurteneto kaj penis mordi lian piedon. Fera Hakisto kun la toporo sursultre rapide pasis renkonten al la nekonato. — Kiu vi estas? — severe demandis li. — Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura, — per tremanta voco respondis la hometo. - Sed, bonvolu, bonvolu, ne tusu min! Mi faros cion, kion vi postulos de mi! La vojagantoj interrigardadis kun neordinara miro kaj seniluziigo. — Tamen mi opiniis, ke Gudvin estas Viva Kapo, — diris Elli. — Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Mara Virino, — diris Timigulo. — Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Monstra Besto, — diris Hakisto. — Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Fajra Globo, — diris Leono. — Tio estas vero, sed vi eraris, — mole diris la nekonato. - Tio estas nur maskoj. — Kiel maskoj?! — ekkriis Elli. Cu vi ne estas Grandega Magiisto? — Parolu malpli laute, mia infano! — diris Gudvin.- Oni opinias, ke mi estas Grandega Magiisto. — Sed kio vi estas reale? — Reale… ve, reale mi estas ordinara homo, mia infano! La larmoj ekfluis el la okuloj de Elli pro la seniluziigo kaj ofendigo. Ankau Fera Hakisto pretis ekploregi, sed gustatempe ekmemoris, ke li ne kunhavas lubrikilon. La furioza Timigulo ekkriis: — Mi diros, kio vi estas, se vi tion ne scias! Vi estas trompulo, pikapu, trikapu! — Absoluta vero, — respondis la hometo, karese ridante kaj frotante la manojn. - Mi estas Grandega kaj Terura Trompulo. — Sed kion ni faru nun? — diris Fera Hakisto.- Kie mi ricevos koron? — Kaj mi — cerbon? — demandis Timigulo. — Kaj mi — bravecon? — demandis Leono. — Miaj amikoj! — diris Gudvin.- Ne parolu pri bagateloj. Vi imagu kiel mi vivacas en tiu ci palaco! - Cu vi vivacas? — miris Elli. — Jes, mia infano! — suspiris Gudvin. - Rimarku, neniu, neniu en la tuta mondo scias, ke mi estas Grandega Trompulo, kaj mi devis dum multaj jaroj ruzi, kasi min kaj ciel mistifiki la homojn. Sed cu vi scias, ke tio estas malfacila okupo — stultigi la homojn. Kaj, bedaurinde, tio ciam malkasigas. Jen vi devualigis min, kaj verdire, — li suspiris, — mi gojas pro tio! Certe, mi eraris, enlasinte vin ciujn kune, kaj ankorau kun ci malbenita hundeto… — Hot-hot-hot, estu pli singardema! — diris Totocjo montrante la dentojn. — Mi petas pardonon, — riverencis Gudvin, — mi ne volis ofendi vin… Do, pri kio mi rakontis? Aha, mi ekmemoris… Mi enlasis vin ciujn, car tre ektimis la Flugantajn Simiojn. — Sed mi nenion komprenas! — diris Elli. - Do kiel mi vidis vin en la aspekto de Viva Kapo? — Tio estas tre facila! — respondis Gudvin. - Sekvu min, kaj vi komprenos. Li kondukis ilin tra sekreta pordo en staplon malantau la trona salono. Tie ili ekvidis Vivan Kapon, Maran Virinon, Monstran Beston, fantaziajn birdojn kaj fisojn. Cio estis farita el papero, kartono, papermacajo kaj lerte farbita. — Jen estas la formoj, kiujn povas akcepti Gudvin, la Grandega kaj Terura, — ridante diris la devualigita Magiisto. - Kiel vi vidas, la rekvizito estas sufice bona kaj farus famon al ciu ajn cirko. Leono venis al Kapo kaj kolere frapis gin per piedo. Kapo ruligis sur la planko, kapriolante kaj kruele turnante la okulojn. La timigita Leono desaltis kun mugo. — Plej malfacile estas, — suspirante diris Gudvin, — movi la okulojn. Mi movis ilin depost la kurteno per fadenoj, sed la okuloj konstante rigardis ne tien, kien estis necese. Eble vi rimarkis tion, mia infano? — Tio konsternis min, — respondis Elli. - Sed mi estis tiel timigita, ke ne komprenis, kio okazas. — Mi metis fidon sur timon, — konfesis Gudvin. - Kvankam miaj prezentoj ne ciam estis sukcesaj, sed timo de la vizitantoj ne permesis al ili rimarki la difektojn. — Sed kio estis Fajra Globo? — demandis Leono. — Do, mi timis vin pli ol la aliajn, kaj tial faris globon el vato, saturis gin per alkoholo kaj bruligis. Bone gi brulis, cu? Leono malestime deturnis sin de Grandega Trompulo. — Kiel vi ne hontas mistifiki la homojn? — demandis Timigulo. — Komence mi hontis, sed poste alkutimigis, — respondis Gudvin. - Ni iru en la tronan salonon, kaj mi rakontos al vi mian historion. Historio de Gudvin Gudvin sidigis la gastojn en molajn fotelojn kaj komencis: — Mia nomo estas Gejms Gudvin. Mi naskigis en Kansaso… — Kiel?! — miris Elli. - Cu ankau vi estas el Kansaso? — Jes, mia infano! — konfesis Gudvin. - Mi kaj vi estas samlandanoj. Mi lasis Kansason antau multaj-multaj jaroj. Via apero kortusis kaj maltrankviligis min, sed mi timis devualigon kaj sendis vin al Bastinda. - Li kun honto mallevis la kapon. - Cetere, mi esperis, ke la argentaj suetoj defendos vin, kaj, kiel vi vidas, mi ne eraris… Sed ni turnu nin al mia historio. En la juneco mi estis aktoro, prezentis regojn kaj heroojn. Konvinkiginte, ke ci okupo donas al mi malmulte da mono, mi farigis balonisto… — Kio? — ne komprenis Elli. — Ba-lon-ist-o! Mi levigis en aeron per balono, tio estas aerostato, plenigita per malpeza gaso. Mi faris tion por amuzi la publikon, vagante lau foiroj. Mian balonon mi ciam ligis per snuro. Foje la snuro dissirigis, mian balonon kaptis uragano, kaj gi rapidflugis en nekonatujon. Mi flugis la tutan tagnokton, traflugis super dezerto kaj grandegaj montoj kaj mallevigis en Magia Lando, kiun nun oni nomas la lando de Gudvin. De cie alkuris homoj kaj, vidante, ke mi mallevigas de la cielo, ili akceptis min kiel Grandegan Magiiston. Mi ne persvadis ci tiujn fidemajn homojn pri ilia eraro. Kontraue, mi rememoris la rolojn pri regoj kaj herooj kaj ludis la rolon de magiisto sufice bone por la unua fojo (cetere, tie ne estis kritikistoj!). Mi deklaris min la reganto de la lando, kaj la logantoj subigis al mi kun plezuro. Ili atendis mian defendon kontrau la malicaj sorcistinoj, vizitantaj la landon. Unue mi konstruigis Smeraldan Urbon. — Kie vi akiris tiom da verda marmoro? — demandis Elli. — Kaj smeraldoj? — aldonis Timigulo. — Kaj tiom da ciaj verdaj ajoj? — demandis Leono. — Toleru, miaj amikoj! Vi baldau ekscios ciujn miajn sekretojn, — diris Gudvin, ridetante. - En mia urbo estas ne pli multe da verda koloro ol en ciu alia. La tuta sekreto estas, — li enigmoplene mallautigis la vocon, — la sekreto estas en la verdaj okulvitroj, kiujn neniam demetas miaj statanoj. - Cu? — ekkriis Elli. - Sekve la marmoro de la domoj kaj pavimoj… — Estas blanka, mia infano! — Sed la smeraldoj? — demandis Timigulo. — Estas el ordinara vitro, tamen de la plej bona speco! — fiere aldonis Gudvin. - Mi ne avaris pri la elspezoj. Kaj krome, la smeraldoj sur la turoj de la urbo estas veraj. Ja ili estas videblaj demalproksime. Elli kaj siaj amikoj miris pli kaj pli. Nun la knabino komprenis, kial la rubando cirkau la kolo de Totocjo farigis blanka, kiam ili lasis Smeraldan Urbon. Kaj Gudvin trankvile daurigis: — La konstruado de Smeralda Urbo dauris dum kelkaj jaroj. Kiam gi finigis, ni ekhavis defendon kontrau la malicaj sorcistinoj. Tiam mi estis ankorau juna. En mian kapon venis penso, ke se mi estos inter la homoj, tiam ili divenos en mi ordinarulon. Sed tiam finigos mia potenco. Kaj mi izoligis en la trona salono kaj apudaj cambroj. Mi cesigis la rilatojn kun la tuta mondo, inkluzive miajn servistojn. Mi faris la akcesorajojn, kiujn vi vidis, kaj komencis krei miraklojn. Mi promociis min Grandega kaj Terura. Post kelkaj jaroj la homoj forgesis mian veran aspekton, kaj tra la lando komencis cirkuli ciaj onidiroj pri mi. Sed mi aspiris tion kaj ciel penis subteni mian famon de grandega magiisto. Generale mi sukcesis tion, tamen estis malprosperoj. La granda malprospero estis mia kampanjo kontrau Bastinda. La Flugantaj Simioj venkis mian armeon. Felice mi sukcesis eskapi kaj evitis kaptitecon. Poste mi ege timis sorcistinojn. Se ili nur ekscius, kio mi estas vere, mi tuj trovus mian vivofinon: ja mi ne estas sorcisto! Kaj kiel mi ekgojis, kiam eksciis, ke la dometo de Elli dispremis Gingema! Mi decidis, ke estus bone ekstermi ankau la potencon de la dua sorcistino. Jen kial mi tiel insiste sendis vin kontrau Bastinda. Sed nun, kiam Elli fandis sin, mi hontas konfesi, ke mi ne povas plenumi miajn promesojn! — kun sopirgemo finis Gudvin. — Lau mia opinio, vi estas malbona homo, — diris Elli. — Ho, ne, mia infano! Mi ne estas malbona homo, sed mi estas tre malbona sorcisto! — Sekve mi ne ricevos de vi cerbon? — gemis Timigulo. — Por kio vi bezonas cerbon? Lau la tuta informo pri vi kian mi scias, vi havas konjektemon ne malpli bonan ol ciu homo kun cerbo, — flatis Gudvin al Timigulo. — Povas esti tiel, — oponis Timigulo, — sed sen cerbo mi estos malfelica. Gudvin atente rigardis lin. - Cu vi scias, kia estas cerbo? — demandis li. — Ne! — konfesis Timigulo. - Mi tute ne scias, kiel gi aspektas! — Bone! Venu al mi morgau, kaj mi plenigos vian kapon per altkvalita cerbo. Sed vi mem devas lerni uzi gin. — Ho, mi lernos! — goje kriis Timigulo. - Mi juras al vi, ke mi lernos! Ej-gej-gej-go! Mi baldau havos cerbon! — dancete ekkantis Timigulo. Gudvin ridete rigardis lin. — Sed koncerne bravecon? — nekurage eldiris Leono. — Vi estas kuraga besto! — respondis Gudvin. - Al vi mankas nur fido je vi mem. Kaj krome, ciu vivulo timas dangeron, kaj braveco nur helpas venki timon. Vi scipovas venki vian timon. — Sed vi donu al mi tian bravecon, — obstine interrompis Leono, — por ke mi nenion timu. — Bone, — kun ruzeta rideto diris Gudvin. - Venu morgau, kaj vi gin ricevos. — Kaj gi bolas en poto sub ora kovrilo? — interesigis Timigulo. — Preskau tiel estas. Kiu al vi diris tion? — miris Gudvin. — Farmisto en la vojo al Smeralda Urbo. — Li estas bone informita pri miaj aferoj, — mallonge rimarkis Gudvin. — Kaj cu al mi vi donos koron? — demandis Fera Hakisto. — Koro malfelicigas multajn homojn, — diris Gudvin.- Ne tre granda avantago estas havi koron. — Tio estas diskutebla, — decideme oponis Fera Hakisto. - Mi ciujn malfelicojn toleros senplende, se mi havos koron. — Bone. Morgau vi ekhavos koron. Mi dum tiom da jaroj estis magiisto, ke malfacile estis nenion ellerni. — Sed koncerne revenon en Kansason? — demandis Elli, kaj sia koro ekbatis tre forte. — Ah, mia infano! Tio estas tre malfacila tasko. Sed donu al mi kelkajn tagojn kaj, povas esti, mi sukcesos transporti vin en Kansason… — Vi sukcesos, nepre sukcesos! — goje ekkriis Elli. - Ja en la magia libro de Villina estas skribite, ke mi revenos hejmen, se mi estos helpinta al tri estajoj atingi plenumojn de iliaj la plej intimaj deziroj. — Versajne, estos tiel, — konsentis Gudvin kaj konsile aldonis: — Al la magiaj libroj necesas kredi. Kaj nun iru, miaj amikoj, kaj fartu en mia palaco kiel hejme. Ni renkontigos ciutage. Sed neniun- neniun informu, ke mi estas Trompulo! La amikoj, kontentaj, lasis la tronan salonon, kaj Elli ekhavis esperon, ke Grandega kaj Terura Trompulo revenigos sin en Kansason. Plenumo de la deziroj Mirakla arto de Grandega Trompulo Matene Timigulo gaje iris al Gudvin por ricevi cerbon. — Miaj amikoj! — ekkriis li. - Kiam mi revenos, mi estos absolute simila al la aliaj homoj! — Mi amas vin ankau la nuna, — simple diris la knabino. — Estas tre bone. Sed vi vidos, kia mi estos, kiam grandaj pensoj eksvarmos en mia nova cerbo! Magiisto renkontis Timigulon afable. - Cu vi ne koleros, mia amiko, se mi deprenos vian kapon? — demandis li. - Mi devas plenigi gin per cerbo. — Ho, bonvolu, ne genu Vin! — gaje respondis Timigulo. - Deprenu kaj prilaboru gin kiel vi volas. Mi ne fartos malpli bone. Gudvin deprenis la kapon de Timigulo kaj anstatauigis la pajlon per paketo plena de brano, miksita kun pingloj kaj kudriloj. Poste li metis la kapon sur la lokon kaj gratulis Timigulon. — Nun vi estas saga homo — vi havas novan cerbon plej altkvalitan. Timigulo fervore dankis Gudvin kaj hastis al siaj amikoj. Elli rigardis lin kun scivoleco. La kapo de Timigulo svelis, el gi elsovigis la pingloj kaj kudriloj. — Kiel vi fartas? — zorgeme demandis Elli. — Mi komencas senti min saga! — fiere respondis Timigulo. - Se mi scipovos uzi mian novan cerbon, mi farigos fama homo! — Sed kial el via cerbo elsovigas pingloj kaj kudriloj? — demandis Fera Hakisto. — Tio estas pruvo de spriteco de lia intelekto, — konjektis Timema Leono. Vidante Timigulon tiel kontenta, Fera Hakisto kun granda espero venis al Gudvin. — Mi devas tranci truon en via brusto por instali la koron, — avertis Gudvin. — Mi estas en via dispono, — respondis Fera Hakisto. - Trancu, kie vi volas. Gudvin faris en la brusto de Hakisto malgrandan truon kaj montris al li belan silkan koron pajlostopitan. - Cu gi placas al vi? - Gi estas carma! Sed cu bona gi estas, ci tiu bela koro, kaj cu povas gi ami? — Ho, ne maltrankviligu! — respondis Gudvin.- Kun ci tiu koro vi estos la plej sentema homo en la mondo! La koro estis instalita, la truo lutita, kaj Fera Hakisto, triumfante hastis al la amikoj. — Ho, kiel mi estas felica, miaj karaj amikoj! — laute deklaris Hakisto.- La koro batas en mia brusto, kiel antaue. Ec pli forte ol antaue! Mi sentas, kiel gi batas en la torako lau ciu mia paso! Kaj krome, gi estas pli karesa ol la antaua! Min superplenigas amo kaj kareso! En la tronan salonon eniris Leono. — Mi venis por ricevi bravecon, — nekurage eldiris li, pasante surloke jen per unu piedo jen per alia. — Unu momenton! — diris Gudvin. Li prenis el sranko botelon kaj versis la enhavon en oran pladon.- Vi devas tion trinki! (Tio estis sauma kvaso kun almiksita valeriana tinkturo.) La odoro ne tre placis al Leono. — Kio estas tio? — malkonfideme demandis li. — Tio estas braveco. Gi ciam estas interne, kaj vi devas engluti gin. Leono faris grimacon, sed fortrinkis la likvajon kaj ec forlekis la teleron. — Ho, mi jam farigas kuraga! La braveco ekfluis en miaj vejnoj kaj superplenigas la koron! — ekmugis li admire. - Dankon, ho, dankon, Grandega Magiisto! — Kaj Leono rapidkuris al la amikoj… Por Elli dauris tagoj de angora atendo. Vidante, ke la tri intimaj deziroj de siaj amikoj estas plenumitaj, si pli fervore ol antaue aspiris trafi en Kansason. La malgranda kompanio tutajn tagojn konversaciis. Timigulo asertis, ke en lia kapo vagas rimarkindaj pensoj; sed bedaurinde li ne povas rakonti ilin, car ili estas klaraj nur al li mem. Fera Hakisto rakontis, kiel al li estas agrable, ke la koro batas en lia brusto dum pasado. Li estis tute felica. Kaj Leono fiere deklaris, ke li pretas batali kontrau dek sabrodentaj tigroj, — tiom multe da braveco li havas! Fera Hakisto ec timis, cu ne tro grandan porcion da braveco donis al Leono la magiisto, kaj cu li ne faris Leonon senprudenta: ja senprudenteco rezultigas pereon. Nur Elli silentis kaj malgaje rememoradis Kansason. Fine Gudvin vokis sin: — Do, mia infano, mi elpensis, kiel ni trafos Kansason! - Cu ankau vi revenos en Kansason? — miregis Elli. — Nepre, — respondis la eksmagiisto. - Al mi, se konfesi, tedis la izoleco kaj konstanta timo esti devualigita. Pli bone estas, se mi revenos en Kansason kaj dungigos labori en cirko. — Ho, kiel mi estas goja! — kriis Elli kaj aplaudis. - Kiam ni ekvojagos? — Ne tiel rapide, mia infano! Mi konvinkigis, ke lasi ci tiun landon eblas nur tra aero. Ja mi trafis ci tien per la balono, kaj vi estis portita en la dometo dum uragano. Mia balono estas nedifektita — mi konservis gin gis nun. Necesas nur ie fari flikojn. Sed malpezan gason hidrogenon, per kiu oni plenigas la balonojn mi sukcesos akiri. La riparo dauris dum kelkaj tagoj. Elli avertis la amikojn pri baldaua disigo, kaj la tuta triopo — Timigulo, Hakisto kaj Leono — ege malgojis. Venis la fiksita tago. Gudvin deklaris en la urbo, ke li forflugas por viziti sian malnovan amikon — Grandegan Magiiston Sunon, kun kiu li ne renkontigis dum multaj jaroj. La palaca placo plenigis de homoj. Gudvin ekfunkciigis hidrogenan aparaton, kaj la balono komencis rapide pufigi. Kiam gi estis plenigita, al teruro kaj admiro de la homamaso, Gudvin engrimpis en la korbon kaj turnis sin al la homoj: - Gis revido, miaj amikoj! Audigis krioj «hura», kaj supren flugis verdaj capeloj. — Ni dum multaj jaroj vivis pace kaj konkorde, kaj por mi estas dolore disigi kun vi… — Gudvin visis larmon, kaj en la homamaso audigis suspiroj. - Tamen mia amiko Suno insiste vokas min, kaj mi obeas: ja Suno estas pli potenca magiisto ol mi! Memoru min, sed ne malgoju: malgojo malutilas al digesto. Plenumu miajn legojn! Ne demetu la okulvitrojn: alie aperos grandaj plagoj! Via reganto anstatau mi estos la nobla sinjoro Timigulo la Saga! La surprizita Timigulo elpasis antauen, apogante sin per la luksa bastoneto kaj grave levetis la capelon. La bela sonoro de la tintiloj ravis la homamason: en Smeralda Urbo ne estis kutimo pendigi tintilojn al la capeloj. La homamaso tondre salutis Timigulon kaj tuj juris pri fideleco al la nova reganto. Ne faris tion nur kelkaj enviuloj: ili mem celis sur la postenon de la reganto. Sed ili kasis sin silente. Gudvin vokis Elli, kiu karese adiauis kun la amikoj: — Rapidu en la korbon! La balono pretas al flugo! Elli lastfoje kisis la muzelon de la granda minacaspekta Leono. Leono estis kortusita: el liaj okuloj gutis grandaj larmoj, kaj li forgesis visi ilin per la pinto de la vosto. Poste Timigulo kaj Fera Hakisto karese premis la manojn de Elli, kaj Totocjo adiauis al Leono, asertante, ke ili neniam forgesos sian grandan amikon kaj transdonos lian saluton al ciuj leonoj, logantaj en Kansaso. Subite alflugis vento. — Rapidu! Rapidu! — kriis la maltrankvila magiisto: li rimarkis, ke la globo strebanta en la cielon gislime strecis la snuron, kiu minacis krevi. Kaj subite — trah! - la snuro krevis, kaj la balono levigis supren. — Revenu! Revenu! — malespere levis la manojn Elli. - Kunprenu min en Kansason! Tamen — ve! — la aerostato ne povis mallevigi, la uragano kaptis kaj rapide pelis gin. — Adiau, mia amiko! — mallaute sonis la voco de Gudvin, kaj la balono kasigis inter rapide aperintaj nuboj. La logantoj de Smeralda Urbo longe rigardis cielen, kaj poste disiris hejmen. Morgau okazis la plena suneklipso. La statanoj de Smeralda Urbo decidis, ke Gudvin eklipsis la sunon, mallevigante sur gin. Tra la tuta lando disvastigis famo, ke la reginto de Smeralda Urbo logas sur la suno. La popolo longe memoris pri Gudvin, sed ne tre bedauris pri li: ja nun estas nova reganto — Timigulo la Saga, tiel saga, ke lia cerbo ne lokigas en la kapo kaj elsovigas eksteren en la formo de pingloj kaj kudriloj. La urbanoj ekfieregis: — Ne ekzistas alia urbo en la mondo, kies reganto estas pajlostopita! La kompatinda Elli restis en Magia Lando. Ploregante si revenis en la palacon. Al si sajnis, ke si jam ne havas sancon reveni en Kansason. Denove en vojon Elli senkonsole ploris, fermante la vizagon per la manoj. En la cambro audigis pezaj pasoj de Fera Hakisto. - Cu mi maltrankviligis vin? — konfuzite demandis Hakisto. - Mi komprenas, ke vi ne povas helpi al mi, car vi mem estas cagrenita, sed mi volas plori pri Gudvin, tamen neniu povas visi miajn larmojn: Leono mem ploras sur la malantaua korto, sed Timigulo estas reganto, kaj ne estas konvene maltrankviligi lin pro bagateloj… — Kompatinda!.. Elli ekstaris kaj dum Hakisto ploris, pacience visis la larmojn per vistuko. Post la plorado li akurate lubrikis sin per oleo el la juvela lubrikilo, kiun donacis al li la Palpebrumuloj, — li ciam portis gin sur la zono. Nokte al Elli songis, ke grandega birdo portas sin alte super Kansasa stepo, kaj fore jam vidigas la hejmo. La knabino goje ekkriis. Si vekigis pro propra krio kaj longe ne povis ekdormi pro senrevigo. Matene la tuta kompanio kunvenis en la tronan salonon por paroli pri la estonteco. La nova reganto de Smeralda Urbo solene sidis sur la marmora trono; la aliaj respekte staris antau li. Fariginte reganto, Timigulo tuj realigis siajn delongajn revojn: li akiris verdan veluran kostumon kaj novan capelon, cirkau kies randoj li ordonis alkudri la argentajn tintilojn de la malnova capelo; sur liaj piedoj brilis bone poluritaj verdaj botoj el la plej bona ledo. — Ni eklogos senzorge, — deklaris la nova reganto. - Ni havas la palacon kaj la tutan Smeraldan Urbon. Mi memoras, kiel mi timigis la kornikojn sur la kampo, sed nun mi estas la reganto de Smeralda Urbo, kaj mi diras honeste, ke ne povas plendi pri la sorto… Totocjo tuj malfierigis Timigulon: — Sed kiun vi devas danki pro ci tiu bonstato? — Certe, Elli! — konfuzigis Timigulo. - Sen si mi ec nun sidus sur la paliso… — Se vin ne distauzus stormoj kaj ne disbekus kornikoj, — aldonis Hakisto. - Kaj mi mem forrustigus en la sovaga arbaro… Multe-multe faris por ni Elli. Ja mi ricevis koron, kaj tio estis mia la plej intima revo. — Kaj pri mi oni ec povas ne paroli, — diris Leono.- Nun mi estas la plej kuraga en la mondo. Mi dezirus, ke la palacon ataku hommanguloj au sabrodentaj tigroj, — mi ilin venkus! — Se Elli restus en la palaco, — daurigis Timigulo, — ni vivus felice! — Sed tio ne eblas, — oponis la knabino. - Mi volas reveni en Kansason, al la pacjo kaj panjo… — Kiel tion fari? — demandis Fera Hakisto.- Timigulo, kara amiko, vi estas la plej saga inter ni, bonvolu funkciigi vian novan cerbon! Timigulo komencis pensi tiel fervore, ke la pingloj kaj kudriloj elsovigis el lia kapo. — Necesas voki la Flugantajn Simiojn! — diris li post longa pensado. - Ili portu vin en la patrujon! — Brave! Brave! — kriis Elli. - Mi tute forgesis pri ili… Si alportis Oran Capon, surmetis gin kaj diris la magiajn vortojn. Tra la malfermitaj fenestroj en la salonon enflugis la aro de la Flugantaj Simioj. — Kion volas la posedantino de Ora Capo? — demandis la tribestro. — Transportu min kun Totocjo trans la montojn en Kansason. Uorra balancis la kapon. — Kansaso situas ekster Magia Lando. Ni ne rajtas flugi tien. Mi tre bedauras, sed vi vane uzis la duan sorcon de Capo. Li riverencis, kaj la aro brue forflugis. Elli estis senesperigita. Timigulo denove komencis pensi, kaj lia kapo eksvelis pro la streco. Elli ec ektimis pri li. — Voku Soldaton! — ordonis Timigulo. Din Gior time venis en la tronan salonon, kie li neniam estis dum regis Gudvin. Oni petis lin konsili ion. — Nur Gudvin sciis, kiel transiri la montojn, — diris Soldato. Sed mi opinias, ke al Elli helpos la sorcistino Stella el Roza Lando. Si estas la plej potenca inter la sorcistinoj de ci tieaj landoj: si posedas sekreton de eterna juneco. Kvankam la vojo en sian landon estas malfacila, mi konsilas turni vin al Stella. Soldato respekte riverencis al la reganto kaj eliris. — Elli devas vojagi en Rozan Landon. Se Elli restos ci tie, en la palaco, si neniam trafos en Kansason. Ja Smeralda Urbo ne estas Kansaso, kaj Kansaso ne estas Smeralda Urbo, — eldiris Timigulo. La aliaj silentis, konsternitaj de la logiko de liaj vortoj. — Mi iros kun Elli, — subite diris Leono. - Min tedis la urbo. Mi estas sovaga besto kaj sopiras pri arbaro. Kaj krome necesas defendi Elli dum la vojago. — Vere! — ekkriis Fera Hakisto.- Mi iras por akrigi la toporon: sajnas, ke gi malakrigis. Elli goje jetis sin al Fera Hakisto. — Ni ekiru morgau matene! — diris Timigulo. - Cu? Cu ankau vi iras?! — mirkriis ciuj.- Sed Smeralda Urbo? - Gi atendos mian revenon! — trankvile kontraudiris Timigulo. - Sen Elli mi sidus sur la paliso sur la tritika kampo kaj timigus la kornikojn. Sen Elli mi ne ricevus mian rimarkindan cerbon. Sen Elli mi ne farigus la reganto de Smeralda Urbo. Kaj se mi post tio lasus Elli en malgojo, vi povus nomi min nedankema kaj vi estus pravaj! La nova cerbo faris Timigulon elokventa. Elli kore dankis la amikojn. — Morgau ni ekvojagos! — gaje diris si. — Ej-gej-gej-go! Morgau ni ekvojagos! — ekkantis Timigulo, sed time rigardinte returnen li fermis sian buson: ja li estis la reganto de Smeralda Urbo kaj al li ne decas perdi la memrespekton. Regi la urbon gis la reveno Timigulo komisiis al Soldato. Din Gior tuj sidigis sur la tronon kaj certigis Timigulon, ke dum lia foresto cio estos en ordo, car li, Soldato, ne lasos ci tiun lokon ec por unu minuto kaj ec mangos kaj dormos sur la trono. Sekve, neniu povos uzurpi la potencon, dum la reganto vojagas. Frumatene Elli kaj siaj amikoj venis al la urba pordego. Faramant miris, ke ili denove lasas sin en dangeran vojagon. — Vi estas nia reganto, — diris li al Timigulo, — kaj devas reveni kiel eble plej baldau. — Mi devas revenigi Elli en Kansason, — grave respondis Timigulo. - Transdonu al la statanoj mian saluton, ili ne maltrankviligu pri mi: mi estas nevundebla, kaj mi revenos nedifektita. Elli amike adiauis al Pordega Gardisto, kiu prenis de ciuj la okulvitrojn, kaj la vojagantoj ekvojagis suden. La vetero estis bonega, cirkaue etendigis carma lando, kaj ciuj havis bonan humoron. Elli esperis, ke Stella revenigos sin en Kansason; Totocjo lautvoce revis pri sia venko super la fanfaronulo Hektoro; Timigulo kaj Fera Hakisto gojis, ke ili helpas al Elli; Leono ricevis plezuron pro konscio pri sia braveco kaj deziris renkonti bestojn kaj pruvi al ili, ke li estas ilia rego. Foririnte malproksimen, la vojagantoj rigardis lastfoje la turojn de Smeralda Urbo. — Sed Gudvin estis ne malbona magiisto, — diris Fera Hakisto. — Certe! — konsentis Timigulo. - Ja li sukcesis doni al mi cerbon! Kaj kian akran cerbon! — Se Gudvin trinkus iomete da braveco, kiun li preparis por mi, li farigus tre brava homo! — diris Leono. Elli silentis. Gudvin ne plenumis la promeson revenigi sin en Kansason, sed la knabino ne akuzis lin. Li faris cion, kion povis, kaj li ne kulpas, ke la plano ne sukcesis. Ja, kiel konfesis Gudvin mem, li ne estis magiisto. Inundo Dum kelkaj tagoj la vojagantoj iris guste suden. Farmejoj renkontigis pli kaj pli malofte, kaj fine malaperis. Cirkaue gis la horizonto etendigis stepo. Casajo ne abundis kaj Leono vagis nokte por ion mangi. Totocjo ne povis akompani Leonon dum la longaj promenoj, sed tiu ciam portis al la amiko pecon da viando inter la dentoj. La vojagantoj ne timis malfacilajojn kaj ili iris ciam antauen. Foje meztage ilin haltigis vasta rivero kun malaltaj bordoj, kovritaj de salikoj, la sola granda rivero en la Magia Lando, ili embarasite ekrigardis unu al alia. Tio estis la sama rivero, kie fiaskis Timigulo, sed niaj herooj tion ne sciis. - Cu ni faru floson? — demandis Fera Hakisto. Timigulo faris senesperan grimacon: li ne forgesis la aventuron kun la stango dum la vojago en Smeraldan Urbon. — Pli bone estus, se nin transportus la Flugantaj Simioj, — grumblis li. - Se mi denove restos meze de la rivero, neniu povos min savi: ci tie la cikonioj ne logas. Sed Elli ne konsentis. Si ne volis konsumi la lastan sorcon de Ora Capo, kiam ne klaras, kiaj obstakloj aperos antau ili kaj kiel Stella akceptos ilin. Vespere Fera Hakisto finfaris floson, kaj la kompanio ekflosis trans la riveron. Timigulo laboris per la stango tre singarde kaj staris malproksime de la rando. Kompense Fera Hakisto laboris plenforte. La rivero okazis neprofunda kaj kvieta; la vojagantoj sukcese atingis glatan malgajan bordon. — Kia enua loko! — deklaris Leono, sulkiginte la nazon. — Kaj nenie eblas tranokti, — diris Elli. - Ni iru antauen. La vojagantoj ne faris ec mil pasojn, sed antau ili denove ekbriletis rivero. Ili trafis sur insulon. — Malbone estas! — diris Timigulo. - Tre malbone! Ni devas voki la Flugantajn Simiojn, pikapu, trikapu! Sed la knabino planis matene cirkauflosi la insulon kaj decidis tranokti ci tie, car jam estis malfrue. Ili kolektis sekajn herbojn kaj arangis pli malpli konvenajn litojn. Post vespermango Elli ekdormis sub la fidela gardo de la amikoj. Leono kaj Totocjo devis pasigi la nokton kun malplenaj stomakoj, sed ili humiligis pri tio kaj ekdormis. Timigulo kaj Fera Hakisto staris apud la dormantoj kaj rigardis al bordo de la rivero. Kvankam unu jam havis cerbon, kaj la alia — koron, sed ili neniam lacigis kaj dormis. Komence cio pasis trankvile. Sed poste ce la horizonto aperis unu fulmobrilo, poste la dua, la tria… Fera Hakisto zorgoplene balancis la kapon. En Magia Lando la stormoj okazis malofte, sed havis neordinaran forton. Tondro gis nun ne audigis. La orienta parto de la cielo rapide mallumigis: tie amasigis nuboj, pli kaj pli ofte lumigataj de fulmoj. Timigulo rigardis al la cielo ne komprenante. — Kio tie okazas? — murmuris li. - Cu Gudvin bruligas tie alumetojn? Timigulo dum sia mallonga vivo ne vidis fulmotondrojn. — Estos tre granda pluvo! — diris Fera Hakisto. — Pluvo? Sed kio estas tio? — maltrankvile demandis Timigulo. — Tio estas akvo falanta de la cielo. La pluvo estas malutila al ni ambau: gi forlavos vian farbon, kaj mi rustigos. — Aj-aj-aj-aj! — svingis la kapon Timigulo. - Ni veku Elli. — Ni atendu iomete, — diris Fera Hakisto. - Mi ne volas sin maltrankviligi: si lacigis hodiau. Sed la stormo, povas esti, preteriros. Sed gi proksimigis. Baldau nubegoj kovris la cielon, ekbrilis fulmoj, kaj tondrado klare audigis. — Kio bruas tie? — time demandis Timigulo. Sed Fera Hakisto jam ne havis tempon por klarigi. — Malbone estas! — kriis li kaj vekis Elli. — Kio okazis? Kio estas tio? — demandis la knabino. — Proksimigas terura stormo! — kriis Fera Hakisto. Ankau Leono vekigis. Li tuj eksentis dangeron. — Rapide voku la Flugantajn Simiojn, alie ni pereos! — ekmugis li plenforte. La timigita Elli, komencis diri la magiajn vortojn: — Bambara, cufara… — U-ar-ra!..- sovage ekbruis alfluginta ventimpeto kaj desiris Oran Capon de la kapo de Elli. La Capo ekflugis, kvazau blanka steleto ekbrilis en la mallumo kaj malaperis. Elli ekploregis, sed la tondro bruanta super la kapoj de la vojagantoj, obtuzigis sian ploregon. — Ne ploru, Elli! — mugis en sian orelon Leono. - Memoru, ke nun mi estas la plej kuraga besto en la mondo! — Memoru, ke mi havas bonegan cerbon, plenan de neordinaraj pensoj! — kriis Timigulo. — Memoru pri mia koro, kiu ne toleros, se vi estos ofendita! — aldonis Fera Hakisto. La tri amikoj ekstaris cirkau Elli, brave preparante sin al la atako de la stormo. Kaj la stormo komencigis! Alflugis ventego. Oblikva pluvo forte vipis Leonon kaj Elli per grandaj gutoj. Leono turnis la dorson al la vento kaj fleksis gin, vaste starigis la piedojn. Sub li aperis komforta loko, kien kasis sin Elli kaj Totocjo. Fera Hakisto komence prenis la lubrikilon, sed poste senespere svingis la manon: eviti rustigon en tia pluvego eblis nur en barelo kun oleo. Timigulo, plene malsekiginta kaj plipeziginta, havis tre kompatindan aspekton. Per siaj molaj, neobeemaj manoj li defendis kontrau la pluvo la farbon de la vizago. — Jen kio estas pluvo! — murmuris Timigulo.- Kiam la decaj homoj volas sin bani, ili mem enakvigas kaj tute ne bezonas, ke iu nevidebla akvumu ilin desupre. Kiam mi revenos en Smeraldan Urbon mi deklaros legon, kiu malpermesos la pluvojn!.. La stormo dauris gis la mateno. Kun la unuaj sunradioj la vojagantoj kun teruro ekvidis, ke la vilaj ondoj de Granda Rivero kovras la insulon. — Ni dronos! — kriis Timigulo, defendante per la manoj la duonlavitajn okulojn. — Tenu vin pli firme! — respondis Fera Hakisto, penante superkrii la bruon de la stormo kaj plaudon de la ondoj. - Tenu vin je mi. Li vaste starigis la piedojn, ensovinte ilin en la sablan grundon, kaj firme apogis sin per la toporo. Starante tiel li estis nesancelebla kiel roko. Timigulo, Elli kaj Leono krocigis al Fera Hakisto kaj atendis. Kaj jen, ruligante alvenis la unua ondego kaj kovris la vojagantojn de la kapo gis la piedoj. Kiam gi pasis, en akvo staris Hakisto, kaj la aliaj krocigis al li kun senespera braveco. Fera Hakisto rustigis kaj nun nenia stormo povus demovi lin. Sed al la aliaj vojagantoj estis malbone. La malpeza Timigulo estis surface, kaj la ondoj jetis lin ciuflanken. Leono staris sur la malantauaj piedoj kaj elkracis akvon. Elli baraktis en la ondoj plene terurigita. Leono ekvidis, ke la knabino dronas. — Sidigu sur min, — raukis li. - Ni nagu al tiu bordo de la rivero! — kaj mallevigis antau Elli kvarpiede. Lastforte la knabino rampis sur la dorson de Leono kaj konvulsie krocigis al la malseka vila kolhararo. Totocjon si firme tenis per la maldekstra mano. — Adiau, amikoj! — mugis Leono, kaj pusinte sin de Fera Hakisto eklaboris per la gamboj, forte fendante la ondojn. -..iau! - mallaute audigis la respondo de Timigulo, kaj Fera Hakisto malaperis en mallumo. Leono nagis longe kaj obstine. La fortoj preskau lasis lin, sed la braveco bolis en lia koro, kaj fiera pri si mem, li eligis minacan mugon. Per ci triumfa mugo Leono volis esprimi, ke li pretas perei, sed ne enlasi ec unu guton da timo en sian kuragan koron. Sed kio estas tio? El humida mallumo respondis ankau leona mugo. — Tie estas la grundo! Tien! Tien! Dekoble pli forte Leono jetis sin antauen, kaj antau li aperis nekonata alta bordo. Al li respondis ne leono, sed eho! Leono surgrimpis la bordon, mallevis la rigidigintan Elli, cirkauprenis sin kaj komencis varmigi sin per sia varma spiro. Timigulo sin tenis je Fera Hakisto gis la malsekaj manoj ankorau obeis lin. Poste la ondoj desiris lin de Hakisto kaj fortiris lin balancante kvazau ligneron. La saga kapo de Timigulo okazis pli peza ol la korpo. La saga reganto de Smeralda Urbo flosis kapmalsupren, kaj akvo forlavas la lastajn farbojn de liaj okuloj, buso kaj oreloj. Fera Hakisto dum ioma tempo estis videbla inter la ondoj, sed leviganta akvo surkovris lin. Jen nur la funelo restis super la akvo, poste ankau gi malaperis. Kaj netimigebla bonanima Fera Hakisto tute malaperis en la furioza rivero. * * * Elli, Leono kaj Totocjo dum tri tagoj atendis surborde la mallevigon de la akvo. La vetero estis bonega, la suno brilegis, kaj la akvo rapide mallevigis. En la kvara tago Leono nagis al la insulo. Elli sidis sur lia dorso kun Totocjo en la manoj. Pasinte sur la insulon, Elli ekvidis, ke la rivero kovris gin per slimo kaj koto. Leono kaj la knabino iris diversflanken. Baldau vidigis senforma figuro, cirkaugluita de la slimo kaj algoj. Ne estis malfacile rekoni Feran Hakiston en ci tiu figuro. Leono rapidkuris al la voko de Elli per grandaj saltoj kaj demetis la sekan koton kaj slimon. Nevenkebla Fera Hakisto staris sampoze, kiel li restis inter la ondoj. Elli per herba tufo akurate visis la rustajn artikojn de Hakisto, prenis de lia zono la lubrikilon kaj lubrikis liajn makzelojn… — Dankon, kara Elli, — estis liaj unuaj vortoj, — vi denove revivigas min! Saluton, Leono, kara amiko! Kiel mi gojas vidi vin! Leono deturnis sin: li goje ploris kaj rapidis visi la larmojn per la vosta pinto. Baldau ciuj artikoj de Fera Hakisto ekfunkciis, kaj li gaje pasis kun Elli, Totocjo kaj Leono. Ili sercis la floson. Dum la irado Totocjo jetis sin al algamaso, flaris kaj komencis fosi gin per la piedoj. - Cu akva rato estas tie? — demandis Elli. — Mi ne maltrankviligus pri diversaj acajoj, — respondis Totocjo. - Ne, ci tie estas io pli interesa! Sub la algoj io subite ekbriletis, kaj por gojego de Elli, aperis Ora Capo. La knabino karese cirkauprenis la hundeton kaj kisis lian slimkovritan muzeleton, kaj metis Capon en la korbon. La vojagantoj trovis la floson, firme ligitan al palisoj enbatitaj en la grundon. Puriginte gin de la koto kaj slimo, ili cirkauflosis la insulon, sur kiu ili fiaskis. Preterinte longan sablan terlangon, la vojagantoj trafis en la bazan fluejon de la rivero. Sur la dekstra bordo vidigis arbustoj. Elli petis Feran Hakiston flosi tien: si rimarkis sur arbusto la capelon de Timigulo. — Hura! — kriis la tuta kvaropo. Baldau ili trovis Timigulon mem, kiu pendis inter arbustoj en bizara pozo. Li estis malseka kaj tauzita kaj ne respondis al demandoj de la amikoj: akvo plene forlavis liajn buson, okulojn kaj orelojn. Ili ne sukcesis trovi nur la luksan bastoneton de Timigulo — la donacon de la Palpebrumuloj: evidente gi estis forportita de la akvo. La amikoj eltiris Timigulon sur la sablan bordon, elsutis la pajlon kaj sternis gin sub la sunradioj, pendigis por sekigi la kostumon kaj capelon. La kapo sekigis kun la brano ene de gi; eligi la grandvaloran cerbon la knabino ne audacis. Kiam la pajlo sekigis, ili stopis Timigulon, la kapon instalis sur la lokon, kaj Elli prenis farbojn kaj penikon el akvorezista kesto, kiun si akiris en Smeralda Urbo. Komence Elli pentris la dekstran okulon al Timigulo, kaj ci dekstra okulo amike kaj tre karese okulsignis al si. Poste aperis la dua okulo, kaj post gi la oreloj. Elli ankorau ne finis pentri la buson, sed la gaja Timigulo jam kantis, malhelpante al la knabino pentri: — Ej-gej-gej-go! Elli denove savis min! Ej-gej-gej-go! Mi denove-nove kun Elli! Li dancante kantis kaj jam ne timis, ke lin vidas iu el la statanoj: ja tie estis tute dezerta lando. Leono farigas la rego de la bestoj Ripozinte post la suferitaj plagoj la vojagantoj iris pluen. Post la rivero la lando farigis pli gaja. Aperis ombraj arbaretoj kaj verdaj herbejoj. Post du tagoj la vojagantoj eniris grandan arbaron. — Kia carma arbaro! — admiris Leono.- Mi gis nun ne vidis tiajn praajn arbarojn. Mia naska arbaro estas malpli bona. — Tro malgaje estas ci tie, — rimarkis Timigulo. — Tute ne! — kontraudiris Leono. - Rigardu, kia mola tapiso el sekaj folioj estas sub la piedoj! Kaj kia densa kaj verda musko pendas sur la arboj! Mi volus resti ci tie por ciam. — En ci arbaro, versajne, estas sovagaj bestoj, — diris Elli. — Strange estus, se ci bonega loko ne estus logata, — respondis Leono. Kaj kvazau por konfirmi ci tiujn vortojn el la densejo audigis obtuza mugo de diversaj bestoj. Elli ektimis, sed Leono trankviligis sin. — Sub mia gardo vi estas en sekureco! Cu vi forgesis, ke Gudvin donis al mi bravecon? Piedpremita pado kondukis ilin al grandega arbarkampo, kie kunvenis miloj da bestoj. Tie estis elefantoj, ursoj, tigroj, lupoj, vulpoj kaj multe da ceteraj bestoj. La apudaj bestoj scivole rigardis Leonon; tra la tuta arbaro flugis famo pri lia alveno. La bruo kaj mugoj tuj malaperis. Granda Tigro elpasis antauen kaj respekte riverencis al Leono: — Ni salutas vin, rego de la bestoj! Vi venis gustatempe, por ekstermi nian malamikon kaj porti pacon al la bestoj de ci tiu arbaro. — Kiu estas via malamiko? — demandis Leono. — En nia arbaro aperis terura besto. Gi similas araneon, sed estas dekoble pli granda ol bubalo. Kiam gi pasas tra la arbaro, post gi restas vasta spuro el faligitaj arboj. Kaj ciujn, kiujn gi renkontas, gi kaptas per la antauaj piedoj, tiras al la buso kaj elsucas la sangon. Ni kunvenis por diskuti kiel ni povas liberigi. Leono iomete pensis. - Cu estas leonoj en via arbaro? — demandis li. — Por nia grandega malfelico, ne estas. — Se mi ekstermos vian malamikon, cu vi deklaros min via rego kaj obeos min? — Ho, kun plezuro, kun grandega plezuro! — kune ekmugis la bestoj. — Mi iras batali! — kurage deklaris Leono. - Vi gardu miajn amikojn gis mi revenos. Kie estas la monstro? — Jen tie, — montris Tigro. - Iru lau la pado, gis vi atingos grandajn kverkojn. Tie Araneo digestas bovon mangitan matene. Leono venis al la kusejo de Araneo, cirkau kiu estis faligitaj arboj. Araneo estis multoble pli aca ol la dekdupieda besto, farita de Gudvin, kaj Leono rigardis la malamikon kun abomeno. Al la grandega korpo de Araneo estis ligitaj fortaj piedoj kun teruraj ungegoj. La besto estis tre fortaspekta, sed la kapo estis sur la maldika longa kolo. "Jen estas la plej vundebla loko de la monstro", — pensis Leono. Li decidis ataki la dormantan Araneon senprokraste. Leono sukcesis fari longan salton kaj trafis guste sur la dorson de la besto. Antau ol Araneo rekonsciigis post la dormo, Leono per bato de piedo dissiris gian maldikan kolon kaj rapide desaltis. La kapo de Araneo ruligis for, kaj la korpo ekgratis per la ungegoj la grundon kaj baldau trankviligis. Reveninte sur la arbarkampon, kie la bestoj malpacience atendis lian revenon, Leono fiere deklaris: — De nun vi povas dormi trankvile: la terura monstro estas ekstermita! Admira mugego de la besta amaso respondis al li. La bestoj solene juris pri sia fideleco al Leono, kaj li diris: — Mi revenos, tuj post kiam revenigos Elli en Kansason, kaj regos vin sage kaj favore. Stella, eterne juna sorcistino de Roza Lando La resta parto de la vojo pasis sen aventuroj. Kiam la vojagantoj eliris el la arbaro, antau ili aperis ronda roka monto. Cirkauiri gin ne eblis — lau ambau flankoj de la vojo estis profundaj ravinoj. — Estas malfacile grimpi sur ci tiun monton! — diris Timigulo. - Sed la monto ne estas glata loko, kaj se gi estas antau ni, sekve ni devas gin transgrimpi! Kaj li ekgrimpis supren, premante sin al la roko kaj sin tenante je ciu elstarajo. La aliaj vojagantoj sekvis lin. Ili surgrimpis sufice alte, sed subite malafabla voco kriis de post la roko: — Returnen! — Kiu estas tie? — demandis Timigulo. De post la roko aperis stranga kapo. - Ci monto estas nia, kaj neniu rajtas transiri gin. — Sed ni devas transiri, — gentile oponis Timigulo.- Ni iras en la landon de Stella, sed alia vojo ne ekzistas ci tie. — Ni Marranoj al neniu permesas transiri nian landon! Sur la rokon kun ridego elsaltis malalta dika homo kun granda kapo sur mallonga kolo. Liaj dikaj manoj estis premitaj en grandegajn pugnojn, per kiuj li minacis al la vojagantoj. La homo ne sajnis tro forta, kaj Timigulo kurage grimpis supren. Sed subite okazis mirinda afero. La stranga homo depusis la grundon per la piedoj, saltis aeren kvazau guma pilko, kaj rapide frapis Timigulan bruston per la kapo kaj fortaj pugnoj. Timigulo kapreole falis al la piedo de la monto, sed la homo lerte starigis sur la piedojn, ridegis kaj kriis: — Ho-la-la! Jen kiel ni Marranoj faras tion. Kaj kvazau lau signalo de post la rokoj kaj montetoj elsaltis centoj da Saltuloj: tiel nomis ilin la apudaj gentoj. — Ho-la-la! Ho-la-la! Provu transiri! — kune kriis ili. Leono ekkoleris kaj rapide jetis sin en la atakon, minace mugante kaj vipante siajn flankojn per la vosto. Sed kelkaj Saltuloj saltis kaj tiel batis lin per siaj plataj kapoj kaj firmaj pugnoj, ke Leono ruligis malsupren, kapreolante kaj miauante pro doloro kvazau ordinara kato. Li konfuzite ekstaris, kaj lamante foriris de la monta piedo. Fera Hakisto svingis la toporon, provis elastecon de la artikoj kaj kurage grimpis supren. — Revenu, revenu! — kriis Elli kaj plore kaptis lian brakon. - Vi disbatigos sur la rokoj! Kiel ni riparos vin en ci sovaga lando? La larmoj de Elli momente revenigis Hakiston. — Ni voku la Flugantajn Simiojn, — proponis Timigulo. - Ci tie ni ne povas ne uzi ilin, pikapu, trikapu! Elli suspiris: — Se Stella renkontos nin neamike, ni estos sendefendaj… Subite Totocjo diris: — Mi estas saga hundo kaj hontas konfesi, ke mi kaj vi Elli estis grandaj stultuloj. — Kial? — miris Elli. — Sed tial! Kiam nin portis la tribestro de la Flugantaj Simioj, li rakontis al ni la historion de Ora Capo… Ja Capon oni povas transdoni! — Do kio el tio sekvas? — ankorau ne komprenis Elli. — Kiam vi konsumos la lastan sorcon de Ora Capo, vi transdonu gin al Timigulo, kaj li ekhavos tri sorcojn. — Hura! Hura! — kriis ciuj. - Totocjo vi estas nia savinto! — Mi bedauras, certe, — modeste respondis la hundeto, — ke ci brila penso ne venis en mian kapon pli frue. Ni ne suferus pro la inundo… — Kion fari, — diris Elli. - Kio pasis, tio ne revenos… — Atendu, atendu, — intermiksigis Timigulo.- Sed tio signifas… Tri, kaj tri, kaj tri… — Li longe kalkulis per la fingroj. - Okazas, ke mi, kaj Hakisto, kaj Leono, ni povas ordoni al la Flugantaj Simioj ankorau naufoje! — Sed cu vi forgesis pri mi? — ofendige diris Totocjo.- Ja ankau mi povas posedi Oran Capon! — Mi ne forgesis vin, — kun suspiro konfesis Timigulo, — sed mi ne povas kalkuli pli ol gis dek… — Tio estas granda manko por la reganto, — serioze rimarkis Fera Hakisto, — kaj mi instruos vin dum libera tempo. Do Elli povis trankvile elspezi sian lastan sorcon. Si diris la magiajn vortojn, kaj Timigulo ripetis ilin, goje dancante kaj minacante per la pugnoj al la batalemaj Marranoj. En aero aperis bruo, kaj la aro de la Flugantaj Simioj mallevigis surteren. — Kion ordonos la posedantino de Ora Capo? — demandis la tribestro. — Forportu nin al la palaco de Stella, — respondis Elli. — Estos plenumite! Kaj la vojagantoj trafis aeren. Flugante super la monto, Timigulo faris terurajn grimacojn al la Saltuloj kaj tre insultis ilin. La Saltuloj alte saltis aeren, sed ne povis atingi la Simiojn kaj estis tre furiozaj pro kolero. La monto, kaj poste la tuta lando de la Saltuloj rapide restis malantaue, kaj la vojagantoj ekvidis la pitoreskan landon de la Babiluloj, kiun regis la bona sorcistino Stella. La Babiluloj estis carmaj, salutemaj homoj kaj lertaj laboristoj. Ili havis solan difekton — ili ege satis babili. Ec kiam ili estis solaj, ili dum multaj horoj parolis kun si mem. La potenca Stella ne povis malkutimigi ilin de la babilado. Foje si faris ilin mutaj, sed la Babiluloj rapide elembarasigis: ili ellernis paroli per gestoj kaj dum tutaj tagoj staris amase sur la stratoj kaj placoj, svingante la manojn. Stella ekvidis, ke ec si ne povas transformi la Babilulojn kaj redonis al ili la parolkapablon. La plej satata koloro en la lando de la Babiluloj estis la roza, kiel ce la Maculoj — la helblua, kaj en Smeralda Urbo — la verda. La domoj kaj plektobariloj estis farbitaj rozkolore, kaj la logantoj vestis sin en helrozkolorajn vestojn. La Simioj mallevis Elli kun la amikoj antau la palaco de Stella. Ce la palaco staris garde tri belaj junulinoj. Ili mire kaj time rigardis la aperon de la Flugantaj Simioj. — Adiau, Elli! — amike diris la tribestro de la Simioj Uorra.- Hodiau vi vokis nin lastfoje. — Adiau, adiau! - kriis Elli. - Grandan dankon! Kaj la Simioj forflugis kun bruo kaj rido. — Ne goju tro, — kriis al ili Timigulo.- Sekvafoje, kiam vi havos novan posedanton, vi ne liberigos de li tiel simple. - Cu povas ni viziti sorcistinon Stella? — kun kortremo Elli demandis junulinon el la gardantaro. — Diru, kiuj vi estas kaj por kio venis ci tien, kaj mi raportos pri vi, — respondis la cefa junulino. Elli rakontis, kaj la junulino foriris por raporti, sed la aliaj komencis demandi la vojagantojn. Sed ili sukcesis nenion ekscii, kiam la junulino revenis: — Stella invitas vin en la palacon. Elli lavis sin, Timigulo purigis sin, Fera Hakisto lubrikis la artikojn kaj akurate poluris ilin per cifono kun smirga pulvoro, kaj Leono longe deskuigis, forjetante polvon. Oni nutris ilin per bongusta tagmango, kaj poste kondukis en rice ornamitan rozkoloran salonon, kie sur la trono sidis sorcistino Stella. Si sajnis al Elli tre bela, bona kaj mirinde juna, kvankam si regis la landon de la Babiluloj dum multaj jarcentoj. Stella karese ridetis al la venintoj, sidigis ilin en fotelojn kaj, turnante sin al Elli, diris: — Rakontu vian historion, mia infano! Elli komencis la longan rakonton. Stella kaj siaj korteganoj auskultis kun granda intereso kaj kompato. — Do kion vi volas de mi, mia infano? — demandis Stella, kiam Elli finis. — Revenigu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo. Kiam mi imagas, kiel ili sopiras pri mi, mia koro premigas pro doloro kaj kompato… — Sed vi rakontis, ke Kansaso estas enua kaj grizpolva stepo. sed rigardu, kiel bele estas en nia lando! — Tamen mi satas Kansason pli ol vian luksan landon! — fervore respondis Elli.- Kansaso estas mia patrujo. — Via deziro plenumigos. Sed vi devas doni al mi Oran Capon. — Ho, kun plezuro, sinjorino! Vere mi planis doni gin al Timigulo, sed mi estas konvinkita, ke vi uzos gin pli bone ol li. — Mi uzos gin tiel, ke giaj sorcoj helpos al viaj amikoj, — diris Stella kaj turnis sin al Timigulo: — Kion vi planas fari, post kiam Elli lasos nin? — Mi volus reveni en Smeraldan Urbon, — digne respondis Timigulo. - Gudvin faris min la reganto de Smeralda Urbo, sed ciu reganto devas logi en tiu urbo, kiun li regas. Ja mi ne povas regi Smeraldan Urbon, se mi estas en Roza Lando! Sed min maltrankviligas la rea vojo tra la lando de la Marranoj kaj trans la riveron, kie mi dronis. — Ricevinte Oran Capon mi vokos la Flugantajn Simiojn kaj ili forportos vin en Smeraldan Urbon. Ne indas senigi la popolon de tia mirinda reganto. - Cu vi opinias, ke mi estas mirinda? — ekgojegis Timigulo. — Mi diros pli: vi estas unika! Kaj mi deziras, ke vi estu mia amiko. Timigulo admire riverencis al la bona sorcistino. — Kaj kion volas vi? — turnis sin Stella al Fera Hakisto. — Kiam Elli lasos ci tiun landon, — malgaje komencis Hakisto, — mi tre malgojos. Sed mi volus trafi en la landon de la Palpebrumuloj, kiuj elektis min sia reganto. Kaj mi esperas bone regi la Palpebrumulojn, kiujn mi tre amas. — La dua sorco de Ora Capo igos la Flugantajn Simiojn forporti vin en la landon de la Palpebrumuloj. Vi ne havas tian rimarkindan cerbon, kian havas via amiko Timigulo la Saga, sed vi havas amoplenan koron, kaj vi tiel brile aspektas, ke mi certas pri via bona regado en la lando de la Palpebrumuloj. Permesu opinii vin mia amiko. Fera Hakisto respekte riverencis al Stella. Poste la sorcistino turnis al Leono: — Nun vi rakontu pri viaj planoj. — Trans la lando de la Marranoj etendigas mirakla praa arbaro. La bestoj de ci tiu arbaro deklaris min sia rego. Tial mi tre volus reveni tien kaj pasigi tie la reston de mia vivo. — La tria sorco de Ora Capo forportos Kuragan Leonon al liaj bestoj, kiuj, certe, estos felicaj havi tian regon. Mi volus amikigi ankau kun vi. Leono grave donis al Stella grandan fortan piedon, kaj la sorcistino amike premis gin. — Poste, — diris Stella, — kiam la tri lastaj sorcoj de Ora Capo estos konsumitaj mi redonos gin al la Flugantaj Simioj, por ke neniu povu voki ilin por plenumi dezirojn, ofte sensencajn kaj kruelajn. Ciuj konsentis, ke pli bone disponi pri Capo ne eblas, kaj gloris la sagon kaj bonkorecon de sorcistino Stella. — Sed kiel vi revenigos min en Kansason, sinjorino? — demandis la knabino. — La argentaj suetoj transportos vin trans la montojn kaj arbarojn, — respondis la sorcistino. - Se vi scius ilian miraklan kvaliton, vi revenus hejmen samtage, kiam via dometo dispremis la malican Gingemon. — Sed tiam mi ne ricevus mian mirindan cerbon! — ekkriis Timigulo. - Kaj mi gis nun timigus la kornikojn sur la kampo. — Sed mi ne ricevus mian amoplenan koron, — diris Fera Hakisto.- Mi starus en la arbaro kaj rustigus gis mi dissutigus en polvon! — Kaj mi gis nun estus poltrono, — mugis Leono, — kaj, certe, ne farigus la rego de la bestoj! — Tio estas vero, — respondis Elli, — kaj mi ne bedauras, ke mi tiel longe devis logi en Magia Lando. Mi estas nur malforta malgranda knabino, karaj amikoj, sed mi amis vin kaj ciam penis helpi al vi! Nun, kiam viaj intimaj deziroj estas plenumitaj, mi devas reveni hejmen, kiel estas skribite en la magia libro de Villina. — Estas dolore kaj malgaje disigi kun vi, Elli, — diris Timigulo, Hakisto kaj Leono, — sed ni benas la minuton, kiam la uragano jetis vin en Magian landon. Vi instruis nin al la plej valora kaj la plej bona, kio ekzistas en la mondo, — al amikeco!.. Stella ridetis al la knabino. Elli cirkauprenis la kolon de la granda Kuraga Leono kaj karese tauzis lian densan vilan kolhararon. Si kisis Feran Hakiston, kaj li amare ploris, forgesinte pri siaj makzeloj. Si karesis la molan pajlostopitan korpon de Timigulo kaj kisis lian carman, bonaniman, pentritan vizagon… — La argentaj suetoj posedas multajn miraklajn kvalitojn, — diris Stella, — sed la plej mirakla ilia eco estas tio, ke ili per tri pasoj transportos vin ec al la mondolimo. Necesas nur frapi unu kalkanumon per la alia kaj nomi la lokon… — Ili tuj transportu min en Kansason! Sed kiam Elli komprenis, ke si por ciam disigas kun siaj fidelaj amikoj, kun kiuj si tiel multe suferis, kiujn si tiom da fojoj savis, kaj kiuj same sindoneme savis sin, sia koro premigis pro malgojo kaj si laute ekploregis. Stella lasis la tronon, karese cirkauprenis Elli kaj adiauante kisis sin. - Cio, mia infano! — karese diris si. - Amara estas disigo, sed renkonto estas dolca. Vi rememoru, ke vi tuj trafos hejmen kaj cirkauprenos viajn gepatrojn. Adiau, ne forgesu nin! — Adiau, adiau Elli! — ekkriis la amikoj. Elli prenis Totocjon, frapis unu kalkanumon per la alia kaj kriis al la suetoj: — Portu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo! Furioza ciklono cirkulis Elli, cio miksigis antau siaj okuloj, la suno ekbriletis en la cielo kiel flama arko, kaj, antau ol la knabino sukcesis ektimi, si mallevigis surteren tiel abrupte, ke kapreolis kelkfoje kaj ellasis Totocjon el la manoj… Fino Kiam Elli rekonsciigis, si ekvidis proksime novan dometon, kiun konstruis sia patro anstatau la furgono forportita de la uragano. La patrino mire rigardis sin de-sur la peroneto, kaj de la bruta korto kuris la patro, fervore svinganta la manojn. Elli jetis sin al ili kaj rimarkis, ke sur siaj piedoj estas nur strumpoj: la magiaj suetoj malaperis dum la lasta, tria paso de la knabino. Sed Elli ne bedauris pri ili: ja en Kansaso ne estas loko por mirakloj. Si trafis sur la manojn de la patrino, kiu kisis kaj aspergis per la larmojn la mildan vizagon de Elli. - Cu vi falis de la cielo al ni, mia etulino? — Ho, mi estis en Magia Lando de Gudvin, — simple respondis la knabino.- Sed mi konstante memoris pri vi… kaj… cu vi vizitis, pacjo, la foiron? — Do kion vi parolas, Elli, — respondis li kun rido kaj ploro.- Pri kia foiro ni povis pensi, kiam ni opiniis, ke vi estas morta, kaj ege malgojis pri vi! Kelkaj tagoj pasis dum sencesaj rakontoj de Elli pri la mirakla regno de Gudvin kaj pri la fidelaj amikoj — Saga Timigulo, Bonkora Hakisto, Kuraga Leono. Totocjo ceestis dum ci tiuj rakontoj. Li ne povis konfirmi per vortoj ilian veron, car post la reveno en Kansason li perdis la parolkapablon, sed lia vosteto elokvente parolis anstatau la lango. Estas superflue mencii, ke la batalo kontrau la najbara Hektoro okazis vespere tuj post la reveno de Totocjo el Magia Lando. La batalo finigis nule, kaj la rivaloj tiel ekestimis unu la alian, ke farigis nedisigeblaj amikoj, kaj poste atakis la cirkauajn hundojn nur kune. La farmisto Gon veturis en apudan urbon al foiro kaj kondukis la knabinon en cirkon. Tie Elli subite renkontis Gejms Gudvin kaj la reciproka gojo estis senlima. Postparolo Miaj karaj legantoj, knabinoj kaj knaboj! La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo", kiun vi tralegis, havas sufice longan historion. Unue gi estis publikigita en 1939, preskau antau kvardek jaroj. Sekve ankorau antau la milito gin legis viaj gepatroj kaj ec geavoj. Gi estas verkita lau motivoj de fabelo de usona verkisto Frank Baum(?) "Sagulo el lando Oz", sed mi multe sangis gin, verkis novajn capitrojn. En mia novelo mi strebis montri, ke la plej bona, la plej valora en la mondo estas amikeco kaj interhelpo. Ili helpis al Elli kaj siaj amikoj eviti la dangerojn en Magia Lando kaj atingi la plenumon de iliaj la plej intimaj deziroj. La fabelo "Magiisto de Smeralda Urbo" havas felican sorton: gin legis milionoj da geknaboj en diversaj landoj de la terglobo. Gi estis tradukita en 13 lingvojn. Sed poste rezultis, ke Elli, Timigulo kaj la aliaj herooj de «Magiisto» brave pasis el ci fabelo en aliajn, renkonten al novaj vojagoj kaj aventuroj. Kiel okazis tio? Tio okazis tiel. Leginte «Magiiston», geknaboj komencis skribi al mi leterojn, en kiuj petis rakonti pri tio, kion faris giaj herooj post kiam Elli revenis hejmen, kaj siaj tri amikoj farigis la regantoj de la tri landoj. Estis multe da tiaj leteroj. "Ja ne povas esti, — skribis al mi junaj legantoj, — ke Elli ne revizitis Magian Landon, ke si kaj siaj amikoj ne trafis en novajn aventurojn. Rakontu al ni pri ili!" La autora koro ne eltenis, kaj mi prenis la plumon. La dua fabelo estas "Urfin Gus kaj liaj lignaj soldatoj". En gi estas skribite pri tio kiel malbona kaj malica Urfin Gus hazarde akiris vivigan pulvoron, faris grandajn kaj fortajn lignajn soldatojn Stipkapulojn, vivigis ilin kaj konkeris Magian Landon. Sed lia potenco dauris nelonge: por helpi al la malgrandaj logantoj de Magia Lando venis Elli kaj sia onklo, unupieda maristo Carli Black. La nova fabelo placis al la infanoj. Estas tro longe rakonti pri la aliaj fabeloj de Magia Ciklo, mi skribu nur iliajn nomojn. Tio estas "_Sep subteraj regoj"_ , "_Fajra dio de la Marranoj_ " kaj "_Flava nebulo_ ". [1] Eventuale multaj geknaboj jam legis ci tiujn fabelojn, la aliaj sukcesos konatigi kun ili poste. Mi volus, ke vi konservu bonajn impresojn pri ci tiu libro. _Aleksandr Volkov_ . 1 Poste aperis ankorau unu fabelo de A.Volkov: "Mistero de forlasita kastelo" (bedaurinde la lasta). (rimarko de la trad.) Читайте больше книг на сайте онлайн-библиотеки mir-knigi.org